Rudolf Walden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karl Rudolf Walden

ĉefministro de Finnlando

Naskiĝo 1-an de decembro 1878
en Helsinko
Morto 25-an de oktobro 1946
en Sysmä, en la nordo de Suda Finnlando
Nacieco Flago-de-Finlando.svg Finnlando
v  d  r
Information icon.svg

Karl Rudolf Walden (naskiĝis la 1-an de decembro 1878, mortis la 25-an de oktobro 1946) estis finna generalo kaj politikisto. Li komisie estis ĉefministro de Finnlando de la 21-a de decembro 1940 ĝis la 3-a de januaro 1941.

Karl Rudolf Walden en 1902 en Sankt-Petersburgo fondis grandan komercan societon pri papero. Dum la sekvaj jaroj li estis renoma membro de la finna komunumo en tiu rusia urbo. Ĝis sia morto li restis komercisto pri papero kaj gvidanto de paperproduktaj kompanioj. Krome li estis la unua prezidanto de FinPap, la tegmenta organizaĵo de la industrio pri finna papero.

Antaŭ la komenco de la komerca kariero, li de 1892 ĝis 1900 estis kadeto en la armea lernejo de Hamina kaj ĝis 1902 estis oficiro.

Dum la Finna Enlanda Milito de januaro ĝis majo 1918 li unue estis provinca armeestro de Vaasa kaj poste dum la du lastaj militaj monatoj la ĉefo de la armea centralo. Fine de 1918 li estis ĉefkomandisto de la finna armeo kaj de la civila gvardio. De novembro 1918 ĝis aŭgusto 1919 li unue estis ministro pri milito en la registaroj de Lauri Ingman kaj Kaarlo Castrén. Aprile 1919 li nomumiĝis generalmajoro. En 1920 li estis membro de la finna delegacio, kiu en la estona rubo Tartu kun reprezentantoj de la juna ŝtato Sovetunio interkonsentis la Traktaton de Tartu, en kiu la bolŝevismaj gvidantoj de Sovetunio agnoskis la ŝtatan sendependecon de Finnlando.

Dum la Vintra Milito, en kiu la finna armeo defendis la landon de amasa atako de la Ruĝa Armeo de Sovetunio, li de decembro 1939 kaj marto 1940 estis reprezentanto de la armea centralo en la registaro de ĉefministro Risto Ryti. En tiu funkcio li partoprenis la pripacan traktaton en Moskvo, kiu la 12-an de marto 1940 rezultigis la pactraktaton de Moskvo. La 27-an de marto 1940 li iĝis ministro pri defendo en la registaro de Risto Ryti, kaj havis tiun postenon ankaŭ en la registaroj de la sekvaj ĉefministroj Johan Wilhelm Rangell, Edwin Linkomies, Antti Hackzell, Urho Castrén kaj Juho Kusti Paasikivi ĝis la 27-a de novembro 1944. En tiu tempo li krome ankaŭ post la elektiĝo de la ĝis-tiama ĉefministro Risto Ryti al prezidento de Finnlando estis komisia ĉefministro inter la 21-a de decembro 1940 kaj la 3-a de januaro 1941. Aprile 1941 li nomumiĝis generalleŭtenanto. Dum la daŭrigo de la milito inter Finnlando kaj Sovetunio inter junio 1941 kaj septembro 1944 li havis grandan politikan influon kaj serĉis pli proksimajn politikajn rilatojn de Finnlando al Svedio kaj Usono. Junie 1942 li nomumiĝis infanteria generalo. En septembro 1944 li estis membro de la finna delegacio, kiu en Moskvo interkonsentis armisticon kun Sovetunio kaj finis la militon inter la du landoj, kiu por Sovetunio rezultigis konservon de la en la Vintra Milito konkeritaj finnaj teritorioj en Karelio kaj grandan influon al la politiko de la daŭre formale sendependa Finnlando dum la sekvaj jardekoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]