Rudolfs Libeks

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolfs Libeks
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1854 (1854-03-05)
Morto 14-an de novembro 1908 (1908-11-14) (54-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Latvio
Okupo
Okupo esperantistoinstruisto
Esperanto
Esperantisto numero 548
vdr

Rudolfs LIBEKS (naskita la 5-an de marto 1854 en Prauliena, Latvio; mortinta la 14-an de novembro 1908 en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo) estis latva instruisto kaj la unua pioniro de la Esperanto-movado en Latvio.

Libeks verkis la unuan lernolibron por latvoj. Ĝi estis la unua lernolibro presita ekster Varsovio, aperis en 1889 ĉe Sichman en Rigo kaj estas notita en la listo de unuaj Esperanto-libroj kiel n-ro 29.

Dum la 1890-aj jaroj Rudolfs Libeks elmigris al Brazilo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]