Rufaj haroj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ruĝaj haroj

Rufaj harojruĝaj haroj temas pri ruĝecaj kaj flavecaj koloraj nuancoj, kiuj kovras gamon inter la malhela brunece ruĝa koloro de mahagona ligno ĝis la hela koloro de kupro.

Nur unu ĝis du procentaĵoj de la monda loĝantaro havas nature ruĝajn harojn. Kaŭzo por tiu harkoloro estas mutacio sur la homa kromosomo 16, kiu gvidas al ŝanĝiĝo de la proteino MC1R: anstataŭ la malhela melanino deponiĝas la pli hela kaj ruĝeca feomelanino en haŭto, haroj kaj okuloj, kio gvidas al pli sunbruliĝema, hela haŭto kaj al pli oftaj lentugoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

En Mezeŭropo pli malpli du procentaĵoj de la homoj (en Germanio ekzemple ĉirkaŭ 1,64 milionoj) havas nature ruĝajn harojn, en Usono kaj Anglio temas pri kvar procentaĵoj. La relative plej multaj ruĝharuloj estas en Skotlando, preskaŭ dekkvar procentaĵoj - kvankam multaj homoj supozas ke plej granda ofteco de ruĝharuloj estus inter la irlandanoj. Laŭdire ruĝharuloj ekzistas en ĉiuj mondopartoj, sed en iuj partoj estas vere malmultaj, ekzemple 0,03 procentaĵoj en Papuo-Novgvineo.

ruĝhara virino

La plej multaj ruĝharuloj ekzistas en Norda Eŭropo, el ili (laŭ la stato de 2005) pli-malpli 660.000 en Skotlando, 420.000 en Irlando kaj 290.000 en Kimrio. En Anglio la procentaĵo de ruĝharuloj aparte altas en la graflandoj Cornwall, Nottinghamshire kaj South Yorkshire kaj en la pleja nordo, lime al Skotlando. Relative multaj ruĝharuloj en Eŭropo ekster la Brita Insularo kaj Skandinavio ankoraŭ ekzistas en Nederlando, Belgio, Germanio, Francio, partoj de Italio, Hispanio kaj Rusio, en Baltio kaj en Sudorienta Eŭropo.

La areo de aparte multaj ruĝharuloj bone korespondas kun la antikvaj popolaj migradoj de la keltoj kaj piktoj, kiuj de la romianoj peliĝis pli okcidenten kaj pli norden, kaj ankaŭ montras spurojn de la vikingoj, inter kiuj ruĝaj haroj same ne maloftis.

Pro elmigrintoj de la Brita Insularo ruĝuloj ankaŭ en signifaj kvantoj renkonteblas en Usono, Aŭstralio, Novzelando kaj Sudafriko.

Krome iuj homoj kun plejparte tre malhela ruĝeca harkoloro troveblas en la nordo de Barato, en la plej nordaj partoj de Okcidenta Azio kaj en Pakistano. En Maroko kaj Alĝerio ruĝaj haroj foje renkonteblas inter anoj de la berberoj. Aparte maloftaj ruĝharuloj estas en Japanio kaj la insularoj de la suda Pacifika Oceano.

Gustave Courbet: pentraĵo La Bela Irlandanino, 1865

Naturaj farboj[redakti | redakti fonton]

Plantaj farboj de pluraj jarmiloj uziĝas por ruĝeca kolorigo de teksaĵoj, sed ankaŭ de haroj. Aparte henao, ruĝa tinkturo eltirita el la folio de raraba arbedo, jam de de antikva epoko uziĝas por ruĝigo de la haroj - ekzemple per henao ruĝigitaj haroj troveblis ĉe egiptia mumio] el la 14-a jarcento antaŭ Kristo. Laŭ la dezirata kolora nuanco krome uziĝas plantopartoj kiel ŝeloj de juglando, indigo, radikoj de rabarbo, mirtelo, kafoteo.[1]

Ruĝharuloj en publika atento[redakti | redakti fonton]

Ruĝharulino

Post la disvastiĝo de koloraj kinejaj filmoj en la 1940-aj jaroj la filma industrio aparte ekatentis pri aktorinoj de ruĝaj haroj, kiuj konsideriĝis maloftaj kaj iom misteraj. Nemalmultaj aktorinoj ruĝe kolorigis la harojn, kio probable kontribuis al ilia sukceso. En filmoj ili ofte ludis rolojn, kiuj korpigis la tradiciajn kliŝojn de ruĝharulinoj esti "misteraj", "sekretemaj" kaj "delogaj". Konata ekzemplo estis la aktorino Rita Hayworth. Nature ruĝaj aktorinoj ofte ludis aparte fierajn kaj batalemajn virinojn, kiel Maureen O'Hara, Katharine Hepburn, Shirley MacLaine kaj Tilda Swinton. Nuntempe la aktorinoj Nicole Kidman, Marg Helgenberger, Julianne Moore kaj Julia Roberts montras, ke ruĝharaj aktorinoj sukcesas prezenti tre malsamajn tipojn de virinoj.

La filma industrio foje uzas la specialan efikon de ruĝaj haroj, eĉ se ili nur videble artefarite estas ruĝigitaj. En 1999 la aktorino Franka Potente en la filmo Lola kuras igis siajn brile ruĝajn harojn eĉ la simbolo de la tuta filmo. Pliaj filmoj, en kiuj ruĝharuloj dum la lastaj du jardekoj ludis aparte gravajn rolojn, estis Orlando (1992), La Kvina Elemento (Le Cinquième Élément, 1997), In the Cut (2003), La Imperio de la Lupoj (L'Empire des loups, 2005) kaj La Parfumo – La Historio de Murdisto (2006).

En populara muziko aparte konatas la ruĝhara kantisto Mick Hucknall, kiu fondis la muzikgrupon Simply Red ("simple ruĝe"), nomata laŭ lia harkoloro.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "kolorigi harojn per plantaj farboj"

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]