Ruslingva Vikipedio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rusa Vikipedio)
Ruslingva Vikipedio
Retadreso ru.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo rusa
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 23-a de aprilo 2024
Artikolnombro 1 975 818
Profundeco 157.8
Paĝoj 7 954 002
Redaktoj 137 092 875
Uzantoj 3 568 119
Aktivaj uzantoj 9 803
Administrantoj 67
Dosieroj 250 992
vdr

Ruslingva Vikipediorusa Vikipedio (ruse Ру́сская Википе́дия, [rúskaja vikipédija]) estas versio de la libera reta enciklopedio Vikipedio, skribata en la rusa lingvo.

La rusa Vikipedio estis fondita la 11-an de majo 2001 kaj en septembro de 2014 apartenas al unu el la plej grandaj lingvaj versioj de Vikipedio: ĝi estas la 8-a laŭ kvanto da artikoloj (pli ol 1,0 milionoj), cedante lokon al la angla, sveda, nederlanda, germana, franca, cebua, varaja, kaj la 5-a laŭ kvanto de redaktoj (pli ol 78 milionoj). Ĝi estas ankaŭ plej larĝa el slavlingvaj Vikipedioj.

La 23-an de aprilo 2024 ĝi enhavas 1 975 818 artikolojn.

La rusa Vikipedio estas unu el la plej konataj universalaj ruslingvaj enciklopedioj, same kiel Granda Sovetia Enciklopedio, Granda Rusia Enciklopedio kaj aliaj.

Partoprenantoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj uzantoj de la Vikipedio povas esti vizitantoj (legantoj) kaj redaktantoj (kiuj redaktas paĝojn). Eblas redaktado sen registriĝo (tiam la redaktoj estas aŭtomate subskribataj per IP-adreso, de kiu ili estas faritaj).

Ekzistas multaj kategorioj de uzantoj, kiuj donas al ili specialajn rajtojn. Administrantoj (ru:Википедия:Администраторы) rajtas bloki uzantojn kaj forigi/revenigi paĝojn. La Arbitra Komitato (ru:Википедия:Арбитражный комитет) solvas kofliktojn.

Por pridiskuti staton de la Vikipedio ekde 2007 estas organizataj ĉiujaraj Viki-Konferencoj. La unua okazis en 2007 en Sankt-Peterburgo.

Listo de Viki-Konferencoj (pri ruslingva Vikipedio):

Jaro Loko de okazo Ĉefpaĝo (ruslingve)
2007 Sankt-Peterburgo Viki-Konferenco 2007
2008 Moskvo Viki-Konferenco 2008
2009 Sankt-Peterburgo Viki-Konferenco 2009
2010 Rostov-na-Donu Viki-Konferenco 2010
2011 Voroneĵ Viki-Konferenco 2011
2012 Moskvo Viki-Konferenco 2012
2013 Smolensk Viki-Konferenco 2013

Vizitantoj[redakti | redakti fonton]

La anglalingva retejo alexa.com informas, ke laŭ kvanto da vizitantoj la rusa Vikipedio okupas la 4-an lokon post angla, hispana kaj germana; ĝin vizitas 6,16% de ĉiuj vizitantoj de la Vikipedio[1].

Procentaĵo de vizitantaro de la rusa Vikipedio laŭlandoj, en kiuj ĝi estas pli ol 5 %, por la lasta kvarono de 2013[2]:

Lando Procentaĵo de vizitantaro Loko de uzateco de la rusa Vikipedio inter ĉiuj:
Rusio 91.0 1
Ukrainio 69.3 1
Israelo 5.7 3
Belorusio 86.7 1
Kazaĥio 71.0 1
Litovio 8.8 3
Estonio 19.1 3
Latvio 34.8 2
Kartvelio 19.2 3
Moldavio 53.7 1
Azerbajĝano 41.2 1
Armenio 50.2 1
Uzbekio 82.5 1
Mongolio 8.5 3
Kirgizio 80.9 1
Taĝikio 79.3 1
Turkmenio 68.5 1

Landoj, en kiuj rusa Vikipedio estas la plej populara Ĉi tiu statistiko montras, ke en 10 landoj de la estinta Sovetunio oni pli uzas la rusan vikipedion ol la version en la loka etna lingvo; ĉi tio estas kunligita kun la fakto, ke multaj lingvaj versioj de la Vikipedio estas ne sifiĉe maturigitaj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La ruslingva Vikipedio estis fondita la 11-an de majo 2001. Dekomence ĝi situis sur domajno russian.wikipedia.com; la 7-an de novembro 2002 ĝi okupis la nunan domajnon ru.wikipedia.org kaj ekuzis la programaron MediaVikio. Tiam en la rusa Vikipedio estis ankoraŭ nur 1 artikolo.

Kronologio de evoluo de la rusa Vikipedio:

Dato Atingo
11-a de majo 2001 Komenco de la Vikipedio
30-a de decembro 2004 10 000 artikoloj
5-a de junio 2005 20 000 artikoloj
23-a de aŭgusto 2005 30 000 artikoloj
31-a de decembro 2005 50 000 artikoloj
16-a de aŭgusto 2006 100 000 artikoloj
10-a de marto 2007 150 000 artikoloj
4-a de septembro 2007 200 000 artikoloj
17-a de marto 2008 250 000 artikoloj
19-a de majo 2008 La Vikipedio fariĝis unu el dek pli grandaj
18-a de julio 2008 300 000 artikoloj
16-a de junio 2009 400 000 artikoloj
7-a de oktobro 2009 20 000 000 redaktoj
25-a de februaro 2010 500 000 artikoloj
8-a de oktobro 2010 600 000 artikoloj
15-a de oktobro 2010 30 000 000 redaktoj
24-a de februaro 2011 La Vikipedio unuan fojon fariĝis la oka plej granda
12-a de aprilo 2011 700 000 artikoloj
20-a de septembro 2011 La Vikipedio unuan fojon fariĝis la sepa plej granda
24-a de septembro 2011 40 000 000 redaktoj
10-a de decembro 2011 800 000 artikoloj
8-a de julio 2012 50 000 000 redaktoj
8-a de septembro 2012 900 000 artikoloj
25-a de decembro 2012 La Vikipedio unuan fojon fariĝis la sesa plej granda
16-a de februaro 2013 60 000 000 redaktoj
19-a de februaro 2013 1 000 000 registritaj uzantoj
11-a de majo 2013 1 000 000 artikoloj
4-a de decembro 2013 70 000 000 redaktoj
28-a de aprilo 2014 75 000 000 redaktoj

Konsisto[redakti | redakti fonton]

La rusa Vikipedio kune kun la aliaj lingvaj versioj situas ĉe grapolo el 1000 serviloj. Ĝi uzas programaron MediaVikio.

La tuta enciklopedio konsistas el artikoloj kaj specialaj paĝoj. El ĉiuj artikoloj pli multaj estas (en marto de 2024) pri:

  • personoj — 558 mil, inter ili pri:
  • loĝlokoj — 319 mil;
  • akvofluoj — 46 mil;
  • filmoj — 35 mil;
  • familinomoj — 25 mil;
  • bestoj — 44 mil;
  • muzikalbumoj — 19 mil

(plena listo ruslingve).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]