Rudolf Ludwig Mössbauer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rudolf Ludwig Mössbauer

Rudolf Ludwig MÖßBAUER (31-an de januaro 1929, Munkeno - 14-an de septembro 2011, Grünwald[1]) estas germana fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1961 kun usona fizikisto Robert Hofstadter pro malkovro de la Mössbauer-efiko. Oni uzis tiun fenomenon por pruvi relativecan teorion de Albert Einstein, por mezurado de la magneta kampo de la atomkernoj kaj aliaj proprecoj de solidaj materialoj.

Mössbauer la efikon malkovris en 1957 unu jaron antaŭe ol li akiris doktoran titolon en la Munkena Teknika Akademio. Li iĝis en 1961 en Pasadena fizika profesoro ĉe la California Institute of Technology. Li revenis tri jarojn poste al Munkeno, kaj laboris en fizika katedro de la Teknika Akademio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Physiker und Pianist. tagesspiegel.de. 15-an de novembro 2011.