Rugbeo 15
Rugbeo 15 (kelkfoje dekkvinopa rugbeo, rugbio 15, rugby union) estas nomo de iu piedpilka sporto, kiu naskiĝis en la angla lernejo Rugby School en la urbo Rugby. Ĝi estas tipo de rugbeo, kiu estas tre populara en multaj landoj. Rugbeo 15 estas la nacia sporto de Sud-Afriko, Nov-Zelando, Kimrio, kaj Irlando. Ĝi ankaŭ estas populara en Anglio, Skotlando, Francio, Italio, Aŭstralio, kaj Argentino.
La Ses-Nacia Rugbea Turniro
Ĉiujare printempe okazas en okcidenta Eŭropo, fama rugbea turniro inter ses nacioj (Anglio, Irlando, Skotlando, Kimrio, Francio kaj Italio) : la Ses-Nacia Rugbea Turniro.
Oni nomas "Grandan Ŝlemon" la fakto por iu nacio gajni ĉiujn siajn maĉojn. La nacio kiu perdas ĉiujn siajn maĉojn ricevas la mokan pseŭdan trofeon nomatan "ligna kulero".
Eksteraj ligiloj
greke http://www.super14.com greke http://news.bbc.co.uk/sport1/hi/rugby_union/rugby_world_cup/default.stm grekeGoogle-Video - rugbeo XIII -->