Rulseĝa futbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Usono kontraŭ Francujo, FIPFA World Cup en Tokio, oktobre 2007.

Rulseĝa futbalo (angle: powerchair footballpower soccer) estas varianto de futbalo por personoj uzantaj rulseĝon.

Historio

Komence, ene de lerneja kadro, junaj pasiitaj de futbalo pripensas rimedon por praktiki tiun sporton en elektra rulseĝo. La unua turniro en Francujo en 1992 kunigis 11 teamojn.

Kelkaj datoj:

  • 1989: Prezentado de la sporto ĉe la Jeux de l’Avenir (ludoj de estonteco) en Limoges;
  • 1991: Unuaj oficialaj konkuroj ĉe la ludoj de estonteco en Hyères;
  • 1992: Unua turniro de Francujo;
  • 1995: Estiĝo de la nacia federacia komisiono pri rulseĝa futbalo ene de la franca federacio pri handikaposporto;
  • 1999: Cent dudek ok teamoj praktikas rulseĝan futbalon en Francujo, inter ili kvindek tri en oficialaj konkuroj;
  • 2000: 58 teamoj aliĝis al la turniro de Francujo;
  • 2001: 68 teamoj aliĝis al la turniro de Francujo;
  • 2002: Unua pokalo de Francujo;
  • 2007: Unua monda pokalo en Tokio.

Regularo

  • Nombro de teamanoj: 4 (3 ludantoj + 1 golisto).

Aldonaj informoj

  • Rulseĝa futbalo estas la plej grava inter la konkuraj handikaposportoj.
  • Ekzistas pli ol 750 licenciitoj en Francujo.
  • Rulseĝa futbalo estas praktikata en Francujo, Belgujo, Portugalo, Usono, Kanado, Aŭstralio, Japanujo, Britujo, Danujo, Sud-Koreujo, kaj estiĝas en aliaj landoj (Svislando, Svedujo, Finnlando, Italio, Irlando, Germanio, Aŭstrio, Argentino, ...).
  • Ekzistas internacia federacio, la FIPFA (Federacio internacia de powerchair football association).

Eksteraj ligiloj