Plenumebla dosiero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ruligebla dosiero)

Plenumebla dosiero (rulebla dosiero) estas dosiero, kiu povas esti rulata (en certa komputilo). Fakte ĉi tia dosiero estas programo.

Plenumeblaj dosieroj povas esti duumajinterpretataj.

La unuaj estas pli-malpli senpere rulataj per procesoro de la kompuilo. Tamen antaŭ rulado en modernaj operaciumoj kutime necesas agordi adresojn en la programo por interligi ĝin kun dinamikaj bibliotekoj aŭ por ebligi ruladon post meto de la programo ekde certa starta adreso.

En operaciumoj MS-DOS kaj Vindozo duuma ruligebla dosiero devas havi finaĵon de dosiernomo ".exe" aŭ ".com" .

Interpretata rulebla dosiero estas tiu kiu estas interpretata per speciala interpretilo. Preskaŭ ĉiam ĝi estas teksta dosiero. En operaciumoj MS-DOS kaj Vindozo interpretata ruligebla dosiero devas havi finaĵon de dosiernomo ".bat" aŭ, ekde Vindozo NT, ankaŭ ".cmd" .

En Unikso-similaj sistemoj interpretata rulebla dosiero devas komenciĝi per speciala linio, kiu specifas la interpretilon:

#!/xxx

kie xxx estas la interpretilo.

Por norma ŝelo sh la linio devas esti

#!/bin/sh

En Unikso-similaj sistemoj ĉiu rulebla dosiero devas havi specialan atributon, kiu montras la permeson ruli ĝin.