Rumana lingvo

El Vikipedio

(Alidirektita el Rumana)
Saltu al: navigado, serĉo
rumana
română
Mapo
Parolata en Rumanio kaj Moldavio, proksimume 2.500.000 en Germanio, Usono, Ukrainio, Bulgario, Hungario, Rusio, Kanado kaj aliaj landoj
Denaskaj parolantoj proksimume 26.000.000
Skribo latina, kun kelkaj specialaj literoj
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa

Italika

Latinida
Balkanlatinida
Rumana

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Rumanio, Moldavio, Vojvodino (Serbio)
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ro
  ISO 639-2 rum, ron
  SIL RUM
Specimeno
La Patro Nia

Tatăl nostru Care eşti în ceruri,
sfinţească-se numele Tău;
vie împărăţia Ta,
facă-se voia Ta;
precum în cer, aşa şi pe pământ.
Pâinea noastră cea de toate zilele,
dă-ne-o nouă azi,
şi ne iartă nouă greşelile noastre
precum şi noi iertăm greşiţilor noştri
şi nu ne duce pe noi în ispită,
ci ne mântuieşte de cel rău.

La Rumana lingvo (aŭtoktone limba română) estas latinida lingvo en orienta eŭropo, parolata de preskaŭ 24 ĝis 28 milionoj da homoj, precipe en Rumanio kaj Moldavio. Ĝi najbaras al la ukraina, bulgara, serba kaj hungara lingvoj kaj apartenas al la orientlatinidaj lingvoj sen plurala -s. Ĝi havas oficialan validon en Rumanio, Moldavio kaj en provinco aŭtonoma de Serbio, Vojvodino.

Rumana parolantoj estas disĵetaj trans multaj aliaj landoj, nome Italujo, Hispanujo, Rusujo, Ukrainujo, Israelo, Portugalujo, Unuiĝinta Reĝlando, Usono, Kanado, Francujo kaj Germanujo.

Enhavo

[redakti] Specialaj literoj

Ekde 1860 la rumana lingvo estas skribata per latina alfabeto. Ankaŭ en Moldavio ĝi estas oficiala, sed oni uzas ankaŭ la cirilan alfabeton.

Litero Prononco
a a
ă franca eu
â, î rusa ы
b b
c k antaŭ a, o, u
ĉ antaŭ i kaj e
ch k antaŭ i kaj e
d d
e e
f f
g g antaŭ a, o, u
ĝ antaŭ i kaj e
gh g antaŭ i kaj e
h h
i i
j ĵ
k k
l l
m m
n n
o o
p p
r r
s s
ș (ş) ŝ
t t
ț (ţ) c
u u
v v
x ks
z z

Noto. La subsigno en la rumanaj literoj șțȘȚ aspektas propre komo, ne cedilo kiel en la turka şŞ aŭ la franca çÇ. Dum la tempo, kiam plenaj signaroj de Unikodo ne estis vaste uzeblaj en komputiloj, kaj ofte ankoraŭ nun, oni uzas anstataŭe la literojn şţŞŢ, kiuj havas cedilon.

[redakti] Gramatiko

Malgraŭ sia latinida deveno la rumana lingvo alprenis ne nur vortojn, sed ankaŭ gramatikaĵojn de najbaraj lingvoj. Ekzemple la konstruo de la difina artikolo (sufikse al substantivoj) kaj de certaj verboformoj kun "să" estas analogaj al la bulgara lingvo. Ĝia konjugacio similas al la latina kaj itala. Krome ĝi retenis la kazojn: nominativo, genitivo, dativo, akuzativo kaj eĉ havas vokativon. La substantivoj tamen havas identajn formojn por nominativo kaj akuzativo (ne-fleksia kazo) kaj por genitivo kaj dativo (fleksia kazo).


Lingvo
Ĉi tiu artikolo pri "Rumana lingvo" ankoraŭ estas ĝermo pri lingva temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.




[redakti] Aliaj projektoj

[redakti] Eksteraj ligiloj

·  http://www.easyromanian.com, kurso pri la rumana
·  http://dexonline.ro, vortaro kun klarigoj
·  http://www.webdex.ro, vortaro kun klarigoj web 2.0
·  http://ro.wikipedia.org, la rumana Vikipedio
·  http://mo.wikipedia.org, la moldova Vikipedio (ne plu flegata)