Rudyszwałd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudyszwałd
germane: Ruderswald, ĉeĥe: Rudyšvald
vilaĝo
Eksa limpasejo Hať - Rudyszwałd
Oficiala nomo: Rudyszwałd
Ŝtato Pollando Pollando
Provinco Silezia Provinco
Distrikto Distrikto Racibórz
Komunumo Komunumo Krzyżanowice (vilaĝa tipo)
Historiaj regionoj Silezio, Prusio, Tria regno
Najbaras kun Hať Ĉeĥio
Rivero Bełk
Situo Rudyszwałd
 - alteco 200 m s. m.
 - koordinatoj 49° 56′ 21″ N 18° 17′ 25″ O / 49.93917 °N, 18.29028 °O / 49.93917; 18.29028 (mapo)
Loĝantaro 771 (2008)
Unua skribmencio 1305
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 47-460
Telefona antaŭkodo (+48) 32
Aŭtokodoj SRC
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Pollando
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Situo enkadre de Silezia provinco
Vikimedia Komunejo: Rudyszwałd
Retpaĝo: www.rudyszwald.2ap.pl

Rudyszwałd (ĉeĥe Rudyšvald, germane Ruderswald) estas vilaĝo situanta en suda Pollando, en komunumo Krzyżanowice (pollingve gmina Krzyżanowice).

Rudyszwałd estiĝis verŝajne en la 13-a kaj la 14-a jarcentŝanĝoj kaj devene ĝi estis enskribita kiel Ruderswald (Arbaro de Rudolfo), la nuna aspekto de la nomo datiĝas ekde la 18-a jarcento. Tiu ĉi vilaĝo estas malnova eklezia vilaĝo, kiu ekde la jaro 1469 apartenis al familio Tworkowskiidoj, poste al Raszczyckiidoj, Trachidoj, Wengerskiidoj kaj fine ĝi apartenis al majorato de familio Lichnovský. Ĝis hodiaŭ en limo inter Rudyszwałd kaj Zabełków konserviĝis „kruco de pentofarado“ el grejso. Ekde la jaro 1676 ekzistis en la vilaĝo lernejo. En la sama tempo estis konstruita muelejo kaj diskreskiĝis konstruaĵoj de bieno, ĉirkaŭ kiuj staris nur ok dometoj. En la jaro 1879 tra Rudyszwałd trairis forta uragano kun torenta pluvego kaj preskaŭ ĝi neniigis la vilaĝon. En la jaro 1447 estis en la vilaĝo konstruita ligna preĝejo. En la jaro 1714 la preĝejo estis dismuntita kaj sur ties loko estis konstruita nova, masonita preĝejo. La hodiaŭa preĝejo estas el la jaro 1935.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.