Rueyres-les-Prés

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rueyres-les-Prés
Blazono de Rueyres-les-Prés
Blazono de Rueyres-les-Prés
Blazono de Rueyres-les-Prés
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 51′ 34″ N 6° 55′ 2″ O / 46.85944 °N, 6.91722 °O / 46.85944; 6.91722 (mapo)Koordinatoj: 46° 51′ 34″ N 6° 55′ 2″ O / 46.85944 °N, 6.91722 °O / 46.85944; 6.91722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 349
Areo 3,18 km²
Alteco 473 m super marnivelo
Poŝtkodo 1542
Komunumkodo 2039
Mapo de Rueyres-les-Prés
Mapo de Rueyres-les-Prés
Mapo de Rueyres-les-Prés
vdr

Rueyres-les-Prés estas komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 349 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rueyres-les-Prés situas en la friburga eksklavo Estavayer, nordokcidente de la urbo Payerne, en la ebenjaxo de la rivero Brojo, ĉe la bordo de la rivero Eta Glano, norda alfluanto de Brojo. La komunumo konsistas el la vilaĝo Rueyres-les-Près, la setlejo Au Chili, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,17 km², de kiuj 2,2% estas kovritaj de arbaro, 82,0% servas por agrikulturo kaj 14,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rueyres-les-Prés limas en nordo kaj oriento al Grandcour (VD), en sudoriento al Payerne, en sudo al Morens, kaj en okcidento al Montbrelloz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Laŭlonge de la norda komunumlimo kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 152 de Avenches al Estavayer-le-Lac. La vilaĝo mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas en sudo de la komunumo apud Payerne. Ĉe la suda komunumlimo situas la arema flughaveno de Payerne. Pere de poŝtaŭtolinio de Payerne und Chevroux kaj buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga al Estavayer-le-Lac la komunumo estas konektita al la publika tranpsortreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rueyres-les-Près datiĝas el la jaro 1288 kiel Ruere. Dum mezepoko la vilaĝo estis sub la regado de la Senjorujo Estavayer, kun kiu ĝi en la jaro 1536 venis sub friburga suvereneco. La bienoj en Ruyeres-les-Prés apartenis ĝis 1487 al la Senjoroj de Ligerz, tiam al la familio de Pontherose kaj ek de la fino de la 17-a jarcento al la familio de Diesbach, kiu vendis sian havaĵon en la vilaĝo en la jaro 1772 al la urbo Friburgo. De 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Rueyres-les-Prés apartenis al la Voktejo Estavayer, poste ĝis 1848 al la samnoma distrikto, kaj tiam ĝi surbaze de la nova friburga kantona konstitucio estis integrita al la distrikto Brojo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]