Radhokeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rulhokeo)
Radhokeo
speco de sporto
roller hockey • teama sporto • rulsporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Argentinaj ludantoj dum la monda ĉampionado 2007.

Radhokeorulhokeo estas tipo de hokeo, tio estas sporto, kie oni klopodas enmeti diskon aŭ pilkon en kontraŭan kadran golejon per kurbaj bastonoj. Tiu hoketipo distingiĝas el aliaj hoketipoj per tio, ke ludantoj (po kvin en ĉiu teamo) moviĝas sur rulglitiloj (kvadaj glitilojvicradaj glitiloj) kaj frapas pilkon aŭ diskon.

Ĝi estis inventita fine de la 19-a jarcento en Anglio kiel adapto de la glacihokeo. En 1924 oni kreis la Internacian Federacion de Glitado, kiu regulas tiun sporton same kiel la artan glitadon, la glitokuradon kaj la linihokeon. La fondintaj landoj estis Anglio, Svisio, Germanio kaj Francio. La unua monda ĉampionado okazis en 1926.