Rulseĝa futbalo
El Vikipedio
Rulseĝa futbalo (angle: powerchair football aŭ power soccer) estas varianto de futbalo por personoj uzantaj rulseĝon.
Enhavo |
Historio [redakti]
Komence, ene de lerneja kadro, junaj pasiitaj de futbalo pripensas rimedon por praktiki tiun sporton en elektra rulseĝo. La unua turniro en Francujo en 1992 kunigis 11 teamojn.
Kelkaj datoj:
- 1989: Prezentado de la sporto ĉe la Jeux de l’Avenir (ludoj de estonteco) en Limoges;
- 1991: Unuaj oficialaj konkuroj ĉe la ludoj de estonteco en Hyères;
- 1992: Unua turniro de Francujo;
- 1995: Estiĝo de la nacia federacia komisiono pri rulseĝa futbalo ene de la franca federacio pri handikaposporto;
- 1999: Cent dudek ok teamoj praktikas rulseĝan futbalon en Francujo, inter ili kvindek tri en oficialaj konkuroj;
- 2000: 58 teamoj aliĝis al la turniro de Francujo;
- 2001: 68 teamoj aliĝis al la turniro de Francujo;
- 2002: Unua pokalo de Francujo;
- 2007: Unua monda pokalo en Tokio.
Regularo [redakti]
- Nombro de teamanoj: 4 (3 ludantoj + 1 golisto).
Aldonaj informoj [redakti]
- Rulseĝa futbalo estas la plej grava inter la konkuraj handikaposportoj.
- Ekzistas pli ol 750 licenciitoj en Francujo.
- Rulseĝa futbalo estas praktikata en Francujo, Belgujo, Portugalo, Usono, Kanado, Aŭstralio, Japanujo, Britujo, Danujo, Sud-Koreujo, kaj estiĝas en aliaj landoj (Svislando, Svedujo, ...).
- Ekzistas internacia federacio, la FIPFA (Federacio internacia de powerchair football association).