Rukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rukto

Rukto (latine Ructus) estas la eligo de stomakaj gasoj tra la buŝo, ofte kun plaŭda, tipa bruo.

Fiziologio[redakti | redakti fonton]

Rukto okazas ofte pro la trorapida engluto de trinkaĵoj kaj manĝaĵoj, per kiuj ofte oni kunglutas aeron. La engluto, rukto povas okazi intence per helpo de engluto de aero. Rukton povas kaŭzi ankaŭ la konsumado de karbondioksidaj trinkaĵoj (mineralakvo, biero, ĉampano). Tiukaze la eligita gaso estas karbona dioksido.

Sociala signifo kaj etiketo[redakti | redakti fonton]

En la okcidenta, kristanradika kulturo, la aŭdebla rukto estas malĝentila ago, tiel kiel furzo, sed ne tiom kiom tiu. Tiel oni povas subpremi, senlaŭte eligi la gasojn aŭ - se necese - oni forlasas la ejon kaj vizitas la necesejon aŭ alian pli foran lokon. Okaze de senbrua eligo de la rukto ĉe manĝotablo, oni kovras la buŝon per almeto de la mano, imitante oscedon.

En la pli fruaj historiaj epokoj (en mezepoko) kaj ĉe arabaj landoj, la rukto estas signo de la kontenteco pri la servitaj manĝaĵoj.

Rukto de beboj[redakti | redakti fonton]

Dum digestado de la beboj, en ili kolektiĝas gaso pro ties engluto, kiun oni devas eligi. Por helpi tion, oni metas la bebon en konvenan pozicion - plej ofte surŝultre - kaj oni milde promenas kun ŝi/li tiel skuetante la bebon kaj helpante eligon de la gaso.

Ĉar la rukto de la bebo povas kaŭzi vomon, oni metas tukon surŝultre.

Ĉe bestoj[redakti | redakti fonton]

La rukto okazas ankaŭ ĉe mamuloj, ĉefe ĉe remaĉuloj, en ties remaĉula stomako. La eligita gaso estas metano, kromprodukto de la besta digestado.