Ruhr-Kluzo Duisburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruhr-Kluzo Duisburg

La Ruhr-Kluzo Duisburg ĉe la vejro Duisburg estas la lasta kluzo de la rivero Ruhr antaŭ la enbuŝiĝo en la Rejnon ĉe kilometro 2,5. La kluzo nomatas laŭ la proksima urbo Duisburg.

Paralele al ĝi lokas en la Rejn-Herne-Kanalo la kluzo Meiderich. La du kluzoj estas nur unuoble faritaj kaj prizorgas kune la trafikon sur Rejn-Herne-Kanalo, sur Ruhr kaj Ruhr-Ŝipkanalo al kaj de la Rejno. Tio funkcias, ĉar kelkajn centojn da metroj kontraŭflue malantaŭ la du kluzoj de la Rejn-Herne-Kanalo kaj la Ruhr (resp. la Ruhr-Ŝipkanalo) estas ligitaj sen baroŝtupo.

Kluzo[redakti | redakti fonton]

La instalaĵo, defore stirata de la Kluzo Duisburg-Meiderich, havas uzeblajn longecon de 311,00 metroj kaj larĝecon de 12,80 metroj. Ĝi taŭgas por grandaj Rejnŝipoj kiel ŝarĝboataroj. Per ĝi kaj la Rejn-Herne-Kanalo kaj ankaŭ la Rejn-Ruhr-Haveno estas atingeblaj (trans Ruhr-Ŝipkanalo kun la Ruhr-Kluzo Raffelberg). La Ruhr-Kluzon uzas ĉiun jaron proksimume 9.000 ŝipoj.

Akvovoja reto[redakti | redakti fonton]

Akvovoja reto en Duisburg

Por la ŝiptrafiko sur la Ruhr oni faris fine de la 18-a jarcento la riveron Ruhr ŝiptrafikebla ĝis Fröndenberg-Langschede per kluzoj. Pretertempe la rivero estis la plej trafikata akvovojo en Eŭropo. La komerca ŝiptrafiko sur Ruhr finiĝis tamen pro la pliiĝanta fervoja trafiko meze de la 19-a jarcento.

Por kreskigi sian ekonomian potencon la urbo Mülheim decidis, konstrui havenon kaj krei rektan ligon kun la haveno de Duisburg. Por tio la Ruhr ricevis inter la havenoj parte novan fluejon (trafosaĵo: kluzokanalo je Raffelberg), ĉar la origina fluejo de Ruhr ne taŭgis por la grandaj ŝipoj de l' Rejno. La konstruado daŭris dek du jarojn. La niveldiferencon de proks. dek metrojn inter la du urboj egaligis la konstruo de du baraĵoj.

La Rejn-Ruhr-Havenon en Mülheim oni atingas trans la Ruhr-Ŝipkanalo, ĉar tie la Ruhr fluas en vastaj meandroj, kiuj ne taŭgas por enlanda ŝiptrafiko.

La Rejn-Herne-Kanalo disbranĉiĝas ĉe la kanalhaveno en nordan direkton. Trans ĝi estas atingebla la kluzaro en Waltrop, kie finiĝas la Rejn-Herne-Kanalo kaj transiras en la Dortmund-Ems-Kanalo. Tiu ĉi kondukas plue norden resp. tra la kluzo kiel enelireja kanalo sudorienten en la havenon de Dortmundo. Trans la Dortmund-Ems-Kanalo nordendirekta estas atingebla la kanaltriangulo en Datteln. Tie disbranĉiĝas la Datteln-Hamm-Kanalo en orientan direkton kaj iom pli norde la Wesel-Datteln-Kanalo en okcidentan direkton.

La havenoj de Duisburg-Ruhrort en la urboparto troviĝas inter la kluzo Meiderich kaj la Rejno.