Rudolf Slánský

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Slánský
Persona informo
Rudolf Slánský
Naskonomo Rudolf Slánský
Naskiĝo 31-an de julio 1901 (1901-07-31)
en Nezvěstice
Morto 3-an de decembro 1952 (1952-12-03) (51-jaraĝa)
en Prago
Mortis pro mortpuno vd
Mortis per pendumo vd
Religio judismo vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco Ĉeĥoslovakio vd
Partio Komunista Partio de Ĉeĥoslovakio vd
Familio
Patro Šimon Slánský vd
Gefratoj Richard Slánský vd
Edz(in)o Josefa Slánská vd
Infanoj Rudolf Slánský • Marta Slánská vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rudolf Slánský (31-an de julio 1901, Nezvěstice, Aŭstrio-Hungario, nuna Ĉeĥio3-an de decembro 1952, Prago, Ĉeĥoslovakio) estis ĉeĥa komunista gvidanto, kiun oni kondamnis kaj ekzekutis laŭ falsaj akuzoj.

Slánský estis juddevena, kiu membriĝis en la komunista partio en 1921. Li iĝis en 1924 redaktoro de partia gazeto Rudé Právo. Li iĝis en 1927 distrikta partia sekretaro de Ostrava, en 1929 membro de Politika KOmitato de Centra Komitato de la Ĉeĥoslovaka Komunista Partio.

Li estis elektita en 1935 al al Ĉehoslovaka Nacia Asembleo. Li havis gravan rolon dum la dua mondmilito en la moskva gvidantaro de la Ĉeĥoslovaka Komunista Partio. Li soldatservis en la ukraina fronto, en 1944 iĝis membro de la Ukraina Partizana Gvidantaro. Li estis en 1945 unu el la direktantoj de la kontraŭgermana Slovaka Nacia Insurekcio.

Post la dua mondmilito, li iĝis la ĉefsekretario de la partio, kiel dua homo post Klement Gottwald. Li havis gravan rolon en la komunista enpotenciĝo en februaro de 1948. Li iĝis tiam vic-ĉefministro.

Slánský en 1949 okupiĝis ĉefe pri la traorganizo de la partio, lia politika pozicio malfortiĝis en 1951. Oni arestis lin en novembro de 1951 kaj li - je forta fizika kaj spirita premo - konfesis sin kulpulo de falsaj akuzoj. Li konfesis, ke li estis cionista spiono kaj spionis por la Okcidento. Oni mortpunis kaj ekzekutis lin kun aliaj 13 komunistoj. La proceson de Slánský akompanis fortaj antisemitaj voĉoj (plimulto de la kondamnitoj estis juda).

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

20.11.1952: Rudolf Slánský, ĉeĥoslovaka komunista aktivulo, kaj aliaj 13 komunistaj gvidantoj aŭ altrangaj oficistoj estas akuzitaj kaj kondamnitaj pro partopreno en trockisma-titoisma-cionisma konspiro - la falsigita proceso estis reĝisorita laŭ peto de Moskvo pere de sovetiaj konsilistoj en la lando, Slánský estis pendumita la 3-an de decembro 1952. Rehabilita en 1963, kun redonita membreco en la partio en 1968.