Ruhollah Ĥomejni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
ajatolaho
 Ruhollah Ĥomejni
روح الله موسوی خمینی
Ruhollah Ĥomejni

En funkcio:
3-a de decembro 1979 – 3-a de junio, 1989
Antaŭulo Mohammad Reza Pahlavi
Sekvanto Ali Khamenei

Naskiĝo 21-a de septembro 1902
en Khomein, Provinco Markazi, Persa Imperio
Morto 4-a de junio 1989
en Flago de Irano Tehrano, Irano
Edzo/ino Batoul Saqafi Ĥomejni
Infanoj Ahmad, Mustafa & aliaj; nepoj: Hassan, Hussein, Ali Khomeini & Ali, Zahra, Atefeh Eshraghi
Religio ŝijaismo dek dua ŝijaismo
v  d  r
Information icon.svg
Muslima klerulo
Moderna erao
Nomo: Ruhollah Moosavi Khomeini
Titolo: Imamo Ĥomejni
Naskiĝo: 24-a de septembro 1900
Morto: 4-a de junio 1989
Regiono: Irano
Mazhabo: Ŝijaismo
Ĉefaj interesoj: Fikho, Irfan, Islama filozofio, Islamic ethics, Hadith, politics
Notindaj ideoj: Guardianship of the Islamic Jurists, Islama Demokratio, Dinamika Fikho
Verkoj: Islamic Government, Tahrir-ol-vasyleh, Forty Hadith, Adab as Salat
Influoj: Mulla Sadra, Abdol-Karim Haeri-Yazdi, Hassan Modarres
Influitoj: Mohammad Ĥosejni Beheŝti, Hossein-Ali Montazeri, Morteza Motahhari, Akbar Hashemi, Fazel Lankarani, Mehdi Karubi, Ali Ĥamenei

Ajatolaho Seyyed Ruhollah Musavi Khomeini (naskiĝinta la 21-an de septembro 1902 - mortinta la 3-an de junio 1989) estis Irana Ŝijaisma islama klerikulo, marja (religia aŭtoritato), kaj la politika gvidanto de la Irana revolucio de 1978-79, en kiu la registaro de la Ŝaho estis forpelita. Post la revolucio, Khomeini fariĝis la ĉef-gvidanto de la Islama respubliko de Irano, kaj tenis tiun posicion ĝis lia morto. Khomeini ankaŭ estis tre influa kaj origina islama politika filosofo. Post la revolucio li fariĝis mond-fama figuro, ofte vidata kiel simbolo de religia fundamentismo kaj malprogresemo en la okcidenta mondo.

Khomeini naskiĝis en la urbo de Khomein, 300 kilometroj sude de Tehrano, kaj lia patro estis ayatolaho. Li estis sayyid, honora titolo kiu estas donata al viroj kiuj devenas de la profeto Muhamad. Lia patro estis mortigita kiam li estis nur kvin monata. Khomeini instruis pri filozofio, islamaj juro kaj islama historio por jardekoj antaŭ ol fariĝi politike aktiva. En 1963 Khomeini estis deklarita marja, alivorte religia aŭtoritato kiu raitas fari leĝajn decidojn pri islamaj leĝoj kiujn kredantoj devas sekvi. Por Usuli Ŝijaitoj, la marja estas la plej altaj aŭtoritatoj post la profetoj kaj la imamoj.

En tiu jaro, la Ŝaho Mohamed Reza Pahlavi anonicis lian "blankan revolucion", programo de modernigo de la lando kiu inkluzivis la donadon de la rajto voĉdoni al virinoj, kaj kampanjojn por eduki la tutan popolon, kaj abolicii feudalismon. La proponitaj reformoj estis vidataj kiel minaco de la Ŝijaismaj klerikuloj, ĉar ĝi emis limigi ilian povon en la kampoj de eduko kaj de la familiaj leĝoj. Krome, multaj el ili venis de la klaso de la ter-posedantoj, kiuj estis rekte minacataj de la reformoj. En januaro 1963, Khomeini organizis asembleon de la plej gravaj marja en la urbo Ĥomo, kaj poste li faris deklaracion en kiu li forte atakis la Ŝahon kaj liajn planojn. La 3-an de junio 1963, Khomeini denoncis la Ŝahon en publika parolado. Du tagojn poste, li estis arestita. Kiel reago estis tri tagoj da perfortaj protestoj en la tuta lando kaj mortis 400 homoj. Khomeini estis liberigita en 1964, kaj li denove denoncis la Ŝahon pro la fakto ke li kapitulaciis al Usono donante diplomatian imunecon al Usonaj militistoj en Irano. Li estis denove arestita kaj ekziligita. Li pasis 14 jarojn en ekzilo, plej parte en la sankta urbo de Naĝaf, en Irako.

Dum la fruaj sepdekaj jaroj, Ĥomeini donis serion da prelegoj en Naĝaf pri lia teorioj pri Islama registaro, kiuj poste estis publikitaj en libro nomita "Hokumat-e islami. Velayat-e faqih (Islama Registaro. La aŭtoritato de la juristo). Ĉi tiu libro estas lia plej fama verko, kaj en ĝi li klarigis lian teorion pri regado de landoj (je tiu epoko): laŭ li la leĝoj de la socio devus baziĝi sur la leĝoj de dio (la Ŝario) kiuj kovras ĉiujn aspektojn de la homa vivo. Ĉar la islamaj juristoj aŭ Faqih estas la plej bone informitaj pri islama juro, la lando devus esti regata de Faqih kiu bone konas islaman juron kaj justeco. Regado fare de monarĥoj aŭ elektitaj asembloj estas kontraŭ-islama. Ĉi tiu sistemo de klerika regado estas necesa por malpermesi korupcion, nejustecon kaj malproksikiĝon de la vera islamo, kaj ankaŭ por detrui kontraŭ-islamajn konspirojn de eksterlandaj potencoj.

Kasedoj kun liaj prelegoj fariĝis kutimaj en la bazaroj de Irano, kaj li fariĝis la plej populara figuro de la opozicio kontraŭ la Ŝaho.

Dum 1978 estis multaj protestoj kontraŭ la registaro de la Shaho, kaj multa malstabileco kaj perforto en Irano. En septembro 1978 la Iraka registaro de Saddam Hussein devigis Khomeini forlasi Irakon, pro premoj de la Irana registaro, kaj li fuĝis al Parizo, de kie li daŭre incitis la opozicion al la registaro en Irano. En januaro 1979 la Ŝaho forlasis Iranon, komprenante ke li ne plu havis esperon teni la povon, kaj la 1-an de februaro 1979 Khomeini revenis al Irano, kaj pluraj milionoj da Irananoj venis por saluti lin ĉe lia alveno. Khomeini preskaŭ tuj fariĝis la estro de la registaro, kaj kiam nova konstitucio estis aprobita dum referendumo, li oficiale fariĝis la "ĉefa gvidanto" de Irano.

Sub Khomeini Irano fariĝis teokrata lando, kie Islama leĝo estis aplikita en aparte rigora maniero. Virinoj estis devigataj porti vualon, la eduka sistemo estis komplete islamigita, punoj kiel ŝtonumado estis re-enkondukitaj. Ne-islamaj minoritatoj trovis ke ilia vivo fariĝis pli malfacila. Laŭ multaj kritikantoj de Khomeini, li provis reporti Iranon al la mezepoko, kaj en la okcidenta mondo li fariĝis simbolo de Islama religia fundamentismo. Tamen en la islama mondo la irana revolucio estis vidita kun ĝojo kaj entuziasmo de parto de la homoj, kiu vidis ĝin kiel fortan baton kontraŭ Usona kaj okcidenta imperiismo.

Dum la regado de Khomeini, Irano ankaŭ batalis kontraŭ Irako en sanga milito kiu dauris ok jarojn, en kiu mortis almenaŭ unu miliono da Irananoj. Khomeini fariĝis fama tra la mondo ankaŭ pro lia fatvo kontraŭ la brita verkisto Salman Rushdie, en kiu li instigis ĉiujn islamanojn murdi Rushdie, por puni lin pro la verkado de lia libro "The Satanic verses", kiun multaj islamanoj konsideras blasfema. Kiel rezulto, Rushdie devis vivi sub protektado por jaroj. La japana tradukisto de la romano estis murdita.

Kiam Khomeini mortis en 1989, centoj da miloj da irananoj renversiĝis en la stratoj de Irano por esprimi sian doloron.