Ĝermolisto de hidraŭliko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En tiu ĉi artikolo estas ĝermoj pri hidraŭliko. Movu unufrazajn artikolojn pri hidraŭliko en tiun ĉi paĝon, metante alidirektilon. Se vi volos igi iun ĝermon en apartan artikolon, faru tion per aldono de minimumaj informoj.

A[redakti | redakti fonton]

Akceleblo[redakti | redakti fonton]

Akceleblo estas inversa valoro de kontraŭakcela rezisto.

Aksa piŝta hidraŭlika motoro[redakti | redakti fonton]

Aksa piŝta hidraŭlika motoro estas rotacia hidraŭlika motoro, kies piŝtoj estas paralelaj aŭ klinitaj al la rotaci-akso je angulo malpli granda ol 45°.

Eblas la sekva diferencigo:

  • Ĉe aksa piŝta hidraŭlika motoro kun klinita bloko la piŝto-paŝoj determiniĝas per kliniĝo de akso de cilindro-bloko al la akso de movdona ŝafto.
  • Ĉe aksa piŝta hidraŭlika motoro kun oblikva disko la piŝto-aŝoj determiniĝas per kliniĝo de disko al la akso de cilindro-bloko.

Akumulilo de likvo[redakti | redakti fonton]

Akumulilo de likvo estas hidraŭlika elemento, destinita por akumulado de likvo.

Alterna fluo[redakti | redakti fonton]

Alterna fluo estas fluo, kies direkto cikle ŝanĝiĝas.

Apartigilo[redakti | redakti fonton]

Apartigilo en senco de hidraŭliko estas purigilo de likvo, en kiu malpuraĵoj estas forigataj per efiko de eksteraj fortoj.

Aŭtomata likvo-distribuo[redakti | redakti fonton]

Aŭtomata likvo-distribuo estas distribuo de likvo, ĉe kiu la kunigado de laborspaco de hidraŭlikostatika konvertilo kun la premspaco, eventuale kun la forflua spaco, dependas de grandeco de premo en la laborspaco.

B[redakti | redakti fonton]

Brems-valvo[redakti | redakti fonton]

Brems-valvo estas regata stringvalvo destinita por reguligo de flu-kvanto forfluanta el la hidraŭlika cilindro por bremsi la movon de ties piŝto.

C[redakti | redakti fonton]

Ĉ[redakti | redakti fonton]

Ĉefa kondukilo[redakti | redakti fonton]

Ĉefa kondukilo estas kondukilo, tra kiu likvo fluas el pumpiloakumulilo al hidraŭlika motoro.

D[redakti | redakti fonton]

Dentrada hidraŭlika motoro[redakti | redakti fonton]

Dentrada hidraŭlika motoro estas hidraŭlika motoro, kies geometrian volumenon prezentas la spaco inter dentoj de reciproke endentiĝantaj dentradoj kaj la korpo, en kiun la dentradoj estas enmetitaj.

Dinamika rezisto[redakti | redakti fonton]

Dinamika rezisto estas rezisto kontraŭ transigo de premenergio dum samtempa ŝanĝo de flu-kvanto, enhavanta kombinojn de rezistoj kontraŭmova, kontraŭakcela kaj kontraŭdeforma.

E[redakti | redakti fonton]

Elira kondukilo[redakti | redakti fonton]

Elira kondukiloelflua kondukilo estas kondukilo, tra kiu fluas likvo el cirkvitero.

Enira kondukilo[redakti | redakti fonton]

Enira kondukilo, Alflua kondukilo estas kondukilo, tra kiu fluas likvo en cirkviteron.

Enmeta hidraŭlika regelemento[redakti | redakti fonton]

Enmeta hidraŭlika regelemento estas hidraŭlika regelemento konstruita por enmeti ĝin en valvoblokon, en kiu por ĉiu tiuspeca hidraŭlika elemento estas pretaj laŭnormaj boraĵoj. Laŭ cirkvito-skemo ili estas konektitaj per kanaloj.

F[redakti | redakti fonton]

Filtrilo[redakti | redakti fonton]

Filtrilo estas cirkvitero, per kiu oni malgrandigas enhavon de malpuraĵoj en substanco.

Flu-dividilo[redakti | redakti fonton]

Flu-dividilo estas regelemento dividanta flu-kvanton en du aŭ plurajn branĉojn preskaŭ sendepende de la premdiferenco.

Flu-karakterizaĵo[redakti | redakti fonton]

Flu-karakterizaĵo estas evoluo de dependeco de fluo je premdiferenco.

Flu-kvanto[redakti | redakti fonton]

Flu-kvanto estas kvociento de la volumeno de trafluinta likvo por koncerna tempo.

Flu-rendimento[redakti | redakti fonton]

Flu-rendimento estas transigo de flu-kvanto en konstantigita stato.

G[redakti | redakti fonton]

Gasa hidraŭlika akumulilo[redakti | redakti fonton]

Gasa hidraŭlika akumulilo estas hidraŭlika akumulilo, en kiu energio estas akumulita en la premita gaso.

Geometria volumeno[redakti | redakti fonton]

Geometria volumeno estas volumeno de laborspaco de hidraŭlikostatika konvertilo, konforma al unu piŝto-paŝo aŭ rivoluo.

Gravita apartigilo[redakti | redakti fonton]

Gravita apartigilo estas apartiga purigilo, en kiu malpuraĵoj sedimentas per efikado de gravito.

Ĝ[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala rendimento[redakti | redakti fonton]

Ĝenerala rendimento estas entuta transigo de povumo en konstantigita stato.

H[redakti | redakti fonton]

Helpa kondukilo[redakti | redakti fonton]

Helpa kondukilo estas kondukilo servanta por konekti cirkviterojn al la ĉefa kondukilo.

Hidraŭlika akumulilo[redakti | redakti fonton]

Hidraŭlika akumulilo estas akumulilo de likvo, en kiu la likvo estas sub pli granda ol atmosfera premo, servanta plej ofte por akumulado de la premenergio. Subformo estas membrana hidraŭlika akumulilo, do hidraŭlika akumulilo, en kiu la premo estas transmisiata sur la likvon pere de membrano.

Hidraŭlika cilindro[redakti | redakti fonton]

Hidraŭlika cilindro (rektlinia hidraŭlika motoro) estas hidraŭlika motoro, kies elira membro moviĝas rektlinie tien kaj reen.

Eblas la sekva diferencigo:

  • Ambaŭflanka hidraŭlika cilindro estas hidraŭlika motoro, kies elira membro trairas ambaŭ cilindro-kovrilojn.
  • Duaga hidraŭlika cilindro estas hidraŭlika motoro, ĉe kiu la elira membro estas movata pere de alkondukata likvo ambaŭdirekte.
  • Hidraŭlika cilindro kun fiksebla piŝto-pozicio estas hidraŭlika motoro, kies eliran membron estas eble fiksi en ĝia pozicio.
  • Hidraŭlika cilindro kun unuflanka (ambaŭflanka) amortizado estas hidraŭlika motoro, ĉe kiu movo de elira membro estas en unu aŭ ambaŭ limpozicioj malrapidigata per enkonstruita amortizilo.
  • Hidraŭlika cilindro kun ŝanĝebla limpozicio estas hidraŭlika motoro, ĉe kiu estas eble ŝanĝi la limpozicion de elira membro.
  • Tandema hidraŭlika cilindro - hidraŭlika motoro konsistanta el du aŭ pluraj hidraŭlikaj cilindroj firme kunigitaj vice kaj samakse unu post la alia.
  • Teleskopa hidraŭlika cilindro - hidraŭlika motoro, kies elira membro estas kunmetita el kelkaj membroj aranĝitaj samakse.
  • Unuaga hidraŭlika cilindro estas hidraŭlika motoro, ĉe kiu la elira membro estas movata pere de alkondukata likvo nur en unu direkto.
  • Unuflanka hidraŭlika cilindro estas hidraŭlika cilindro, kies elira membro trairas nur unu cilindro-kovrilon.

Hidraŭlika cirkvito[redakti | redakti fonton]

Hidraŭlika cirkvito estas grupigo de hidraŭlikaj kaj eventuale ankaŭ de aliaj komponentoj, servanta por plenumado de postulataj funkcioj.

Subformoj estas

  • fermita hidraŭlika cirkvito, en kiu la ĉefa kvanto de likvo transdoninte la energion revenas en eniran kanalon de pumpilo.
  • helpa hidraŭlika cirkvito destinita por plenumi helpajn taskojn (ekz. malvarmigadon, purigadon de likvo, ktp.), kaj
  • regata hidraŭlika cirkvito, cirkvito, en kiu estas regebla la premo, la flu-kvanto, aŭ ambaŭ tiuj ĉi parametroj.

Hidraŭlika elemento[redakti | redakti fonton]

Hidraŭlika elementocirkvitero estas baza parto de hidraŭlika cirkvito plenumanta certan taskon dum la transformado kaj transigado de premenergio.

Hidraŭlika ekipaĵo[redakti | redakti fonton]

Hidraŭlika ekipaĵo estas kelkaj hidraŭlikaj elementoj grupigitaj en memstara kompleto kaj plenumantaj kombinitajn funkciojn.

Hidraŭlika logika elemento[redakti | redakti fonton]

Hidraŭlika logika elemento estas hidraŭlika elemento servanta por realigi elementan logikan funkcion en la reganta hidraŭlika cirkvito (logika reto).

Eblas la sekva diferencigo:

  • Hidraŭlika logika elemento fluida estas hidraŭlika elemento, en kiu estas neniaj moveblaj solidaj konsistaĵoj kaj en kiu estas por realigo de logika funkcio uzata deklinado de la ĉefa likvo-fluo pere de laŭbezone konektataj regantaj flu-radioj en konvene aranĝita kanal-sistemo.
  • Hidraŭlika logika elemento mekanika estas hidraŭlika elemento, en kiu estas uzitaj moveblaj solidaj partoj kiel aktivaj membroj.

Hidraŭlika movilo[redakti | redakti fonton]

Hidraŭlika movilo estas parto de hidraŭlika mekanismo destinita por movdonado al mekanismoj kaj maŝinoj.

Hidraŭlika motoro[redakti | redakti fonton]

Hidraŭlika motorohidraulika-statika motoro (fare de Jan Rybář en 1982 neologisme nomita "hidraŭmotoro") estas motoro funkcianta laŭ principoj de hidraŭliko. Temas pri hidraŭlika-statika konvertilo por transmisii energion de likvo-kolono al solidaj partoj. Ekzemploj estas:

Hidraŭlika regelemento kun subplato[redakti | redakti fonton]

Hidraŭlika regelemento kun subplato estas hidraŭlika regelemento, kies ĉiuj kanaloj eliras el unu ebena faco, per kiu ĝi estas muntita sur subplaton, kies aperturoj kongruas kun la elirejoj de la kanaloj. Al la subplato estas konektitaj ĉiuj necesaj tubkondukiloj.

Hidraŭlika regelemento por bateria muntado[redakti | redakti fonton]

Hidraŭlika regelemento por bateria muntado estas hidraŭlika regelemento por bateria muntado.

Hidraŭlika servovalvo[redakti | redakti fonton]

Hidraŭlika servovalvo estas plurŝtupa hidraŭlika amplifilo.

Hidraŭlika sistemo[redakti | redakti fonton]

Hidraŭlika sistemo estas grupigo de hidraŭlikaj cirkvitoj.

Hidraŭlike regata hidraŭlikostatika konvertilo[redakti | redakti fonton]

Hidraŭlike regata hidraŭlikostatika konvertilo estas regebla hidraŭlikostatika konvertilo, kies geometria volumeno estas ŝanĝebla pere de likvo-efikado.

Hidraŭlikostatika movilo[redakti | redakti fonton]

Hidraŭlikostatika movilo estas hidraŭlika movilo utiliganta plejparte premenergion de likvo.

Hidraŭlika-statika transmisiilo[redakti | redakti fonton]

Hidraŭlika-statika transmisiilo estas hidraŭlika mekanismo servanta por atingi postulatan movo-frekvencon.

Subformoj estas

  • hidraŭlika-statika variigilo, do transmisiilo, ĉe kiu estas pumpilo kaj hidraŭlika motoro, eventuale eĉ pluaj hidraŭlikaj elementoj, aranĝitaj en unu korpon, aŭ kies korpoj estas firme kunigitaj, kaj
  • Hidraŭlikostatika transmisiilo kun povum-disbranĉigo, do transmisiilo, en kiu estas unu parto de energio transigata pere de likvo, kaj la alia mekanike inter la firmaj partoj de hidraŭlikostatikaj konvertiloj.

Hidro-[redakti | redakti fonton]

Hidro- estas scienca prefikso signifanta "hidrogeno en kombinaĵo". La vortero do estas parto de kemiaj terminoj kaj ne miskiĝu kun terminoj pri hidraŭliko.

Ĥ[redakti | redakti fonton]

I[redakti | redakti fonton]

Individua subplato[redakti | redakti fonton]

Individua subplato estas subplato destinita por uzo ĉe individue instalota hidraŭlika elemento.

Interna permeablo[redakti | redakti fonton]

Interna permeablo estas inversa valoro de interna rezisto.

J[redakti | redakti fonton]

Juntado[redakti | redakti fonton]

Juntado estas kunigado de du pecoj tiel, ke ili formu unu funkcikapablan tuton.

Juntenzo[redakti | redakti fonton]

Juntenzo estas hermetiga materialo junt-age aktiva, ekz. kaŭĉuko, asbesto, fibraĵo k.a. (en hidraŭliko)

Ĵ[redakti | redakti fonton]

K[redakti | redakti fonton]

Kombine regata hidraŭlikostatika konvertilo[redakti | redakti fonton]

Kombine regata hidraŭlikostatika konvertilo estas regebla hidraŭlikostatika konvertilo, kies geometria volumeno estas ŝanĝebla per du aŭ pli da metodoj, ekz. elektre-hidraŭle k.s.

Kondukilo[redakti | redakti fonton]

Kondukilo estas elemento, servanta por kondukado de fluanta likvo aŭ gaso.

Konstanta hidraŭlikostatika transmisio[redakti | redakti fonton]

Konstanta hidraŭlikostatika transmisio estas transmisio kun konstanta transmisia rilatumo.

Konstantigita fluo[redakti | redakti fonton]

Konstantigita fluo estas fluo en konstantigita stato. (Vidu ankaŭ en nekonstantigita fluo.)

Kontinue regata hidraŭlika cirkvito[redakti | redakti fonton]

Kontinue regata hidraŭlika cirkvito estas cirkvito regata per kontinua signalo.

Kontraŭakcela rezisto[redakti | redakti fonton]

Kontraŭakcela rezisto estas propreco de hidraŭlika elemento ŝanĝi premenergion je energio kineta kaj male.

Kontraŭdeforma rezisto[redakti | redakti fonton]

Kontraŭdeforma rezisto estas propreco de hidraŭlika elemento ŝanĝi premenergion je deforma energio.

Kontraŭmova rezisto[redakti | redakti fonton]

Kontraŭmova rezisto estas propreco de hidraŭlika elemento ŝanĝi premenergion je varmenergio.

Kranvalvo[redakti | redakti fonton]

Kranvalvo (krano) estas valvo, kies aktiva membro estas konuso aŭ cilindro aŭ globo, kun traflua aperturo. La aktiva membro baras la trafluon per sia turniĝo je angulo 90°.

Kresta valoro[redakti | redakti fonton]

Kresta valoro estas la plej granda valoro de la grando aperanta dumlabore; ĝia efiko estas tempe limigita.

L[redakti | redakti fonton]

Labora hidraŭlika cirkvito[redakti | redakti fonton]

Labora hidraŭlika cirkvito estas cirkvito destinita por transdonadi premenergion de likvo pere de hidraŭmotoro al maŝino aŭ ekipaĵo.

Laborspaco[redakti | redakti fonton]

Laborspaco estas limigita spaco en hidraŭlika elemento, en kiu okazas la transformado de energio.

Laborŝovo[redakti | redakti fonton]

Laborŝovo estas ŝovo realiganta teknologian operacion.

Lamenara filtrilo[redakti | redakti fonton]

Lamenara filtrilo estas traflua filtrilo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj dum trafluo tra mallarĝaj interspacoj en la filtra korpo, konsistanta el maldikaj lamenoj.

Likpermeablo[redakti | redakti fonton]

Likpermeablo estas inversa valoro de kontraŭlika rezisto.

Likimuna elemento[redakti | redakti fonton]

Likimuna elemento estas elemento servanta por likimunigo de juntoj pere de sia elasteco aŭ deformeblo. Oni distingas elementojn por likimunigo de moveblaj juntoj (manumoj, likimunigaj ŝaftringoj) kaj de nemoveblaj juntoj (juntringoj kaj diversformaj juntplatoj el juntenzoj).

Linearigita permeablo[redakti | redakti fonton]

Linearigita permeablo estas inversa valoro de linearigita rezisto.

Linearigita rezisto[redakti | redakti fonton]

Linearigita rezisto estas rezisto rilatigita al certa punkto de flu-karakteriza kurbo, konforma al tangento de la devia angulo de la tanĝanto tuŝanta la kurbon en la koncerna punkto.

M[redakti | redakti fonton]

Maksimuma valoro[redakti | redakti fonton]

Maksimuma valoro estas la plej granda permesita valoro de la grando.

Malfermita hidraŭlika cirkvito[redakti | redakti fonton]

Malfermita hidraŭlika cirkvito estas cirkvito, en kiu la ĉefa kvanto de likvo transdoninte la energion revenas en rezervujon.

Mekanika-hidraŭlika servovalvo[redakti | redakti fonton]

Mekanika-hidraŭlika servovalvo estas servovalvo, kies enira signalo estas mekanika devio.

Mekanike regata direkta valvo[redakti | redakti fonton]

Mekanike regata direkta valvo estas direkta valvo regata mekanike, ekzemple per kamo.

Movo-frekvenco[redakti | redakti fonton]

Movo-frekvenco estas rilatumo de flu-kvanto kaj geometria volumeno (vidu geometria volumeno).

N[redakti | redakti fonton]

Nekonstantigita fluo[redakti | redakti fonton]

Nekonstantigita fluo estas fluo en transira stato. (Vidu ankaŭ en konstantigita fluo.)

Nekontinue regata hidraŭlika cirkvito[redakti | redakti fonton]

Nekontinue regata hidraŭlika cirkvito estas cirkvito regata per interrompata aŭ cifera signalo.

Neregata hidraŭlika cirkvito[redakti | redakti fonton]

Neregata hidraŭlika cirkvito estas cirkvito, en kiu nek la premo, nek la flu-kvanto estas regebla.

Nombro de ŝovrapidumoj[redakti | redakti fonton]

Nombro de ŝovrapidumoj estas nombro de elekteblaj ŝovrapidoj.

O[redakti | redakti fonton]

P[redakti | redakti fonton]

Padela duonturna hidraŭlika motoro[redakti | redakti fonton]

Padela duonturna hidraŭlika motoro estas hidraŭlika motoro, kies elira membro povas rotacie moviĝi en amplekso malpli granda ol 180°.

Paŝmova hidraŭlika motoro[redakti | redakti fonton]

Paŝmova hidraŭlika motoro estas hidraŭlika motoro, kies elira membro moviĝas intermite rektlinie aŭ rotacie.

Pezaĵa hidraŭakumulilo[redakti | redakti fonton]

Pezaĵa hidraŭakumulilo estas hidraŭlika akumulilo, en kiu energio estas akumulita en formo de potenciala energio de pezaĵo.

Pilotata direkta valvo[redakti | redakti fonton]

Pilotata direkta valvo estas direkta valvo hidraŭle regata, kunigita kun elektre regata pilotvalvo.

Piŝta hidraŭlika akumulilo[redakti | redakti fonton]

Piŝta hidraŭlika akumulilo estas hidraŭlika akumulilo, en kiu la premo estas transmisiata sur la likvon pere de piŝto.

Piŝta hidraŭlika motoro[redakti | redakti fonton]

Piŝta hidraŭlika motoro estas rotacia hidraŭlika motoro, kies geometria volumeno estas formata per relativa moviĝo de piŝtoj en cilindroj.

Pluraga hidraŭlika motoro[redakti | redakti fonton]

Pluraga hidraŭlika motoro estas piŝta hidraŭlika motoro, kies piŝtoj dum unu rivoluo faras pli ol unu duoblan piŝtopaŝon.

Pneŭmata-hidraŭlika servovalvo[redakti | redakti fonton]

Pneŭmata-hidraŭlika servovalvo estas servovalvo, kies enira signalo estas premo aŭ premdiferenco de gaso.

Pora filtrilo[redakti | redakti fonton]

Pora filtrilo estas traflua purigilo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj dum trafluo tra pora materialo, ekz. tra enmetaĵo el kunbakita metalpulvoro k.s.

Premdiferenco[redakti | redakti fonton]

Premdiferenco estas diferenco de premoj en la fludirekto inter du lokoj de la sama kondukilo aŭ hidraŭlika elemento.

Premenergio de likvo[redakti | redakti fonton]

Premenergio de likvo estas ekvivalento de laboro, kies valoron oni determinas per la produto de flu-kvanto kaj premo de likvo.

Prem-karakterizaĵo[redakti | redakti fonton]

Prem-karakterizaĵo estas evoluo de dependeco de premo je flu-kvanto.

Prem-rendimento[redakti | redakti fonton]

Prem-rendimento estas transigo de premo en konstantigita stato.

Pulsanta fluo[redakti | redakti fonton]

Pulsanta fluo estas fluo, kies grandeco cikle ŝanĝiĝas.

Q[redakti | redakti fonton]

R[redakti | redakti fonton]

Radiala piŝta hidraŭlika motoro[redakti | redakti fonton]

Radiala piŝta hidraŭlika motoro estas hidraŭlika motoro, kies piŝtoj estas perpendiklaj aŭ klinitaj al la rotaci-akso je angulo pli granda ol 45°.

Rulpadela hidraŭlika motoro[redakti | redakti fonton]

Rulpadela hidraŭlika motoro estas rotacia hidraŭlika motoro, kies geometria volumeno estas formata per statoro, rotoro kaj rotaciaj padeloj devige movataj.

Rapidkupla fitingo[redakti | redakti fonton]

Rapidkupla fitingo estas elemento ebliganta rapidan kuplon kaj malkuplon de du partoj de kondukilo (hoso), sen uzo de helpiloj aŭ ilaro. En malkuplita stato ĝi malebligas elfluon de likvo aŭ gaso el la kondukilo.

Rega hidraŭcirkvito[redakti | redakti fonton]

Rega hidraŭcirkvito estas cirkvito destinita por transdonadi premenergion al regado.

Rega kondukilo[redakti | redakti fonton]

Rega kondukilo estas kondukilo servanta por transigi informojn.

Reta filtrilo[redakti | redakti fonton]

Reta filtrilo estas traflua filtrilo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj sur reta (teksaĵa) vando.

Regata likvo-distribuo[redakti | redakti fonton]

Regata likvo-distribuo estas distribuo de likvo, ĉe kiu la kunigado de laborspaco de hidraŭlikostatika konvertilo kun la premspaco, eventuale kun la forflua spaco, estas regata en firma ligo kun rotor-turniĝo.

Rezervujo[redakti | redakti fonton]

Rezervujo estas akumulilo de likvo, en kiu la likvo estas sub la atmosfera premo.

Risorta hidraŭakumulilo[redakti | redakti fonton]

Risorta hidraŭakumulilo estas hidraŭlika akumulilo, en kiu energio estas akumulita en deformita risorto.

Rotacia hidraŭlika motoro[redakti | redakti fonton]

Rotacia hidraŭlika motoro estas hidraŭlika motoro kun rotacie movata elira membro.

Rotacia prem-multiplikilo[redakti | redakti fonton]

Rotacia prem-multiplikilo estas prem-multiplikilo konsistanta el hidraŭlika motoro kaj pumpilo, kies ŝaftoj estas firme kuplitaj.

S[redakti | redakti fonton]

Saka hidraŭlika akumulilo[redakti | redakti fonton]

Saka hidraŭlika akumulilo estas hidraŭlika akumulilo, en kiu la premo estas transmisiata sur la likvon pere de sako el elasta hermeta materialo.

Senaga ŝovo[redakti | redakti fonton]

Senaga ŝovo estas ŝovo, dum kiu oni realigas helpan operacion.

Servomekanismo regata per variigo de geometria volumeno[redakti | redakti fonton]

Servomekanismo regata per variigo de geometria volumeno estas hidraŭlika servomekanismo, kies elira grando estas reguligata per ŝanĝo de geometria volumeno de pumpilo aŭ de hidraŭlika motoro, eventuale de ambaŭ konvertiloj.

Subplato[redakti | redakti fonton]

Subplato estas apartenaĵo de hidraŭlika regelemento, sur kies supran facon oni muntas regelementon, sur la malsupran, eventuale ankaŭ sur du flankajn, estas konektitaj koncernaj tubkondukiloj.

Ŝ[redakti | redakti fonton]

Ŝovo[redakti | redakti fonton]

Ŝovo estas cikle ripetebla, formita relativa movo, destinita por fari parton de donita teknologia procedo.

Ŝovofrekvenco[redakti | redakti fonton]

Ŝovofrekvenco estas la nombro de ŝovoj okazintaj dum tempunuo.

Ŝovrapido[redakti | redakti fonton]

Ŝovrapido estas la distanco, kiun ŝovata objekto (maŝinparto, instrumento) trairas dum tempunuo.

Ŝraŭba hidraŭlika motoro[redakti | redakti fonton]

Ŝraŭba hidraŭlika motoro estas hidraŭlika motoro, kies geometria volumeno estas formata per spaco inter kaneloj de reciproke enreliĝantaj ŝraŭboj kaj korpo, en kiun la ŝraŭboj estas enmetitaj.

Ŝraŭbuma tubjuntilo kun juntila ŝraŭbingo[redakti | redakti fonton]

Ŝraŭbuma tubjuntilo kun juntila ŝraŭbingo estas tubjuntilo, kiu por alfikso de tubo uzas juntilan ŝraŭbingon.

Ŝraŭbumo[redakti | redakti fonton]

Ŝraŭbumo estas ŝraŭbkanelo kaj ŝraŭbrelo komune kiel tuto.

Vidu ankaŭ jenon: ŝraŭbaĵo

T[redakti | redakti fonton]

Teleregata valvo[redakti | redakti fonton]

Teleregata valvo estas pilotata premvalvo, kies unua ŝtupo estas teleregata.

Traflua filtrilo[redakti | redakti fonton]

Traflua filtrilo estas purigilo de likvo, en kiu malpuraĵoj estas kaptataj dum trafluo tra tralasiva (permeabla) vando.

Transigo de energio[redakti | redakti fonton]

Transigo de energio estas la rilatumo de valoroj de eliranta kaj eniranta energioj.

Transigo de movo-frekvenco[redakti | redakti fonton]

Transigo de movo-frekvenco estas rilatumo de elira kaj enira movo-frekvencoj.

Transigo de povumo[redakti | redakti fonton]

Transigo de povumo estas rilatumo de elira kaj enira povumoj, produto de transigoj de flu-kvanto kaj de premo.

Transigo de premo[redakti | redakti fonton]

Transigo de premo estas rilatumo de elira kaj enira premoj en hidraŭlika elemento, ekipaĵo aŭ sistemo.

U[redakti | redakti fonton]

Unudirekta fluo[redakti | redakti fonton]

Unudirekta fluo estas fluo, kies direkto en ŝanĝiĝas.

Ŭ[redakti | redakti fonton]

V[redakti | redakti fonton]

Variigebla hidraŭslikostatika transmisio[redakti | redakti fonton]

Variigebla hidraŭlikostatika transmisio estas transmisio, kies transmisia rilatumo estas ŝanĝebla.

Varmigilo[redakti | redakti fonton]

Varmigilo estas varmotransigilo destinita por alkondukado de varmo en likvon.

Volumena akcelo[redakti | redakti fonton]

Volumena akcelo estas ŝanĝo de flu-kvanto dum difinita kvanto de tempo.

Z[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]