Rus-Ameriko

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Rus-AmerikoRusameriko estis la nomo de la nuna Alasko kaj de la rusaj posedaĵoj en Kalifornio ĝis la jaro 1841 kaj respektive 1867.

La suda bordo de Alasko kaj partoj de la Aleutaj insuloj estis malkovritaj jam en 1741 de Vitus Bering kaj Aleksej Ĉirikov, post kiam la ruso Semjon Deŝnjov trapasis la beringan markolon jam 93 jarojn antaŭe. Kiel monopola teritorio de la rus-amerika kompanio la lando estis posedaĵo de Rusujo. En 1867 la rusa caro vendis ĝin kontraŭ 7,2 milionoj da dolaroj al Usono (vendo de Alasko).

Bibliografio

  • Peter Littke, Vom Zarenadler zum Sternenbanner. Die Geschichte Russisch-Alaskas (De la cara aglo al la stelita standardo), Essen 2003, ISBN 3-88400-019-5.
  • Marie de Testa & Antoine Gautier, Le diplomate russe Edouard de Stoeckl (ca 1805-1892) et la cession de l'Alaska aŭ Etats-Unis (La rusa diplomato Edouard de Stoeckl (ĉ. 1805-1892) kaj la cedo de Alasko al Usono), en Drogmans et diplomates européens auprès de la Porte ottomane, eldonejo ISIS, Istanbul, 2003, pp. 463-469.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj