Rudolf Mauersberger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Mauersberger
Persona informo
Naskiĝo 29-an de januaro 1889 (1889-01-29)
en Mauersberg
Morto 22-an de februaro 1971 (1971-02-22) (82-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia Respubliko
Alma mater Altlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko
Memorigilo Rudolf Mauersberger
Familio
Frat(in)o Erhard Mauersberger
Okupo
Okupo komponistodirigentoĥorestrokantisto
vdr

Rudolf MAUERSBERGER (naskiĝis la 29-an de januaro 1889 en Mauersberg, mortis la 22-an de februaro 1971 en Dresdeno) estis germana ĥordirigento kaj komponisto. Ekde 1930 ĝis sia morto li estis la direktoro de la estimata Dresdner Kreuzchor (Dresdena Kreuz-ĥoro). Eble lia plej larĝe konata komponaĵo estas la himno Wie lieght die Stadt so wüst ("Kiel senkonsole kuŝas la urbo"), skribita post la detruo de Dresdeno pro bombado je februaro de 1945. Mauersberger estis unu de la instruistoj de la dirigento Karl Richter.