Ruffia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruffia
Ruffia
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Piemonto
Provinco CN Cuneo
Geografia situo 44° 42′ N, 7° 36′ O (mapo)44.77.6Koordinatoj: 44° 42′ N, 7° 36′ O (mapo)
Alto super marnivelo 282 [+] m
Areo 7 km²
Loĝantaro 354 (2023)
Loĝdenso 47 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Cavallerleone, Cavallermaggiore, Monasterolo di Savigliano, Murello, Scarnafigi kaj Villanova Solaro
Patrono sanktaj tri reĝoj
Festa tago 25-a de aprilo
Nomo de loĝantoj ruffiesi
Poŝtkodo 12030
Imposta kodo H633
Kodo laŭ ISTAT 004198
Telefona prefikso 0172
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Ruffia estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la regiono Piemonto kaj al la provinco Cuneo. Najbaraj komunumoj estas Cavallerleone, Cavallermaggiore, Monasterolo di Savigliano, Murello, Scarnafigi kaj Villanova Solaro.

Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 354 loĝantoj sur areo de 7,51 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 47 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sanktaj tri reĝoj, kies korpoj laŭ kristana legende en 1034 estis survoje al Milano kaj la ĉaroj nebone progresis kiam ili estis sude antaŭ la tiutempa urbomuro, tiel ili laŭlegende entombiĝis tie kaj sur tiu loko baziliko, do granda kristana kirko estas starigita, en la nuna milana kvartalo Corpi Santi di Milano - tial la patroneco Corpi santissimi, "sanktegaj korpoj" de Ruffia. Interese pri tiu legendo estas baziliko ne dediĉiĝis al la sanktaj tri reĝoj, sed al la grekdevena kristana sanktulo latine nomita Eustorgius la 1-a, kiu estis episkopo de Milano de 343 ĝis proksimume 349 - nur la kvartala loknomo Corpi Santi di Milano memorigas pri la legendo, kaj la komunumo Ruffia, kiu situas 180 kilometrojn sudokcidente de la baziliko kaj krom la memelektita patroneco ne havas rilaton al la historio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

panoramo