Rudolf Greinz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Greinz
Persona informo
Naskiĝo 16-an de aŭgusto 1866 (1866-08-16)
en Pradl, Graflando Tirolo,  Aŭstra imperio
Morto 16-an de aŭgusto 1942 (1942-08-16) (76-jaraĝa)
en Innsbruck, Provinco Tirolo-Vorarlbergo,  Nazia Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-HungarioGermana AŭstrioUnua Respubliko AŭstrioNazia Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • vojaĝisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tirolo - ĉefa temo de Greinz

Rudolf GREINZ (pseŭdonimoj: Kassian Kluibenschädel, Signor Domenico Katzelmacher; naskiĝinta en la 16-a de aŭgusto 1866 en Innsbruck-Pradl, mortinta samloke en la 16-a de aŭgusto 1942) estis aŭstra furorverkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Greinz pasigis la junajn jarojn kun siaj fratoj en Pradl kaj poste en Salcburgo. Jam dumstude ĉe la salcburga altlernejo (i.a. filologio klasika, arthistorio) li okupiĝis pri poezio; pro malsano li rezignis pri universitata kariero. Je la komenco estis historiaj rakontoj, kiuj montras ankoraŭ la influon de Conrad Ferdinand Meyer.

En Merano, kie li estis kuracgasto, li konatiĝis kun la posta edzino Zoe Basevi, pranevino de la angla politikisto Benjamin Disraeli. Ili geezdiĝis en la oktobro de 1899 en Merano kie naskiĝis ankaŭ ilia ununura infano Cornelia (1902, sur Zenoburg).En Munkeno li iĝis kunlaboranto de la gazeto Jugend (rondo ĉirkaŭ Georg Hirth) kaj skribis sub pseŭdonimo satirojn politikajn pri Aŭstrio. Krome aperis la unuaj tirolaj vilaĝrakontoj el kiuj senteblas brilaj observadoj kaj realisma prezentoforto. Sume la ne tuta cento da vilaĝrakontoj similas al mobiliziĝo de la tuta tirola popolo. Ili porĉiamigas sian verkiston kiel rakontiston de originaluloj kun intima ligo al la tirola tero. En 1905 li transloĝiĝis al Innsbruck kie li kunlaboris por la gazeto Der Föhn, kune kun Richard Wilhelm Polifka, Rudolf Brix kaj Franz Kranewitter. Sed multaj liaj artikoloj malŝatatis de aliaj verkistoj. Pro tio li reiris Munkenon. Multaj laŭtlegadoj en tuta Germanlingvio konatigis lin kiel ŝajne aŭtentikan tirolan verkiston (kion multaj ne tiom ŝatis kaj taksis kiel puran kliŝfaradon, ekz. Ludwig von Ficker). En 1926 li denove transloĝiĝis en Tirolon akirinte la bienon Rosenegg ĉe Aldrans.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Poste pli gravis la romanverkado. Popolromanoj kies intrigo grandparte ludas en Sudtirolo kaj virinaj kaj edzecaj romanoj plimultigis la legantaron. La unuopaj romanoj ege diferencas koncerne la literaturan valoron - sed ĉiuj estas perfekte strukturigitaj. Greinz havis lertecon pri farado de rava intrigarkitekturo. Li elektis motivojn konatajn kaj facile trakteblajn el la ĉiutaga vivo.

La lirika kaj drama verkadoj malpli gravas ol la epika. Surscene daŭre restis nur Die Thurnbacherin (1910) pro la bona intrigo kaj la impresa karakterizo de la roloj.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Allerseelen
  • Das Paradies der Philister
  • Der Garten Gottes
  • Der „Warjag“ (1904)
  • Vorfrühling der Liebe
  • Der steile Weg
  • Die große Sehnsucht
  • Über Berg und Tal
  • Das stille Nest
  • Bergheimat - Zwei Erzählungen aus Tirol
  • Mysterium der Sebaldusnacht
  • Die Pforten der Ewigkeit. Legenden
  • Der Turm des Schweigens
  • Marterln und Votivtaferln des Tuifelemalers Kassian Kluibenschädel zu Nutz und Frommen der verehrlichen Zeitgenossen
  • Der heilige Bürokrazius - eine heitere Legende
  • Fridolin Kristallers Ehekarren
  • Gertraud Sonnweber
  • Versunkene Zeit: romantische Liebesgeschichten aus Tirol
  • Dämon Weib
  • Königin Heimat.
  • Rund um den Kirchturm
  • Auf der Sonnseit'n

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]