Rudolf Jacobs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Jacobs
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aprilo 1914
en Bremen
Morto 3-an de novembro 1944
en Sarzana
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo inĝenieromilitisto
vdr

Rudolf JACOBS (n. la 26-an de aprilo 1914 en Bremen - m. la 3-an de novembro 1944 en Sarzana) estis kapitano de la germana marista armeo kiu aliĝis la brigadojn partizanajn en Italio. Rudolf Jacobs dizertis de la armeo en 1943 kaj batalis flanke al la brigadoj partizanaj en la regiono de Sarzana. Li mortis dum atako de li mem planita al faŝista kazerno centre de Sarzana, kiu malsukcesis pro neatenditaĵo.

Vivo ĝis la rekruto

Jacobs estis filo de la konata arkitekto de Bremeno Rudolf Heinrich Jacobs. Tio permesis al li, je la fino de la altnivelaj studoj en 1932, eniri la Komercan Marfloton kie li povis sin ŝirmi de la tajdo nazisocialista. Ĝis 1938 Jacobs vojaĝis surmare - interalie, eĉ sur la lerneja ŝipo Deutschland - kaj akiris la rajtigilon de oficiro. En 1936 li edziĝis. Ekde 1938 li studis en Bremeno, en Braunschweig kaj en Hannover. Li doktoriĝis kiel Inĝeniero en 1940.

Armea servo

En 1939 Jacobs estis rekrutata. Komence estis sendata al la regiono de Hamburg-Altona, poste aligita al la armea grupo konstruanta la Okcidentan Barilon Saarburg (Lothringen/Loreno). En la aŭtuno 1943 estis sendata kun rango de Kapitano al la korpuso de inĝenierio de la Mara Armeo apud La Spezia, kie li estris artilerian postenon inter Punta Bianca kaj Bocca di Magra. En Italio Jacobs klopodis por vendigi la konfiskitajn nutraĵojn je fiksita prezo ĉe la libera merkato. Krome li havigis al la loĝantaro nutraĵojn je elspezo de la germana armeo.

Dizerto kaj morto

Memorŝildo en Sarzana

En 1943 lia edzino kaj liaj du filoj estis erare taksataj kiel mortintoj. Jacobs kaj lia ĉefkaporalo Johann Fritz, ŝarĝinte armilojn kaj benzinujojn sur aŭtoĉaron, forlasis la postenon kaj aliĝis la italajn partizanojn de la Brigado Garibaldi „Ugo Muccini“, kun kiuj ili kunbatalis dum pli ol unu jaro. La 3-an de oktobro 1944 Jacobs elstare batalis kontraŭ soldatoj germanaj kaj faŝistaj. Pro tio li surprenis la batalnomon „Primo“ (Unua). Sekvan militan agon li estris la 3-an de novembro - Jacobs, Fritz, tri Rusoj kaj kvin Italoj atakis hotelon en Sarzana ("La Laurina"), kiu estis tiutempe kazerno de faŝistoj, kredigante esti germana taĉmento estrata de Jacobs. La surpriza atako fiaskis kaj Jacobs, kies armilo paneis, estis mortigita.

Lia familio eksciis pri lia morto nur en februaro 1957, kiam ĝi estis retrovata de Paolino Ranieri, tiama estro de la Brigado Muccini kaj sekve urbestro de Sarzana dum 25 jaroj.

En la porĉo kiu antaŭas la ejon de la atako la Komunumo de Sarzana starigis marmoran memorŝildon.