Rumonge

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rumonge havas jenajn koordinatojn:

latitudo: 3° 58' 20 Suda (= -3.9722) longitudo: 29° 26' 20 Orienta (= 29.4389) alteco: 809 m super marnivelo

Rumonge estas urbo en la sudo de Burundo. Ĝi estas en la provinco de Bururi, je 72 km de la ĉefurbo Bujumbura. Rumonge situas en la sud-oriento de Burundo, ĉe la limo de Burundo, Kongo kaj Tanzanio, kaj pro tio en Rumonge troviĝas multaj personoj el Kongo, kaj Tanzanio. Ĝi estas apud lago Tanganyika. Rumonge havas ĉirkaŭ 50,000 loĝantojn kaj el ili ĉirkaŭ 300 lernas Esperanton.


Religio

En la urbocentro de Rumonge, plej parte de loĝantoj estas kristanoj (katolikoj kaj protestantoj) kaj kelkaj islamanoj.


Ekonomio

Rumonge estas ekonomia regiono de Burundo pro la lago Tanganyika kaj ĝia produkta tero. La lago fortigas Rumonge ekonomie, ĉar oni praktikas fiŝkaptadon, kaj kaptitajn fiŝojn oni vendas en diversaj regionoj de Burundo. Oni kultivas maniokon, kiu estas la ĉefa manĝaĵo en Rumonge kaj en regiono, kie oni parolas la svahilan lingvon.

Oni kultivas ankaŭ palmojn, kaj tiu planto ege kontribuas en la ekonomio de Rumonge. Pri la bredado, en Rumonge estas multaj bestoj. En la urbocentro oni bredas kokojn, anasojn, kaprojn, ŝafojn, bovojn, kolombojn. En tiu loko ne estas porkoj kaj hundoj ĉar islamanoj ne ŝatas tiajn bestojn.


Turismo

Rumonge estas turisma regiono. En Rumonge estas multaj plaĝoj, belaj pejzaĝoj, belaj montoj, hoteloj kaj ili igas Rumonge ŝatinda. Pri la plaĝoj en Rumonge, ni povas citi SAGA RESH (kiu situas ĉe la bordo de la lago Tanganyika), la plej bona kaj bela plaĝo en Burundo. ĝi havis belgan kolonian periodon, kaj post la memstariĝo, burundanoj zorgis pri ĝi. Ĝi estas granda kun grandaj, belaj kaj blankaj domoj. Ĝia akvo estas ĉiam pura, kaj turistoj, ĉefurbanoj kaj aliaj personoj el diversaj regionoj de Burundo iras tien semajnfine kaj ĝuas la bonan venton de Tanganyika, la naĝadon, muzikon, sunumadon. Aliaj plaĝoj ne estas grandaj, sed bonaj kaj ŝatindaj ĉar ili situas apud lago Tanganyika, kaj tiu lago havas bonan venton kaj belan akvon.

Pri la pejzaĝoj, Rumonge estas la plej bela regiono en Burundo, kiu havas belajn pejzaĝojn. La verdaĵo estas ĉiam bona kaj rigardinda. La palmoj donas al ĝi bonan aspekton. La montetoj kaj riveretoj ĉirkaŭas ĝin kaj tio beligas Rumonge.

La granda, bela hotelo de la suda parto de Burundo estas en Rumonge. ĝi estas konstruita laŭ eŭropstilo kun multaj ĉambroj. Multaj turistoj el diversaj landoj loĝas en tiu hotelo. Estas ankaŭ aliaj hoteletoj.

La lago Tanganjika en orienta Afriko, longa 644 km, larĝa 72 km kaj granda 32.900 kvadratajn kilometrojn, troviĝas sur 773 m de alteco super la marnivelo. La plej profunda en Afriko kaj la dua post Bajkalo en la mondo. ĝia profundo iras ĝis 1470 m. Tra la lago trafikas ŝipoj. ĝi estas potenciala hidroelektra forto, se oni realigos tiun eblecon.

En ĝi vivas la konataj fiŝoj- cikloidoj kaj krokodiloj. Tie oni trovas tre diversajn birdojn kiuj nutras sin per algoj, kiuj grandkvante kreskas pro la pluvegoj. Krokodiloj 20-jaraĝaj longas je 2,5 metroj sed ili povas vivi ĝis 100 jaroj se ili longas 5 metrojn. La rozkoloraj flamingoj manĝas nur la malhelverdajn algojn. Tio donas al ili tiun belan koloron. En maraj regionoj vivas la hipopotamoj, maraj antilopoj. En la lagĉoj oftas ankaŭ la elektraj siluroj. En tiuj regionoj de la agoj vivas ankaŭ specialaj sovaĝaj meleagroj.

Bujumbura, la ĉefurbo de Burundo, estas apud la lago Tanganjika kaj ankaŭ la urbo Rumonge 75 km. pli sude laŭas la bordon de la lago.


Esperanto

Rumonge estas Esperanta regiono de Burundo. Tie ĉiuj loĝantoj jam estas informitaj pri Esperanto kaj multaj lernas ĝin (200 en la centro de la urbo kaj 250 en ĉirkaŭaj regionoj de la urbocentro).

Esperantistoj de Rumonge iras tra la teritorio de Burundo por instrui esperanton. Danke al la nacia asocio (ANEB, fondita pasintjare de gravaj esperantistoj kiel Japhet Ntunzwenimana, Je're'mie Sabiyumva, Asumani SADI), kiu helpas en la disvastigado de la lingvo. Ŝtatfunkciuloj nun lernas esperanton kaj tio estas granda sukceso por esperantistoj kaj evoluo de Esperanto, ĉar ili helpos la movadon finance. En Rumonge oni instruas esperanton en multaj liceoj post la studhoroj, kaj esperantistoj planas starigi esperantan lernejon baldaŭ. Nun ĉirkaŭ 100 infanoj lernas esperanton.