Rumajla

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rumajlo (arabe: Ar-Rumayla) estas naftominejo "sub" suda Irako kaj norda Kuvajto (50 km sudokcidente de Basra, 5 km norde de la irak-kuvajta limo; koordinatoj: 30°14′N 47°26′O).

Estis disputo inter la du ŝtatoj pri tiu naftejo. La konfrontado akriĝis en 1990 kaj gvidis al la iraka invado en Kuvajton en 1990. [1]

Ĉi-tiu giganta naftoprovizo estis malkovrita de Brazila entrepreno Braspetro en la 1970-aj jaroj, sed sub Saddam Hussein ĝi estis ŝtatproprigita de Irako. Ekde tiam ĝi restis sub iraka kaj kuvajta kontrolo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Koordinatoj: 30° 09′ N 47° 24′ O / 30.156112 °N, 47.407722 °O / 30.156112; 47.407722 (mapo)