Rudolf Schuster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Schuster
Persona informo
Rudolf Schuster
Naskiĝo 4-an de januaro 1934 (1934-01-04) (90-jaraĝa)
en Košice
Lingvoj slovakaanglagermanahungararusa vd
Ŝtataneco Slovakio vd
Partio Communist party of Slovakia • Party of Civic Understanding vd
Subskribo Rudolf Schuster
Familio
Edz(in)o Irena Schusterová vd
Profesio
Okupo politikistoverkistodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rudolf Schuster (naskiĝis la 4-an de januaro 1934 en Košice en Slovakio) estas slovaka politikisto. De 1999 al 2004 li estis la dua prezidento de Slovakio.

Schuster, kiu havas german- kaj hungar-etnajn prapatrojn, finis la maŝinkonstruan teknikan lernejon en Košice, studis ĉe la politekniko en Bratislavo kaj tie diplomiĝis pri konstrua inĝenierado. De 1960 ĝis 1962 li laboris pri hidrologio kaj hidraŭliko ĉe la Slovaka Akademio de Sciencoj. Poste li laboris por la direktoro de la orient-slovakaj fer-uzinoj (VSŽ = Východo-slovenské železiarne). En 1984 li doktoriĝis (candidatus scientiarum, CSc) pri mediotekniko.

Politika kariero[redakti | redakti fonton]

En 1964 Schuster membriĝis en la Komunisma Partio Ĉeĥoslovakia. En 1975 li iĝis vic-urbestro, en 1983 ĉefurbestro de Košice; tiun ĉi postenon li tenis ĝis 1986. De 1986 ĝis 1989 li estis estro de la nacia komitato de Orienta Slovakio (Východoslovenský kraj).

Dum la reĝim-ŝanĝo de 1989 li aliĝis al la opozicio kaj dum kelkaj monatoj estis estro de la transira parlamento (Nacia Konsilio de la Slovaka Respubliko). En la ĉeĥo-slovaka registaro de Václav Havel li estis ambasadoro en Kanado (1990–1992). Post la disiĝo de la Ĉeĥa kaj Slovaka Federacia Respubliko Schuster unue agis en la slovaka ministrejo de eksterlandaj aferoj; ekde 1994 li duan fojon estis ĉefurbestro de Košice. En 1998 li fondis la "Partion de Civitana Interkompreno" (SOP – Strana občianskeho porozumenia); kiel prezidenteca kandidato de la unuiĝinta opozicio ĉe la elekto de la 29-a de majo 1999 li iĝis prezidento de Slovakio, ekde la 15-a de junio 1999.

En 2003 li ricevis honorajn doktorecojn de Bergische Universität Wuppertal kaj de la Universitato de Otavo.

Je la fino de sia ofic-periodo en 2004 li rekandidatis, sed ricevis nur 7,4 % de la voĉoj.

Prezidento de Slovakio
Antaŭulo: 1999–2004 Sekvanto:
Michal Kováč Rudolf Schuster Ivan Gašparovič