Rudolf Hess

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rudolf Heß)
Rudolf Hess
Persona informo
Naskonomo Rudolf Walter Richard Heß
Naskiĝo 26-a de aprilo 1894
en Aleksandrio, Egiptio
Morto 17-a de aŭgusto 1987
en Okcidenta Berlino, Germanio
Mortokialo asfiksio
Tombo Norda Maro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Munkena universitato
Subskribo Rudolf Hess
Familio
Patro Fritz Hess
Patrino Clara Münch
Frat(in)o Alfred Hess
Edz(in)o Ilse Hess
Infano Wolf Rüdiger Hess
Okupo
Okupo politikistopiloto
vdr

Walter Richard Rudolf HESSHEß germanlingve, (naskiĝis la 26-an de aprilo 1894 - mortis la 17-an de aŭgusto 1987) estis grava oficisto de nazia Germanio. Li agadis kiel la ĉefa reprezentanto de Adolf Hitler ene de la nazia politika partio NSDAP. Li diris faman frazon: "Partio estas Hitlero, Hitlero estas Germanio kaj Germanio estas Hitlero!".

Pro la simileco de la du nomoj, oni ofte konfuzas Heß pri alia nazio, Rudolf Höß.

Bierpuĉo[redakti | redakti fonton]

Rudolf Hess en 1933

Post malvenkinta bierpuĉo en novembro de 1923 Heß sukcesis eskapi en Aŭstrion (kun vundita Göring). Sed poste li revenis en Germanion kaj kune kun Hitlero li punatis en sama malliberejo "Landsberg am Lech" (li helpis verki la faman libron Mein Kampf).

Rudolf Hess kaj Adolfo Hitlero (1936)
Rudolf Hess (la unua de maldekstro) salutas Adolfon Hitleron en Nürnberg, 1938
Rudolf Hess kiel akuzito antaŭ la Nuremberga proceso, 1946

Veno al Skotlando[redakti | redakti fonton]

Iom antaŭ milito kontraŭ Sovetunio, 10.V.1941, li meme, sen sciigi Hitleron, flugis al Skotlando per propra aviadilo por trakti pacon tie (li opiniis, ke pro arjeco de britianoj eblas, ke germanoj amikos britianojn). Li intencis renkontiĝi kun la reĝa parenco Douglas-Hamilton, ne kun Churchill. Heß ekkonis la reĝparencon dum Berlina Olimpiado de la 1936a jaro (la reĝparenco estis ankaŭe aviadilisto). Heß esperis, ke Douglas-Hamilton konsentos kontraŭi s-ron Churchill.

Göring ial eksciis pri flugo de Heß kaj provis halti lian aviadilon, sed germanaj pilotoj ne sukcesis atingi ĝin.

Heß ne sukcesis lanĉi aferon kontraŭ Churchill. Anglaj limgardistoj pafis lian aviadilon, Heß saltis paraŝute kaj arestitiĝis. Kvankam limgardistoj ne sciis, ke ili kaptis la faman Hitleran kamaradon kaj Heß mesaĝis, ke lia nomo estus Alfred Horn kaj li respondos pri siaj celoj nure al Douglas-Hamilton, Douglas-Hamilton post renkontiĝi kun Heß kaj rememori lin okazis malamiko. Douglas-Hamilton tute fidelis al Churchill kaj eĉe mesaĝis al brita estraro realan nomon de la kaptito (poste Douglas-Hamilton aktive diris, ke li neniam renkontiĝis kun Heß dum la olimpiado).

Poste[redakti | redakti fonton]

Angloj mesaĝis pri la afero tra radio, kaj liaj eksaj kamaradoj ekopiniis, ke Heß fuĝis, t.e. dizertis. Pro la aresto li poste apartenis nek la Duan Mondmiliton, nek aliajn agojn de nazioj. Hitlero eknomis lin malfidela, kvankam ĝise Heß estis la nura homo, kiu rajtis nomi Adolfon per "ci" (Hitler poste elektis s-ron Bormann anstataŭ lin). Al germana popolo Hitlero mesaĝis, ke Heß jame longe aspektis freneze kaj montris ĉi tion per liaj strangaj manieroj intern familio (kiuj reale estis tute laŭ naziismo).

Heß estis post milito juĝita en la nurenberga proceso, kaj kondamnita al vivlonga enkarcerigo en la malliberejo de Spandau.

Maljuneco[redakti | redakti fonton]

Li estas unu el la plej longe punataj nazioj (li mortis en la 1987-a jaro sen reliberiĝi). Pro ĉi tio li iĝis idolo por novnazioj. Post tio, ke oni liberigis Albert Speer ĉe 1966-a jaro, Heß restis nura kliento de la malliberejo. Tutan sian malliberon li fidelis naziismon kaj gardistoj vidis, ke li ofte montras Hitleran saluton kiam li estas sola en sia ĉelo. Ekzistis proponoj donaci liberon al Heß pro lia maljuneco, eĉ Miĥail Gorbaĉov provis proponi ĉi tion. Eble, ili volis eskapi idolecon de Heß. Sed ili malfruis.

Interese, ke oni ne trovis sur korpo de Hess vundojn, kiuj estis kaŭzitaj de la unua mondmilito. Pro ĉi tio eĉ aperis hipotezo, ke malvera Hess estas en malliberejo. Sed poste oni klarigis ĉi tiun okazon per tio, ke li tre speciale zorgis pri sia sano kaj uzis homeopation (nure specialaj kuracistoj kontrolis lian sanon).

Morto[redakti | redakti fonton]

Rudolf Hess kun Karl Haushofer (Karl Haushofer kreis la terminon Lebensraum (germana por vivada spaco) estis la politiko de la Nazia Partio, ke Germanio invadu aliajn landojn, mortigu iliajn popolojn kaj plenigu ilin je germanoj)

Heß mortis ĉe la 17-a de aŭgusto de la 1987-a jaro, krome, ĉi tio okazis ne pro maljuneco. 93-jara maljunulo pendumis sin. Ekzistas hipotezoj, ke ĉi tio ne estis sinmortigo, ke politikistoj lin murdis kaj ŝajnigis, ke li murdis sin meme. Nature, pro ĉi tiuj hipotezoj la "idoleco" de Heß male fermiĝis, kvankam morto jam malekzistigis la sencon lukti por lia libero. Pro sia harakireska morto li iĝis ne bedaŭrenda, sed venĝenda intern ismo de novnazioj.

En la 2011a jaro politikistoj eĉe malekzistigis tombon de Heß.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]