Rusa-Esperanta Vortaro (E.A. Bokarev)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Русско-Эсперантский словарь
Русско-Эсперантский словарь
Русско-Эсперантский словарь
Aŭtoro Eŭgeno Bokarev
Eldonjaro 1966
Urbo Moskvo
Eldoninto Soveta Enciklopedio
Paĝoj 544
vdr

Rusa-Esperanta Vortaro - Русско-Эсперантский словарь estas rusa-esperanta vortaro kompilita de Eŭgeno Bokarev, Ja. Voleviĉ, V. Grigorjev, K. Gusev, I. Sergejev, A. Superanskaja kaj I. Ĥoves.

Ĝi aperis 544-paĝe en la jaro 1966 fare de eldonejo Soveta Enciklopedio el Moskvo. Estis reeldonaĵo en la jaro 1984.

La vortaro estis la plej grava referenco dum pli ol 40 jaroj por ruse parolantaj esperantistoj.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 La vortaro enhavas proksimume 24000 vortojn de la rusa literatura lingvo. La vortaro povas roli kiel helpilo dum traduko el la rusa lingvo al la lingvo Esperanto de beletra kaj soci-politika literaturo kaj revuoj. Ĝi ankaŭ povas helpi dum konversacioj kun eksterlandanoj, uzantaj la lingvon Esperanto, dum internaciaj kulturaj kontaktoj. 
— El la vortaro

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]