Rudolf Jiří Zvěřina

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rudolf Jiří ZVĚŘINA (naskiĝis la 4-an de decembro 1925 - mortis la 28-an de aŭgusto 2003) estis ĉeĥa esperantisto el Liberec, membro de KELI.

Li komencis lerni Esperanton en Karlovy Vary kaj poste vivis kelkajn jarojn en Hradec Králové. Ĉirkaŭ 1960 li transloĝiĝis al Liberec.

Dum multaj jaroj li eldonadis Internacian Korespondan Adresaron Esperantistan kaj diversajn stencilitajn instrumaterialojn kaj tradukojn de pluraj aŭtoroj, ekz. ĉeĥan-esperantan vortareton, gramatikon de Esperanto, rakonton „Mi prenos hakilon“ k.a.