Rufisko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rufisque
oficiala nomo:
stato:
regiono: Dakaro (regiono)
distrikto:
areo:
loĝantoj: 180.000
loĝodenso:
subdivido:
urbestro:
strata sceno en Rufisko, 2006.

Rufisko estas urbo lime al la ĉefurbo Dakaro en la okcidenta anguleto de Senegalio, kaj distancas ekde la centro de Dakaro ĉ. 25 kilometrojn. Ĝia loĝantonombro atingis 179.797 (popolnombrado 2002). En la pasinteco la urbo gravis pro sia aparta haveno kaj kiel komercejo, nun Rufisko estas rigardebla kiel antaŭurbo de Dakaro. La urbon preterpasas nuntempe unu el la plej gravaj aŭtostratoj, la kotizdeva konektstrato Dakaro-Diamniadiao. Rufisko situas ĉe la norda pinto de la marborda parto La Petite Côte. Ĉi tiu validas ankaŭ kiel Costa Brava de okcidenta Afriko, kvankam ĝi ne havas grandan turisman gravecon por eksterafrikanoj.

Rufisko estas la ĉefurbo de la Departemento Rufisko ene de la Regiono Dakaro. La Departemento estas subdividita en la arondismentoj nordo, oriento kaj okcidento.

Historio

Komence la etno Lebou setlis en la regiono ĉiraŭ la fiŝkaptista vilaĝo Tengeĝ (volofe Tëngéej). En la 16-a jarcento Rufisko pligraviĝis kiel ĉefurbo en la reĝlando de la Kajoroj. Ekde la komenco de la koloniigo Rufisko iĝis grava trafikbazo de la Portugaloj. Tiuj ĉi nomis la ejon "Rio Fresco" (freŝakvo-rivero), emfazante tiel la gravecon por la marveturo. Ĉi tie setlis nederlandaj, francaj kaj anglaj komercistoj, kiuj intermiksiĝis kun la indiĝena loĝantaro. Tiel ekestis kreola socio, kiu lige interkomunikis kun similaj socioj en Ndar (franclingve: Saint Louis), Goreo kaj pluaj lokoj laŭlonge de la Petite Côte.

stacidomo de Rufisko ĉ. 1910.

En la jaro 1840 grupo de negocistoj el Ndar, tuj poste ankaŭ el Goreo, konstruigis magazenon rekte ĉe la bordo por stoki arakidojn. La negocoj ekfloris, kaj oni povis plurfoje pligrandigi ĝin. Kiam la francaj okupantoj konstruis fortreson en la jaro 1859, ili senprokraste aligis Rufiskon al la kolonion Franca-Okcidentafriko. En 1862 Rufisko memstariĝis kiel komunumo, en 1885 ĝia haveno estis alligita al la Fervojlinio Dakaro–Niĝero. En 1909 oni elektis Galandou Diouf († 1941) kiel reprezentanto el Rufisko en la kosilantaron de la kolonio en Saint Louis. Per tio li estis la unua afrikano en ĉi tiu pozicio.

La haveno

Dum la frua 20-a jarcento la najbara haveno de Dakaro, pli bone teknike ekipita, kreskis tiel, ke la graveco de la haveno de Rufisko ege malpliiĝis kaj per tio ankaŭ la industria produktado. El la kvar historiaj urboj Rufisko nun verŝajne estas la plej neglektata komunumo sen konsiderinda turismo kaj kun daŭra manko de publikaj investoj kaj infrastrukturaj aranĝoj.


Esperanto en Rufisko

Inter la 29a de decembro 2012 kaj la unua de januaro 2013 okazis en Rufisko kurso pri esperanto kaj ekzamensesio de Internaciaj Ekzamenoj de ILEI UEA. Gvidis la sesion Mireille Grosjean el Svislando. La sesio okazis sub la aŭspicio de la Ne Registara Organizo Scio Sen Bariloj. En la kurso partoprenis 32 personoj. En la ekzameno "Unua Nivelo" partoprenis 29 personoj. 16 personoj ricevis atestilon. Dum la malfermo parolis Sinjoro Meissa BEYE, emerita eduka inspektoro kaj vicurbestro de Rufisko, Senegalio, kiu laboris ĉe UNESCO de 1981 ĝis 1986 kiel fakulo kaj konsilanto. Sabate la 29an de decembro 2012 li prokrastis gravan rendevuon ĉe televido en Dakaro por partopreni la solenan inaŭguron de la sesio en Rufisko, Senegalio, organizita de Senegala Esperanto Asoci kaj de « Scio Sen Bariloj ». Sinjoro BEYE klarigis, ke li partoprenis la momenton de la dua rezolucio de UNESCO favore al Esperanto en Bulgario en la jaro 1985. Li diris, ke li ne rekte verkis ĝin aŭ kontribuis al tiu subtena oficiala paŝo, tamen li sekvis la tutan aferon kaj kompreneble rilatis kun Tibor Sekelj, kiu antaŭe kaj surloke agadis efike celante al akcepto de tiu rezolucio. Pro tio Sinjoro Beye bonege konas Esperanton kaj ĝojis ĉeesti gravan eventon en sia urbo. Parolante pri Esperanto li nomis ĝin « ponto de espero kaj de humaneco » kaj « lingvo de lumo ». Li lanĉis la ideon, ke diversaj verkoj de la senegala literaturo estu tradukotaj al Esperanto. Pri Tibor Sekelj Mireille Grosjean aldonis mencion pri la centjara datreveno de la naskiĝo de tiu poligloto kaj verkisto kaj mallonge aludis al lia agado en Afriko. Ŝi substrekis lian admirindan respekton al ĉiu homo renkontita sur liaj vojoj.

Ĝemelurboj


Eksteraj ligiloj