Rui Barbosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ruy Barbosa
(1849-1923)
La Aglo de Hago
La Aglo de Hago
Persona informo
Ruy Barbosa de Oliveira
Naskiĝo 5-an de novembro 1849 (1849-11-05)
en Brazilo Salvador, Bahia
Morto 1-an de marto 1923 (1923-03-01) (73-jaraĝa)
en Brazilo Petrópolis, Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Alma mater Faculdade de Direito do Recife vd
Profesio
Okupo Juristo, politikisto, filologo, tradukisto, diplomato kaj prelegisto
Aktiva en Braziljo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ruy Barbosa de Oliveira (legu: Ruj Barboza de Olivejra, Rui Barbosa de Oliveira) (naskiĝis la 5-an de novembro, 1849 - mortis la 1-an de marto, 1923), estis brazila juristo, politikisto, filologo, tradukisto, diplomato kaj prelegisto. Unu el la plej elstaraj intelektuloj el sia tempo, li estis unu el la organizantoj de la Respubliko kaj kunaŭtoro de la Konstitucio de la Unua Respubliko[1], kune kun Prudente de Morais. Pro la eminenta partopreno en la Hago-PacKonferenco en la jaro 1907, li ricevis la alnomon Aglo de Hago. Li konkuris sensukcese por la prezidanteco de Brazilo en 1910 kaj denove en 1919.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ruy Barbosa estis filo de la kuracisto João José Barbosa de Oliveira (1818-1874) kaj de lia edzino Maria Adélia Barbosa de Almeida (1867). Lia patrino estis kuzino kaj nevino de lia patro, kaj dank' al tio, Ruy Barbosa estis kuzo kaj nepo de sia propra patro. Li naskiĝis en la urbo Salvador, ŝtato Bahia, kaj estis federacia reprezentanto, senatano, Financministro kaj diplomato. Li faris sian unuan publikan paroladon por la forigo de la sklaveco kiam li estis 19-jaraĝa. Dum la restanta parto de sia vivo li elstariĝis kiel nefleksebla defendanto de la civilaj liberecoj. La sklaveco en Brazilo fine estis aboliciita de la Orleĝo[2] en la 13-a de majo, 1888. Parto de la postlasaĵo de Barbosa al la historio estas tio, ke li rajtigis, kiel ministro de financoj, en la 14-a de decembro, 1890, la detruon de la plejmulto el la registaraj registroj rilatante la sklavecon. La deklarita kialo por tiu detruo, kiu prenis plurajn jarojn por esti sankciita kaj kiu estis sekvita de liaj posteuloj, estis forviŝi la makulon de sklaveco en la brazila historio. Tamen, la historiistoj koincide diras hodiaŭ, ke Barbosa, per tiu mezuro, celis malhelpi ia ajn eblan monkompenson parte de la eksaj sklavo-posedantoj rilate ĉi-liberigon. Efektive, dek unu tagojn post la abolicio de sklaveco, ia leĝo-projekto estis demetita en la Ĉambro, proponante ian financkompenson al la sklavo-posedantoj.

La liberalaj ideoj de Barbosa estis influhavaj por la redaktado de la Unua Brazila Respublika konstitucio[3]. Du jarojn li restis forpelita en ekzilon en 1893 dank' al la tiama Prezidento Floriano Peixoto, antaŭ ol reveni kaj elektiĝi kiel senatano. Li estris la brazilan delegitaron dum la Dua Hago-Konferenco kaj estis brila en siaj konsideradoj. En la 1-a de marto 1894, li kandidatiĝis kiel prezidento, kaj atingis la kvaran rangon. Kiel kandidato de la Civilista-Partio ene de la porprezidentaj balotadoj en 1910, Barbosa faris unu el la plej memorindaj kampanjoj de la brazila politika historio. Bedaŭrinde li ne estis sukcesa kaj venkis la marŝalo Hermes da Fonseca (1855-1923).

Li estis subtenanto de la Konfida Monunuo, kontraste la Orbazon, en Brazilo. Dum sia tempoperiodo kiel ministro pri financoj, li enplantis longedaŭrajn reformojn por la financa reĝimo de Brazilo, kaj estigis ian ekstreme eskpansiisman monpolitikon. La rezulto estis la ĥaoso kaj la malstabileco: la tiel nomata eksperimento de la Konfida Monunuo estis malagrabla fiasko. Ia ortodoksa kontraŭreago sekviĝis sub la programo de Murtinho[4] poste en la jardeko.

Ruy Barbosa estis membro kaj fondinto de la Brazila Beletristika Akademio, kaj okupis la saman seĝon de la brazila poeto Evaristo da Veiga[5] (1799-1837). Barbosa mortis en la urbo Petrópolis, proksime de Rio-de-Ĵanejro.

Citaĵo de Ruj Barboza[redakti | redakti fonton]

Pro tiom vidi triumfi la nululojn,
pro tiom vidi prosperi la malhonoron,
pro tiom vidi kreski la maljustecon,
pro tiom vidi gigantiĝi la povoj en la manoj de la malbonuloj,
la homo eĉ malkredas la virton,
ridas pri la honoro,
hontas esti honesta.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vizito al la Naskiĝlando
  • Brazilaj Figuroj.
  • Kontraŭ la Militarismo.
  • Korespondado de Ruj.
  • Juneco kaj Stilo.
  • Castro Alves, Laŭdo el la Poeto de la Sklavoj, 1881.
  • La Papo kaj la Konsilio, 1877.
  • 1887 - La Politika jaro.
  • Raporto de la Ministro pri Financaj Aferoj.
  • Financoj kaj Politikaĵoj de la Respubliko: Paroladoj kaj Skribaĵoj)
  • La Nekonstituciaj Aktoj de la Kongreso kaj de la Ekzekutiva Povo antaŭ la Federacia Justico, 1893)
  • Leteroj el Anglio, 1896
  • Mala Amnestio: Kazo pri Jura Teratologio, 1896
  • Posedaĵoj de la Personaj Rajtoj, 1900
  • La Brazila Civila Leĝaro, 1904
  • Parolado, 1904
  • La Norda Akreo, 1906
  • Aktoj kaj Paroladoj. Hago: W. P. van Stockum kaj Gefiloj, 1907
  • Brazilo kaj la Latin-amerikanaj Nacioj en Hago, 1908
  • La Rajto de Amazonio pri la Norda Akreo, 1910
  • Balota Ekskurso al la ŝtatoj Bahio kaj Minas Ĝerajso, 1910
  • Platformo, 1910
  • Ruj Barbosa en Bahio, 1910
  • La Ŝuldo de la Advokado, 1911;[6]
  • Sro. Ruj Barbosa, en la Senato, respondas al la duondiroj de Sro. Pinheiro Machado, 1915
  • Problemoj pri la Internacia Rajto. Londono: Jas.Trucott&Gefiloj, 1916
  • Londona Konferenco: Eyre kaj Spottiswoode Limigita, 1917
  • Osvaldo Kruz, 1917
  • Preĝo al la Gejunuloj, 1920)

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Unua Brazila Respubliko aŭ normale nomumita kiel Malnova Respubliko, kontraste kun la Nova Respubliko, estas tiu periodo, kiu etendiĝis ekde la 15-a de novembro 1889, ĝis la Brazila Revolucio en la 24-a de oktobro 1930, kie eloficiĝis la 13-a kaj lasta prezidento de la Brazila Malnova Respubliko Washington Luís.
  2. La Ora Leĝo estis sankciita en la 13-a de ajo 1888, de la brazila princino Izabel, filino de la imperiestro Petro la 2-a, kaj per ĝi oni abolicis la sklavecon en Brazilo.
  3. La Unua Brazila Konstitucio estis deklarita en la 24-a de februaro 1891, kaj ĝi daŭris dum la tuta Malnova Respubliko, kaj trapasis unusolan modifon en la jaro 1927.
  4. Joaquim Murtinho (1848-1911) (* Cuiabá, 7-a de decembro 1848 - † Rio-de-Ĵanejro, 18-a de novembro 1911), estis brazila ŝtatestro kaj politikisto. Li famiĝis pro la restarigo de la respublikaj financoj dum la rego-periodo de Campos Sales.
  5. Evaristo da Vejga (1799-1837) (* Rio-de-Ĵanejro, 8-a de oktobro 1799 - † 12-a de majo 1837), estis brazila poeto, ĵurnalisto, politikisto kaj libroeldonisto. Li famiĝis pro sia aŭtoreco de la Himno al la Sendependeco de Brazilo, kies muzikon oni ŝuldas al la Imperiestro Petro la unua.
  6. BARBOSA, Ruy. La ŝuldo de la avokato. Letero al Evaristo de Morais; antaŭparolo de Evaristo de Morais Filho. 3ª eldono reviziita Rio-de-Ĵaneiro : Eldonoj Domo de Rui Barbosa, 2002.