Ruhr-Kluzo Raffelberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruhr-Kluzo Raffelberg

La Ruhr-Kluzo Raffelberg estas kluzo ĉe la Ruhr-Ŝipkanalo en Mülheim ĉe Ruhr en la urboparto. Tuj apud la akvoenergia centralo Raffelberg kaj lokanta proks. 600 metrojn antaŭ la Rejn-Ruhr-Haveno, ĝi estas la antaŭlasta kluzo de la rivero Ruhr. La akvon de Ruhr retenas la riverbaraĵo Raffelberg.

La kluzo[redakti | redakti fonton]

La kluzo havas uzeblajn longecon de 135 metroj kaj larĝecon de 12,80 metroj kaj estas konceptita por grandaj Rejnŝipoj. Ĝi ebligas la alveturadon de Rejno, de la havenoj de Duisburg-Ruhrort aŭ de la Rejn-Herne-Kanalo al la Rejn-Ruhr-Haveno kaj al la gisŝtaloproduktejo Friedrich Wilhelms-Hütte. La instalaĵo estas defore mastrumata, same kiel ankaŭ la Ruhr-Kluzo Duisburg, de la Kluzo Meiderich. Kun baraĵo kaj akvoenergia centralo ĝi estas la dua malsupra retenŝtupo de la Ruhr, kaj je tre grandaj akvokvantoj la Rejno povas altiĝi super la unua akvoretenejo en Duisburg ĝis Raffelberg.

Historio[redakti | redakti fonton]

La historia ŝiptrafiko sur la Ruhr komencis jam tre frue, dokumentite ĝis en la jaro 898. Fine de la 18-a jarcento la Ruhr estis farita per kluzoj kontinue ŝiptrafikebla ĝis Fröndenberg-Langschede kaj estis dumtempe la plej trafikata akvovojo en Eŭropo.La komerca ŝiptrafiko sur la Ruhr perdis tamen pro la kreska fervojtrafiko meze de la 19-a jarcento pli kaj pli gravecon, kaj superakvego, kiu ŝutis sablon en la riveron en la jaro 1890, daŭre finis la ŝiptrafikon.

La 17-an de oktobro 1910 la urbo Mülheim decidis por la kreskigo de la ekonomio instali novan havenon kaj krei rektan ligon kun la haveno de Duisburg kaj la Rejno. Por tio la Ruhr ricevis inter la du havenoj novan fluejon, ĉar la origina fluo de la Ruhr ne taŭgis por grandaj Rejnŝipoj. La niveldiferencon de proks. dek metroj inter Mülheim kaj la Rejno egaligas nun du kluzoj: La Ruhr-Kluzoj Duisburg kaj Raffelberg.

Ĉar la konstruejo troviĝis en la minkampo de karbominejo Alstaden, oni kalkulis je pli malfruaj minaj mallevaĵoj. Tial oni planis konstrui la kluzon du metrojn pli alta, por antaŭzorge egaligi tiujn ĉi. Pro la Unua Mondmilito kaj la malabunda materialo okazis prokrastiĝoj je planado kaj konstruado. Finfine la Ruhr-Kluzo Raffelberg ekfunkciis post 14-jara konstrudaŭro en marto de 1928.

En la 1990-aj jaroj oni konstatis konsiderindajn difektojn je teĥnikaj instrumentoj kaj je la konstrua substanco de la kluzo ke decidis sanigon de la konstruaĵo. En la jaroj 1998 kaj 1999 oni realigis multajn konstrulaborojn. La kluzo estis plilongigata je ok metroj sur 135 metrojn kaj ricevis supran novan pordegon. Pro monumentprotektaj celoj oni adaptis la novan pordegon al la malsupra malnova.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]