Rur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Rur
Rur
rivera vojo
Bazaj informoj
Situo en Belgio (5 %), Germanio (80 %), Nederlando (15 %)
Longeco 164 km
Fluo
Fonto naturprotektata regiono Altaj Marĉoj en Belgio
· Alteco 54 m super marnivelo
Enfluejo ĉe Roermond en la riveron Mozo (Maas)
Geografio
Urboj survojaj Düren, Jülich, Linnich, Heinsberg, Roermond
v  d  r
Information icon.svg

La rivero Rur (jen germana literumo, nederlande kaj france literumata Roer, sed prononcata same Rur) estas rivero kiu fontas en la naturprotektata regiono Altaj Marĉoj de Belgio, sed post nur 5 procentaĵoj de sia vojo plufluas en Germanio, kie ĝi pasas proksimmume 80 procentaĵojn de la vojo kaj la restajn 15 procentaĵojn pluvojas en Nederlando, kie ĝi proksime de la urbo Roermond ("buŝo de rivero Rur") enfluas la riveron Mozo (Maas). La rivero longas 164 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 41-an lokon. Inter alie ĝi pasas la teritorion de la urboj Düren, Jülich, Linnich, Heinsberg kaj la jam menciita Roermond, kaj krome trafluas plurajn akvobaraĵojn.

ŝaŭmantaj riveraj ondoj en la historia centro de la urbo Monschau