Rudolf Michael Frey

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-F - aŭstraj

Rudolf Michael FREY (frej), aŭstriano, kalkulkonsilanto de la magistrato en Vieno. Naskiĝis en la 1-a de februaro 1885 en Vieno. Konatiĝis kun Esperanto per L. Siedi pro tia Esperanta insigno dum febr. 1919. Fondita de li: Tramvojista Esperanto-Unuiĝo de Vieno, 1922, Austria Esperantista Pacifista Societo, 1924, Esperanto-Organizo de la Ofichavantoj de Vieno, 1925. Faris en 1931 (15 febr.-26 marto) propagandvojaĝajn lumbildon kaj filmon "por Aŭstrio" tra Svedlando, Norvegujo kaj Danlando kun subteno de oficialaj instancoj de Aŭstrujo kaj de la nordaj landoj kaj sekve de tio en Vieno multajn paroladojn per lumbildoj kaj filmoj pri la skandinavaj landoj kun speciala propaganda por Esperanto. Iniciatinto de la Esperanta Internacia Konferenco: Esperanto en la Lernejon kal la Praktikon, Vieno, majo 1934.