Rudolph Minkowski

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Temas pri la astronomo Rudolph Minkowski. Koncern'al aliaj homoj kun sama nomo, vidu la paĝon Minkowski


Rudolph Leo Bernhard Minkowski
Rudolph Minkowski en 1934
Rudolph Minkowski en 1934
Rudolph Minkowski en 1934
Persona informo
NomoRudolph Leo Bernhard Minkowski
Dato de naskiĝo28-a de majo 1895
NaskiĝlokoStrasburgo
Dato de morto4-a de januaro 1976
MortolokoBerkeley
Aĝo je morto80
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoGermanio
Familio
PatroOskar Minkowski [+]
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoBruce Medal [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Rudolph Leo Bernhard Minkowski (naskiĝis la 28-an de majo 1895 en Strasburgo, mortis la 4-an de januaro 1976 en Berkeley) estis germana astronomo Li migris en Usono en 1935 kaj tie karieris.

Li estis filo de la fiziologiisto Oskar Minkowski kaj nevo de la matematikisto kaj fizikisto Hermann Minkowski.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en poldevedna familio. Li lernis pri fiziko en la Universitato de Wrocław, sed la unua mondmilito ĉesigis lian lernadon : li servis en la germana armeo. Post la milito, li finis sian lernadon kaj ricevis sian doktorecon en 1921. Li laboris dum unu jaro kun James Franck kaj Max Born pri spektroskopio kaj kiel profesoro en la Universitato de Hamburgo ĝis 1935. Li studis la problemon pri la plilarĝiĝo de la spektraj linioj, la konduton de la elektronoj en metala vaporo kaj la iron de elektronoj tra la atomoj.

En 1935 li iras Usonon, intencante resti unu jaron tie por labori en la Observatorio de Monto Wilson. Sed la nazioj senigis li de sia posteno de universitata profesoro, kaj malpermesis lin instrui. Oni tiam proponis al li daŭre resti en Monto Wilson.

En Usono li sin turnis al astronomio kaj radioastronomio. Kun Walter Baade li studis la supernovaojn. Ilia kasifiko de la supernovaoj en tipoj I kaj II laŭ ties spektroj estas utila rimedo por mezuri la distancojn de la galaksioj.

Li estris la "Palomar Observatory Sky Survey", kampanjo de observado de la astroj de la ĉielo de la norda duonglobo ĝis la 22-a magnitudo elde la observatorio de la Monto Palomar.

Malkovroj[redakti | redakti fonton]

Elde la observatorio de la Monto Palomar, Minkowski kunmalkovris la asteroidon 1620 Geografo la 14-an de septembro 1951 kun Albert George Wilson. En 1960, li malkovris la galaksion 3C 295 kies ruĝenŝoviĝo estas 0,48, plej granda el tiu de la tiam konataj objektoj. Necesos atendi la malkovron de la unua kvazaro, 15 jaroj poste, por rompi la rekordon.

Li malkovris ankaŭ la nebulozojn M1-92 (kromnomita "Piedsigno de Minkowski") kaj M2-9 (tiel nomata "Papilio de Minkowski").

Honoroj[redakti | redakti fonton]

Li ricevis la Bruce medalon[1] en 1961.

Oni donis lian nomon al:

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]