Rudolf Riemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Tabulo kun la nomo de la nomdoninto Rudolf Riemann

Barono Rudolf Ehrenfried RIEMANN (naskiĝinta an 1825 en Poznano, mortinta en 1885) estis turisma pioniro en la salcburgia regiono Pinzgau.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Montara kabanego Riemannhaus, 2018

En la 1864-a jaro la posedanto de kavalira bieno en Vroclavo venis unuafoje kune kun sia edzino diliĝence al Pinzgau. Entuziasmiĝinte pri la montaro li jam la sekvintan jaron denove vizitis la urbon Zell am See por povi praktiki grimpadon. La gastanto en la hotelo apud la poŝtoficejo "Zur Post", kiun gvidis la energiplena kaj decidema gastejestrino Poschacher, estis renkontiĝanta tie kun la regiona burĝaro babilade. Iom post iom li amikiĝis kun la paroĥestro, la urbestro kaj la notario, kiuj helpis lin konvinki la aliajn influajn urbanojn pri la ekonomia gravo de turismo instalota stimulenda subteninda tiuloke. Kiam dum migrado al Thumersbach (hodiaŭ urboparto de Zell am See) li observis kampulon ekdehakontan belegajn montajn acerojn, li senhezite aĉetis la tutan Pocherau-grundon kun la arbareto. Poste li starigis tie dometonlaü pinzgaua stilo ĉirkaŭatan de parko, kiu en la 1940-a jaro komunumiĝis kaj fariĝis kuracparko de rava beleco.

Baldaŭ li sukcese fondis lokan sekcion de alpa klubo ("Alpenverein") en la 1871-a jaro, kies estro li estis dum la jaroj 1872-1880 post la demisio de ĝia unua prezidanto, la urbestro Josef Salzmann. Tiam multaj padoj kaj pontetaj vojetoj instaliĝis, ekzemple ĉe la akvofaloj de Krimml, ĉe la ravinoj Kitzlochklamm resp. Vorderkaserklamm, ĉe la monteto Kühbichl en Saalfelden, krome la longa tiel nomata Pinzga-a Promenadvojo inter Schmittenhöhe kaj Gaisstein - sen mencii la konstruon eĉ de montaj kabanoj kiel de la Kürsingerhütte, de la Rudolfshütte, de la Kaindlshütte kaj precipe de la Riemannhaus apud la montobreĉo Ramseider Scharte sur la montara ĉeno Steinernes Meer ĉe la landlimo kun Bavarujo.

Ĝis hodiaŭ memorigas onin pri Rudolf Riemann la kabanego Riemannhaus, la Riemann-memorŝtono en la parko en Thumersbach, la belvidejo Riemann-pupitro ĉe la akvofaloj de Krimml kaj la Rudolf-Riemann-strato en Zell am See. Ekde 1924 ĝis la fino de la Dua Mondmilito dizelmotora ŝipo sur la lago Zeller See portis lian nomon, la boato "Rudolf Riemann".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Horst Scholz, "Rudolf Riemann - Pionier aus Norddeutschland", en: Der Hippolyt, nr. 42/junio 2011.
  • Josef Lahnsteiner: Unterpinzgau, Hollersbach 1980, p. 82.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]