RAG Aktiengesellschaft

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ruhrkohle AG)
RAG Aktiengesellschaft
negoco • entrepreno vd
Dum 27-a de novembro 1968 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Steag
Jura formo akcia kompanio
Sidejo Essen
Lando Germanio
Agokampo karbominado
filiaj kompanioj Q2209122 • Zeche Friedrich Heinrich • Rütgers Chemicals vd
Posedataj kompanioj Gasometro Oberhausen • Vivawest vd
TTT Oficiala retejo
vdr

La RAG Aktiengesellschaft (iam Ruhrkohle AG) estas germana entrepreno laŭ formo de akcia societo kun sidejo en Herne. Origine ĝi aktivis en la karbominado, sed dum la lastaj jaroj ĝi akiris resp. aĉetis ankaŭ fortan ĥemiaĵobranĉon kaj aktivis krom tio en la konstruo de elektrocentraloj kaj sur la nemoveblaĵa kampo. La 14-an de septembro 2006 ĝi elmembrigis la tiel nomatan „blankan kampon“, t.e. la nekarbajn branĉojn ĥemio, energio kaj nemoveblaĵoj, en la RAG Beteiligungs AG, kiu la 12-an de septembro 2007 alinomiĝis Evonik; ĝi entenas la profitdonajn ekonomiajn kampojn. La kampo de la mortanta karboekspluato restas ĉe la subfirmaoj RAG Deutsche Steinkohle AG, kiu tenas la restajn karbominejojn en la Ruhr-Regiono, kaj karbominejon Ibbenbüren. Tiuj ricevas ŝtatajn subvenciojn por la karbominado en la restantaj germanaj minejoj. En 2007 RAG Aktiengesellschaft kaj Evonik Industries transiĝis en posedon de la RAG-Stiftung, fondaĵo, kiu ĝuas impostajn privilegiojn.