Rudolf Gottlieb Maeder

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

EdE-M

Rudolf Gottlieb MAEDER (meder), sviso, d-ro apotekisto. Naskiĝis la 22-an de aprilo 1900 en Sankt-Galo. Esperantisto de 1928. Li Esperantiĝis, ĉar dum sia pollanda vojaĝo li ne kapablis interkompreniĝi kun persono, kvankam li konis 5 eŭropajn lingvojn. Kunfondis kaj prezidis Esperanto-Klubon en Sankt-Galo, prezidanto de Svisa Esperanto-Societo de 1932 ĝis 1937. Kunlaboranto de Internacia Medicina Revuo.