Rudolf Höß
Rudolf Franz Ferdinand Höß (n 25-an de novembro 1900 en Baden-Baden; m. 16-an de aprilo 1947 en Aŭŝvico, pendumita) estis germana naziisto, SS-oficisto, fondinto kaj la unua komandanto de koncentrejo en Aŭŝvico.
Li memvole soldatiĝis en aĝo de 15, kaj kiel 17-jarulo li estis jam suboficiro en Turkio. En 1919 aliĝis al Freikorps Roßbach kaj partoprenis en bataloj en Baltio, en la Ruhr-regiono kaj Oberschlesien. Li aliĝis en 1922 al NSDAP. Li estis en prizono, liberiĝis en 1928.
Li estis la komandanto de la koncentrejo Aŭŝvico ekde majo 1940 ĝis 9-a de novembro 1943. En 1944 denove agadis tie.
Li vivis kaŝnome kiel matroso „Franz Lang” (1945), sed britoj kaptis lin en 1946. En 1947 li estis procesita en Pollando pro murdoj, kaj estis kondamnita al morto. Antaŭ sia ekzekuto, li skribis aŭtobiografion en la prizono.
Literaturo
- Rudolf Höß: Kommandant in Auschwitz, dtv, München 1963 (18. Auflage 2002), ISBN 3-423-30127-9
- Robert Merle: La morto estas mia profesio,
- Manfred Deselaers: Und hatten Sie nie Gewissensbisse?, ISBN 3-7462-1474-2