Rudolf Steiner
Rudolf Steiner | |
---|---|
kreinto de la Valdorfa pedagogio (18-a jara) | |
Persona informo | |
Naskonomo | Rudolf Joseph Lorenz Steiner |
Naskiĝo | 27-a de februaro 1861 en Kraljevec, Kroata-Slavonia reĝlando |
Morto | 30-a de marto 1925 en Dornach, Svislando |
Tombo | Dornach |
Lingvoj | aŭstra-germana • germana |
Loĝloko | Aŭstrio-Hungario |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio • Svislando |
Alma mater | Teknika Universitato ĉe Vieno • Universitato Rostock |
Subskribo | |
Memorigilo | |
Familio | |
Edz(in)o | Marie Steiner-von Sivers |
Okupo | |
Okupo | okultisto • verkisto • esoteristo • poeto • muzikologo • koreografo • literaturkritikisto • aŭtobiografo • filozofo • instruisto • dramaturgo • fondinto • arkitekto • dizajnisto de juveloj |
Rudolf STEINER (naskiĝis la 27-an de februaro 1861, mortis la 30-an de marto 1925) estis d-ro de filozofio kaj la idea kreinto de la Valdorfa pedagogio.
Li naskiĝis en la jaro 1861 en Kraljevec en kroata limzono de Aŭstrio-Hungario en familio de aŭstria fervojista oficisto. Li abiturientiĝis en gimnazio en Vieno. Li finis en la jaro 1889 universitatajn studojn en la fakoj matematiko, natursciencoj, filozofio, literaturo, psikologio kaj medicino. Per la disertacio La baza demando de la ekkonoteorio kun speciala konsidero de la scienca doktrino de Fichte li promociis en Rostock ĉe prof. Heinrich von Stein. En Vajmaro li okupiĝis pri la eldono de la natursciencaj verkoj de Goethe. En Berlino li laboris kiel eldonisto, redaktoro, verkisto, prelegisto kaj instruis en laborista kleriga lernejo. En la jaro 1894 Steiner eldonis sian verkon La filozofio de libereco. Li fondis kulturcentron por diversaj artoj kaj por animsciencaj studoj kaj esploroj en Dornach proksime de Bazelo (Svislando). Ĝi iĝis ankaŭ renkontejo por la tutmonda antropozofia movado kaj nomiĝas Goetheanum, kiun Steiner konstruigis laŭ propraj arkitektaj planoj. Tie oni ankaŭ nuntempe faras kuracadon per arto kaj novan kuracadon per danco (certaj movoj reprezentas vokalojn, aliaj konsonantojn). Rudolf Steiner laboris ankaŭ kiel pentristo kaj skulptisto. Liaj statuoj estis kreitaj en la spirito de antropozofia kristologio, ekz. granda statuo de Kristo (la reprezentanto de la homo). Laŭ kristologio tra la mistero en Golgoto, la krucumado de Kristo kaj per la bapto en Jordano Dio enpaŝis en la homon Jesuon. La hejmo de la homo estas en ekstertera kaj spirita sfero.
Antropozofio
Antropozofio (el la greka anthropos homo kaj sophia saĝeco) estas filozofio pri la homo en sia tuteco, scienco pri la esenco de la homo, kiun Rudolf Steiner embrie prezentis en la libro Philosophie der Freiheit (La filozofio de libereco, 1894). Tio estas originala filozofio, memstara spiritoscienco, kiu apartiĝis el la teozofio kiel vojo al tuteca ekkono de la homa vivo.
Antropozofio koneksas kun kristana orientiĝo, ĝi enhavas elementojn de orienta filozofio, egiptajn kaj grekajn misterojn, naturmistikon, okultismon kaj erojn el la filozofio de J. W. Goethe.
Rudolf Steiner mortis en la jaro 1925 en Dornach (Svislando). La rezultoj de lia spiritoscienca laboro estas plu studataj kaj aplikataj en la antropozofia movado. Steiner estas markita kiel sciencisto de komence okulta, pli malfrue spirita. Li taksis sin mem laŭ konservitaj dokumentoj kiel sciencisto spirita. Kun lia nomo estas ligita ankaŭ la biologia-dinamika agrikulturo, la antropozofia kuracarto, eŭritmio, dramaturgio kaj la Valdorfa pedagogio.
La homan estaĵon Steiner priskribis sub diversaj aspektoj; fizikaj, mensaj kaj spiritaj, kreante fakon nomata socioterapio. Grava aspekto de tiu fako estas la priskribo de 12 sentumoj.
Antaŭ nelonge (en la jaro 2010) svisa reĝisoro produktis filmon pri la Steiner-movado (kaj la Valdorfa pedagogio) sub la titolo: Inter ĉielo kaj tero. En ĝi aperis kaj proparolantoj kaj kritikantoj de la esoterulo Rudolf Steiner.
Samtempuloj pri Rudolf Steiner
Unu el la multnombraj kritikantoj, Kurt Tucholsky parodie komentis prelegon faritan en Parizo de R. Steiner: «Rudolf Steiner – la Jesuo Kristo por proletoj: eĉ li mem tute ne kredas, kion li deklamas. La Trionemulo deklaras per falsa voĉo: "La Sento, la Penso, la Volo, la Animo, la Spirito – kaj la Esto." Ĉio ĉi aĉaĵoj ege malbongustas, ne digesteblas por franca racio.»[1]
Komento de Stefan Zweig: «La personeco de R. Steiner ne estas komparebla kun la diktatorema cionisto Theodor Herzl. Steiner ne havis econ de gvidanto – sed lia vizaĝo elradiis hipnote per nigrebrunaj okuloj – ĝi estis alloga ne nur por inoj.»[2]
Albert Einstein verdiktis: «Steiner havis nenian scion pri la ne-eŭklida geometrio. Tute ne povas ekzisti ekstersensa percepto – ĝi estas fantaziaĵo.»[3]
Rudolf Steiner havis, malgraŭ ĉiuj kritikantoj, ankaŭ simpatiantojn kaj admirantojn inter famaj samtempuloj. Albert Schweitzer ekzemple raportis pri speciala sento de spirita afineco, kiu ligis lin al Steiner ek de la unua persona renkontiĝo. La verkisto Christian Morgenstern iĝis entuziasma disĉiplo de Steiner, kiam li aŭdis kelkajn prelegojn en 1909. Li dediĉis al Steiner sian lastan postmorte en 1914 aperintan poemvolumon Wir fanden einen Pfad (Ni trovis padon) kaj eĉ proponis Steiner por la Nobel-premio pri paco. Selma Lagerlöf opiniis pri Rudolf Steiner:
«Tiu viro estas tre stranga fenomeno, kiun oni provu taksi serioze. Li anoncas kelkajn instruojn, al kiuj mi longtempe kredis, interalie ke ne allaseblas en nia tempo proponi religion plena de senpruvitaj veroj: kontraŭe, la religio devus esti scienco, kiun oni povas pruvi, ne plu validas kredi, sed scii. Plue oni akiru mem per firma, konscia kaj sistema pensado konojn pri la mondo de la spirito. Oni ne sidadu kiel revanta mistikulo, sed oni penadu vidi per sia tuta penskapablo la mondon, kiu ordinare estas kaŝita al ni. Tio estas vera kaj ĝusta, kaj krome ĉio estas ĉe li fidinda kaj sagaca sen ĉarlatanismo. Post kelkaj jaroj oni proklamos lian instruon el la ambonoj.»[4]
Entute nur malmultaj samtempuloj estis indiferentaj al Rudolf Steiner. Li havis fortan kaj ege polarigan efikon. Lia aŭskultantaro dividiĝis en adeptoj aŭ kontraŭuloj. La multaj impulsoj, kiujn Rudolf Steiner donis en diversaj kampoj, estis ĝenerale nur malmulte perceptitaj ekster la kunteksto de la antropozofio.
En Esperanto aperis
- Dum kurso 1911 de la Bohemia Teozofia Societo en Prago Steiner subtenis la aplikon de Esperanto (laŭ Casopis Ceskych Esperantistu)
- La edukado de la infano el la vidpunkto de la spiritoscienco. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2000. 41 paĝoj.
- Kiel oni akiras ekkonojn pri la superaj mondoj? (Wie erlangt man Erkenntnisse der höheren Welten?) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2001. 157 paĝoj.
- La okultoscienco en konturo. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2001. 321 paĝoj.
- La filozofio de libereco. (Die Philosophie der Freiheit.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2002. 205 paĝoj.
- La kvina evangelio. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2002. 103 paĝoj.
- Teozofio. (Theosophie.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2002. 151 paĝoj.
- Antropozofia animkalendaro. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2003. 45 paĝoj.
- Verdirvortoj. (Wahrspruchworte.)Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2003. 239 paĝoj.
- Antropozofiaj gvidfrazoj. (Anthroposophische Leitsätze.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2003. 249 paĝoj.
- Kiel karmo efikas. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2004. 27 paĝoj.
- Kiel mi trovas la Kriston? Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2004. 30 paĝoj.
- Reenkarniĝo kaj karmo. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2004. 26 paĝoj.
- Antropozofia kristologio. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2005. 320 paĝoj.
- La gardanto de la sojlo. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 105 paĝoj.
- La kristanismo kiel mistika fakto kaj la misteroj de la antikveco. (Das Christentum als mystische Tatsache und die Mysterien des Altertums.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 126 paĝoj.
- La pordo de inicado. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 124 paĝoj.
- La provo de la animo. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 105 paĝoj.
- La spirita gvidado de la homo kaj de la homaro. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 62 paĝoj.
- La vekiĝo de la animoj. (Der Seelen Erwachen.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 117 paĝoj.
- Ĉeftrajtoj de ekkonoteorio de la goeta mondrigardo kun aparta konsidero al Ŝillero. (Grundlinien einer Erkenntnistheorie der Goetheschen Weltanschauung, mit besonderer Rücksicht auf Schiller.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2009. 106 paĝoj.
- El la akaŝo-kroniko. (Aus der Akasha-Chronik.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2009. 168 paĝoj.
- Kurso agrikultura. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2009. 204 paĝoj.
- La mistiko en la komenco de la novtempa spiritovivo kaj ĝia rilato al la moderna mondrigardo. (Die Mystik im Anfange des neuzeitlichen Geisteslebens und ihr Verhältnis zur modernen Weltanschauung.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2009. 106 paĝoj.
- La mondrigardo de Goeto. (Goethes Weltanschauung.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2009. 148 paĝoj.
- Vero kaj scienco. (Wahrheit und Wissenschaft.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2008. 61 paĝoj.
- La kernpunktoj de la socia demando. (Die Kernpunkte der sozialen Frage.) Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2010. 111 paĝoj.
- La ŝtupoj de la supera ekkono. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2010. 49 paĝoj.
- La sojlo de la spirita mondo. Aforismaj prezentoj. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2011. 70 paĝoj.
- Mia vivovojo. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2011. 332 paĝoj.
- Praktika kulturo de la pensado. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2011. 16 paĝoj.
- Vojo al memekkono de la homo. Tradukis Willy Nüesch. – Berno: Nüesch, 2011. 65 paĝoj.
Referencoj
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rudolf Steiner en la germana Vikipedio.
- ↑ Ignaz Wrobel (pseŭdonimo de Kurt Tucholsky), Rudolf Steiner in Paris, en: Die Weltbühne, jarkolekto 20, n-ro 27, 1924.7.3, II, p. 26–28.
- ↑ Stefan Zweig, Die Welt von Gestern. Erinnerungen eines Europäers, 1944, p. 119–122. Citaĵo laŭ Vögele, p. 129–132.
- ↑ Laŭ raporto de la vid-atestanto Franz Halla, en: Mitteilungen aus der anthroposophischen Arbeit in Deutschland, n-ro 32, Junio 1955, p. 74ks. kaj de Rudolf Toepell en letero al Herbert Hennig, 1955.5.20; Rudolf Steiner Archiv; citaĵo laŭ Vögele, Der andere Rudolf Steiner, 2005, p. 199ks.
- ↑ Walter Kugler, Feindbild Steiner, 2001, p. 61.
Fotogalerio
-
Rudolf Steiner dum 1900 (en aĝo de 39 jaroj) -
Rudolf Steiner en 1905 (en aĝo de 44 jaroj) -
la kongresejo Goetheanum -
...en Dornach (Svislando)