Rufa pipio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rufa pipio
Rufa pipio ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Rufa pipio ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Motaciledoj Motacillidae
Genro: Anthus
Specio: 'A. rufulus'
Anthus rufulus
(Vieillot, 1818)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Manĝalporto por idoj ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.

Rufa pipio (Anthus rufulus) estas mezgranda paserina birdo, membro de la genro de pipioj kaj familio de Motaciledoj (kiu enhavas ankaŭ la motacilojn kaj longungulojn) kiu reproduktiĝas kiel loĝantaj birdoj en tropika suda Azio el Pakistano kaj Barato orienten al Indonezio kaj Filipinoj.

ĉe Kalkato, Okcidenta Bengalo, Barato.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Ili troviĝas en malferma habitato, ĉefe malalta herbejo kaj kultivejo. Ili konstruas sian neston surgrunde. Kiel aliaj pipioj, ankaŭ tiu specio estas insektovora.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Tiu estas granda pipio 15 cm longa, sed ĉiukaze nedistingeblaspekta birdo, ĉefe strieca grizbruna supre kaj sablokolora sube kun markata brusta strieco sur pli helbruna nuanco, dum la gorĝareo kaj la ventro estas multe pli palaj kaj senmarkaj. En kapo videblas larĝa hela superokula strio, malhelbruna tra granda kaj nigra okulo strio kiu atingas la orelareon kaj hela mustaĉa subvanga strio bordita de malhelaj bordoj. Ĝi havas longajn rozkolorecajn krurojn kaj longan malhelbrunan voston kun blankecaj fajnaj bordoj kaj longan malhelan bekon supre kaj flavecan sube de supra makzelo kaj en suba makzelo. Ankaŭ la flugiloj estas malhelbrunaj kun meza malhela strio. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas pli brunajn suprajn partojn.

En suda Azio vintre oni devas atenti por distingi tiun el aliaj grandaj pipioj kiuj vintras aŭ estas loĝantaj birdoj en tiu areo, kiaj la Granda pipio, Anthus richardi. La Rufa pipio estas pli malgranda ol la Granda pipio, staras malpli rekte kaj havas pli malfortan flugilfrapan flugon. Eble la plej certiga distingilo estas la karaktera alvoko "ĉip-ĉip-ĉip", tre diferenca el tiu de la eksploda "ŝriip" de la Granda pipio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • IUCN2006, BirdLife International, 2004, 53123, Anthus rufulus, 12a Majo 2006. Malplej zorgiga.
  • Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6

Bildaro[redakti | redakti fonton]