Rufbrusta pronelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rufbrusta pronelo
Rufbrusta pronelo, ĉe Biskeri en distrikto Kullu-Manali de Himaĉal-Pradeŝo, Barato.
Rufbrusta pronelo, ĉe Biskeri en distrikto Kullu-Manali de Himaĉal-Pradeŝo, Barato.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Proneledoj Prunellidae
Genro: Prunella
Specio: 'P. strophiata'
Prunella strophiata
(Blyth, 1843)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Prunella strophiata MHNT

La Rufbrusta pronelo (Prunella strophiata) estas malgranda paserina birdo de la familio de Proneledoj kaj ties ununura genro Prunella, kiu troviĝas en suda Azio nome el orienta Afganio, tra Himalajo (Butano, norda Barato, Nepalo kaj norda Pakistano) kaj tra norda Birmo al centra Ĉinio. Ties natura habitato estas moderklimata arbaro. Ĉe Himalajo ĝi estas altituda migranto kiu pasas someron en alpa arbustaro ĝis 4,400 m kaj vintron en arbustoj kaj ĉe kultivejoj suben ĝis 1,400 m.

Ĝi estas malgranda pronelo 15 cm longa kiu montras ruĝecbrunan bruston, kiel la Rubekola pronelo, sed ne tiom ruĝan kaj krome la resto de la plumaro estas tute diferenca. La kapobildo estas tre rimarkinda. Estas nigreca vangozono, kiel ĉe la Siberia pronelo, sed ne tiom markata, kvankam ankaŭ evidentigas helan okulringon kaj iom da bruneca striado ĉe la orelareo. La krono ne estas nigreca kiel ĉe la siberia parenco, sed bruneca kaj fajne strieca je nigro. Klara distingilo estas larĝa superokula strio kiu komencas blanka el la bekobazo sed je la okulangulo iĝas ruĝecbruna (samkolora kial la brusto). Mentono, gorĝo, kolo kaj ventro estas blankeca kun tre markata nigra strieco. La dorso estas bruna kun nigra strieco. La kruroj estas ruĝecaj kaj la beko nigreca, mallonga kaj pintakra, ĉar la specio estas insektovora.

Referencoj