Rusa lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rusa (русский язык)
Mapo
moderna lingvo • lingvo • natura lingvo
Orientslavaj lingvoj
Parolata en Rusio, Ukrainio, Estonio, Latvio, Litovio, Kazaĥio, Belarusio, Moldavio, Kirgizio, Usono, Israelo, Germanio kaj aliaj
Parolantoj 154 000 000
Denaskaj parolantoj 170 milionoj
Fremdlingvo / dua lingvo por 110 milionoj
Skribo Cirila alfabeto
Lingvistika klasifiko
Hindeŭropa lingvaro
Slava lingvaro
Orientslava lingvaro
Rusa lingvo

Oficiala statuso
Oficiala lingvo en
Reguligita de Instituto de rusa lingvo (Rusia Akademio de Sciencoj)
Lingva statuso 1 sekura
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-1 ru
  ISO 639-2 rus
  ISO 639-3 rus
  SIL RUS
  Glottolog russ1263
Angla nomo Russian
Franca nomo russe
Vikipedio
vdr

Rusa lingvo (ruse: ру́сский язы́к) estas orientslava lingvo, nacia lingvo de rusoj. Ĝi estas plej vaste parolata slava lingvo, oka denaske plej parolata lingvo en la mondo (ĉ. 160 mln. parolantoj) kaj kvina laŭ tuta parolantaro (ĉ. 260 mln. parolantoj). En 2013 ĝi ekestis la dua laŭ uzado en interreto[27]. Rusa lingvo estas unu el oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj estas vaste uzata kiel helplingvo en internaciaj rilatoj.

La rusa lingvo estas precipe parolata en Rusio kaj en la aliaj landoj de la eks-Sovetunio, kaj estis vaste instruata en la lernejoj de ĉiuj landoj de la Varsovia Pakto. En multaj lokoj, ene de Rusio (ekzemple en multlingva Dagestano) kaj ankaŭ ekster ĝi, rusa lingvo servas kiel interpopola komunikilo. Ĝi plu estas la dua lingvo por kelkdek milionoj da parolantoj, kvankam tiu kvanto malgrandiĝis post disfalo de Sovetunio. En la sovetia periodo post la Dua mondmilito la rusa lingvo estis forte altrudata malfavorigante lokajn naciajn lingvojn. Kvankam la plejmulto el la sendependaj landoj de la eks-Sovetio nun favoras siajn lingvojn, la rusa restas vaste parolata tie kaj estas uzata por komunikado inter tiuj landoj.

Rusa lingvo uzas cirilan alfabeton. En 1918 soveta registaro plisimpligis ĝian alfabeton; oni forigis kelkajn literojn, ŝanĝis la regulojn pri uzado de la "malmola signo" (ъ), antaŭe tre ofta litero, igante ĝin unu el la malplej oftaj. Tiu ortografia reformo estis proponita ankoraŭ antaŭ la revolucio, sed bolŝevikoj rapidigis ĝian akcepton. Laŭ oficiala politiko de rusigo meze de la 20-a jarcento tre multaj lingvoj de Sovetunio ekuzis cirilan alfabeton kaj akceptis multajn vortojn (precipe neologismojn) en la rusa.

Geografio

Kiel rezulto de lingva politiko de Rusia Imperio, Sovetunio kaj Rusia Federacio la rusa fariĝis mondlingvo (unu el la plej popularaj en la mondo). Ĝi estas parolata kaj havas oficialan statuson en multaj lokoj de estinta Sovetunio.

Rusa lingvo estas tutŝtate oficiala en

Ĝi ankaŭ estas oficiala lingvo de ŝtataj organoj en

Krome, en multaj landoj kaj regionoj rusa lingvo havas oficialajn funkciojn.

Rusa lingvo estas sola tutŝtata oficiala lingvo de Rusio (laŭ Konstitucio de Rusio, artikolo 68).

Uzado en internaciaj rilatoj

Rusa lingvo estas uzata en multaj plej influantaj tutmondaj organizaĵoj. Ĝi estas unu el la 6 laborlingvoj de Unuiĝintaj Nacioj kaj ĝiaj fakaj organizaĵoj (Unesko, Internacia Atomenergia Organizo, Monda Organizaĵo pri Sano, Internacia Civila Aviada Organizo, Monda Organizaĵo de Intelekta Propraĵo, Internacia Telekomunika Unio, Monda Organizaĵo pri Meteologio, Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo).

La rusa estas ankaŭ oficiala lingvo en jenaj organzaĵoj:

kaj multaj aliaj.

Dialektoj

Malgraŭ tre vasta disvastiĝo, la rusa lingvo estas mirinde unueca de la dialektologia vidpunkto. Inter la kaŭzoj de tia unueco estas iam tre grandaj migradoj de homoj trans la lando kaj la rolo de skriba kaj prononca normo, popularigitaj per tutlanda radio kaj, pli poste, televido.

Oni distingas du dialektajn grupojn: la nordan kaj la sudan, zono de Moskvo estas en teritorio de mezaj dialektoj, kiuj enhavas trajtojn kaj de la sudaj, kaj de la nordaj dialektoj.

Por la nordaj dialektoj estas karakterizaj:

  • ploziva prononco de fonemo /g/;
  • mallongigitaj formoj de verboj en prezenco (dumat anstataŭ dumajet ks.);
  • evito de fonemsinsekvo /dn/;
  • odiro;
  • codiro en kelkaj dialektoj;

ka.

Por la sudaj dialektoj estas karakterizaj:

  • frikativa prononco de /g/;
  • palatalaj finaĵoj en prezenco ([dumatj] anstataŭ [dumat]);
  • adiro (nedistingo de /a/ kaj /o/ sen akcento);

ka.

Lokaj variantoj

La rusa, kiel aliaj grandaj lingvoj de la mondo, havas siajn parolajn variantojn (nefiksitajn oficiale kaj ankoraŭ eĉ tre malmulte esploritaj de lingvistoj) ekster Rusia Federacio – en Baltio, Belorusio, Ukrainio, Moldavio, ŝtatoj de Kaŭkazo kaj Meza Oriento. En sudorienta Eŭropo pro proksima parenceco de la ukraina kaj la belorusa lingvoj okazas tre forta intermiksado de la parolo kaj estiĝas dialektaj formoj de rusa-ukraina surĵik kaj rusa-belorusa trasjanka. Ekzemple, sur teritorio de Kirgizio rusa parolo estas sufiĉe konservativa (kaj ĝis antaŭ nelonge konservis formon de 30-aj jaroj de la 20-a jarcento). Ankaŭ en Uzbekio ĝi estas konservativa kaj konservas multajn malnovajn formojn (eĉ en parolo de ruslingvaj reprezentantoj de aliaj nacioj – tataroj, koreoj, armenoj), kio estas ofte karaktera por "insuloj" de lingva komunumo en neparenca (tiuokaze – en neslava) lingva ĉirkaŭo. La rusa parolo ankaŭ en Kazaĥio ne vidigas spurojn de influo de la kazaĥa lingvo, tamen ĝi similas kelkajn dialektojn de Siberio. Siajn lingvistikajn specialecojn havas parolo de rusa elmigrinta diasporo (de diversaj generacioj) en malproksima eksterlando.

Uzado en interreto

Rusa lingvo estas unu el plej uzataj lingvoj en interreto. Ĝi estas vaste uzata en tuta loĝata mondo, plejparte en Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj kaj ĉefe en Rusio. En 2013 ruslingva interreto (ruslingve nomata ankaŭ Руне́т, [RunEt]) fariĝis dua laŭ egeco post anglalingva: ĝin uzas 5,9 % de tuta enhavo (anglan lingvon uzas 54,7 %)[27][28].

Rusa lingvo en Rusio

Rusa lingvo estas plej populara lingvo en Rusio kaj sola tutŝtata oficiala lingvo[29]. Laŭ tutrusia popolnombrado de 2010 rusan lingvon en Rusio scias 137 494 893 loĝantoj (99,41 % de tuta respondintaro)[29].

Rusa lingvo estas nepra studobjekto en ĉiuj rusiaj mezlernejoj.

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rusigo.

Lingva politiko de Rusio povas esti konsiderata kiel rusigo (perforta altrudado de rusa lingvo al ne-rusaj popoloj). Multaj aliaj etnaj lingvoj de Rusio estas endarĝeraj aŭ formortantaj aŭ mortintaj.

En Moskvo situas Instituto de rusa lingvo je nomo de Vinogradov — scienca organizaĵo reguliganta kaj kontrolanta kaj esploranta rusan lingvon. Pri problemoj de instruado de rusa lingvo kiel fremda okupiĝas speciala altlernejo — Instituto de rusa lingvo je nomo de Puŝkin (ruslingve).

1-an de septembro 2009 ekfunkciis oficiala "listo de gramatiklibroj, vortaroj, konsultlibroj enhavantaj normojn de nuntempa rusa literatura lingvo dum ĝia uzado kiel ŝtata lingvo de Rusia Federacio". Al la listo apartenas 4 libroj eldonitaj en 2008[30]:

  • "Ortografia vortaro de rusa lingvo" de Bukĉina, Sazonova, Telcova;
  • "Gramatika vortaro de rusa lingvo" de Zaliznjak;
  • "Akcentovortaro de rusa lingvo" de Rezniĉenko;
  • "Ega frazeologia[Kontrolenda lingvaĵo] vortaro de rusa lingvo" de Telija.

Pri tiu novaĵo informis multaj amaskomulikiloj atentiginte ke la novaj vortaroj permesis uzadon de formoj kaj akcentoj antaŭe konsideritaj kiel eraraj. Multaj rusparolantoj kontraŭis tion opiniante ke tia amasa ŝanĝado en rusa lingvo kaŭzas danĝerecon por pura lingvo; aliaj ne vidas tutan aliformiĝon de lingvo ĉar proponitaj normoj estas delonge uzataj dum rusa parolado. Multaj lingvosciencistoj kritikas ankaŭ elektadon de libroj por la listo: tien trafis hazardaj libroj ĉar oni sukcesis proponi ilin antaŭ aliaj sed ne trafis plej aŭtoritataj kaj plej grandaj[31][32].

Ĉefa konsulta ŝtatorgano estas Konsilio pri rusa lingvo ĉe Prezidanto de Rusio (ruse: Сове́т по ру́сскому языку́ при Президе́нте Росси́йской Федера́ции) fondita en junio de 2014 laŭ ordono de prezidanto Vladimir Putin kaj celanta kunordigi ŝtatan politikon pri subteno de rusa lingvo. Laŭ sia regularo ĝiaj ĉefaj taskoj estas:

  • difino de ĉefaj direktoj kaj iloj por evoluado, defendado, subtenado de rusa lingvo, ilia realigo;
  • kunordigo de agado de ŝtatorganoj en ĉi tiu agadkampo;
  • kontrolo pri realigo de programoj pri disvastigo de rusa lingvo en mondo.

Estro de la organizaĵo estas konsilanto de Prezidanto de Rusio Vladimir Tolstoj. Estraranoj estas prezidanto de Rusia akademio de edukado Ludmila Verbickaja kaj estro de Instituto de rusa lingvo je nomo de Vinogradov Aleksandr Moldovan[33].

Sama organizaĵo funkciis dum 1995 - 1997. Ekde 31-a de decembro 1997 ĝis 26-a de julio 2004 por samaj celoj funkciis Konsilio pri rusa lingvo ĉe Registaro de Rusio (ruse Сове́т по ру́сскому языку́ при Правительстве Росси́йской Федера́ции).

En 2007 estraro de Rusio kreis fonduson "Russkij Mir" ("Rusa mondo", ruse: Русский мир) por ekspansio de rusa lingvo en mondo. La organizaĵo celas popularigi rusan lingvon en mondo kaj subteni programojn pri lernado de rusa lingvo en Rusio kaj eksterlande[34]. Ĝi estis fondita per ordono de Prezidanto de Rusio Vladimir Putin la 21-an de junio 2007; fondintoj de la fonduso estas Ministerio pri eksteraj aferoj kaj Ministerio pri edukado kaj scienco[35]. La fonduso estas financata el ŝtata buĝeto de Rusio. Por unuaj du jaroj ĝi ricevis 1 milon da milionoj da rubloj, por 2009 — 500 milionojn da rubloj poste[36]. "Russkij Mir" aperigis kelkajn lernilojn por studado de rusa lingvo (paperajn kaj enretajn)[37], interalie:

Ekzistas asertoj ke reala celo de la fonduso estas helpado al teritoria ekspansio de Rusio per financa subteno de eksterlandaj por-rusiaj organizaĵoj kiuj malhelpas integriĝon de lokaj lingvaj malplimultoj al ŝtatanaro (rusa lingvo nun estas unu el plej vaste uzataj en mondo)[36].

Per ordono de prezidanto de Rusio n-ro 1488 la jaro 2007 estis deklarita Jaro de rusa lingvo, enkadre de ĝi okazis kultura-klerigaj kaj sciencaj kaj edukaj aranĝoj direktitaj por popularigo de rusa lingvo kaj literaturo kaj por subteno de programoj de ilia lernado en Rusio kaj eksterlande[mankas fonto].

Historio


Titolaj paĝoj de rusa vortaro ("enciklopedia vortaro" de I. Je. Andreevskij), eldonita en 1890. Antaŭreforma ortografio.

La nuntempa rusa lingvo – lingvo de rusa literaturo – estis formiĝinta proksimume en fino de la 18-a – komenco de la 19-a jarcento sur la bazo de la moskva dialekto. Sekvintaj ĝiaj ŝanĝoj estis negravaj.

Statuso de la rusa kiel ŝtata lingvo estis fiksita en ĉefa ŝtata leĝaro de Rusia imperio. Lenin kontraŭstaris al nepra ŝtata lingvo. Tial en Sovet-unio la rusa akiris statuson de oficiala lingvo kaj lingvo de internacia komunikado nur laŭ la leĝo "Pri lingvoj de popoloj de USSR" de la 24-a de aprilo 1990. En 1991 la rusa lingvo estis deklarita kiel ŝtata lingvo de Rusia Sovetia Federacia Socialisma Respubliko, en 1995 – ankaŭ de Belorusio.

Ĝis la 1991-a jaro la rusa lingvo estis la lingvo de internacia komunikado en Sovet-unio, fakte plenumante funkciojn de ŝtata lingvo. Ĝi plu estas uzata en la landoj, kiuj pli frue konsistigis Sovet-union, kiel la gepatra por parto de la loĝantaro kaj kiel lingvo de internacia komunikado. En lokoj de kompakta loĝado de elmigrantaro el la landoj de eks-Sovet-unio (Israelo, Germanio, Kanada, Usono k.a.) estas aperigataj ruslingvaj periodaĵoj, funkcias radistacioj kaj televidkanaloj, malfermiĝas ruslingvaj lernejoj, kie estas aktive instruata la rusa lingvo. En Israelo la rusa lingvo estas lernata en superaj klasoj de kelkaj mezlernejoj kiel la dua fremda lingvo. En la ŝtatoj de Orienta Eŭropo ĝis la fino de la 80-aj jaroj de la 20-a jc. la rusa lingvo estis la ĉefa fremda lingvo en lernejoj.

En 2006 vico da lokaj konsilioj en orientaj kaj sudaj regionoj de Ukrainio (la provincaj kaj la urbaj) havigis al la rusa sur teritorio de respektivaj administra-teritoriaj unuoj statuson de regiona lingvo. Tamen jam ĉirkaŭ fino de la jaro plimulto de tiuj decidoj estis kontestita, kaj parto de ili estis nuligitaj kiel kontraŭleĝaj. Laŭ informoj, publikigitaj en la revuo "Language Monthly" (n-ro 3, 1997), ĉirkaŭ 300 milionoj da homoj tra la tuta mondo posedas la rusan lingvon (la 5-a loko laŭ disvastiĝeco), el kiuj 160 milionoj opinias ĝin sia gepatra lingvo (la 7-a loko en la mondo).

Reformo de ortografio estis proponita komence de la 21-a jarcento, tamen ĝi ne estis realigita pro forta kontraŭstaro de verkistoj kaj publiko. La celo de la proponita reformo estis simpligo kaj reguligo de transskribo de pruntitaj vortoj (i. a. francdevenaj kiel парашют) kaj de punktuacio.

Rusigo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rusigo.

Lingvoscienca priskribo

Leksiko kaj morfologio

La rusa estas lingvo de sinteza tipo, por ĝi estas karaktera evoluinta sistemo de fleksioj kaj prefiksoj. Ekzistas kategorioj de genro, kazo kaj nombro.

Morfologio de la rusa estas tre simpligita kompare kun praslava. Al la nuna tempo la rusa lingvo fakte perdis duecan nombron, malnovan formon de vokativo. En sistemo de verbaj formoj malaperis tiuj tempoformoj, kiel imperfekto, pluskvaperfekto, aoristo kaj supino.

En la nuntempa rusa lingvo ekzistas multe da leksikaj elprenaĵoj el la Slavono, parto de kiuj kunestas kun respondaj propraj rusaj vortoj, diferencaj de la slavonaj laŭ signifo aŭ stilo. El la Slavono en la rusan literaturan lingvon estis prunteprenitaj kaj apartaj morfemoj, kaj eĉ apartaj gramatikaj formoj – ekzemple, adverbaj participoj aŭ verbaj formoj. En sia vortprovizo nuntempa rusa lingvo havas kelkajn specifajn punktojn de krucado kun sudslavaj (kiel ankaŭ la Slavono) lingvoj, kio diferencigas ĝin de la ukraina kaj la belorusa lingvoj, kun kiuj ĝi troviĝas en la sama grupo (dum la formiĝo de leksika normo de la literaturaj ukraina kaj la belorusa lingvoj influo de la Slavono estis minimuma, sed estis tre forta influo de la pola lingvo). Kvankam laŭ la centvortaj listoj de Swadesh de la baza vortprovizo la rusa estas multe pli proksima al la ukraina kaj la belorusa (respektive 86% kaj 92% da komunaj vortoj), ol al la sudslava bulgara (74%). Komuna por la bulgara kaj la rusa lingvoj leksiko en publicista teksto estas iom pli alta, ol tiu indiko, kaj atingas 80%. Analizante tiun efekton, oni konsideru, ke ne nur la rusa prunteprenis multajn vortojn el la slavona lingvo, sed ankaŭ la bulgara – el la rusa (en 19-20 jc.).

Leksikon de la nuntempa rusa lingvo ne malforte influis tiuj lingvoj, kun kiuj la rusa (kaj pli frue - antikvaj rusaj kaj praslavaj dialektoj) kontaktis dum longa tempo. La plej antikva tavolo da elprenaĵoj estas vortoj de orientgermana ("gota") deveno; la sekvan laŭ tempo tavolon konsistigas vortoj de la greka kaj la tjurka deveno. Dum la 16-17 jc. la ĉefa fonto de elprenaĵoj estis la pola lingvo, pere de kiu en la rusan lingvon penetris kaj granda nombro da latinaj, romanidaj kaj germanaj vortoj, kaj kelkaj propre polaj vortoj. Dum la nova periodo (ekde la 18-a jc.) elprenaĵoj venis ĉefe el la nederlanda, la germana kaj la franca lingvoj; nuntempe ĉefa fonto de la prunteprenoj estas la angla lingvo.

Siavice, ne estas malmultaj antikvaj elprenaĵoj el la rusa en lingvoj finn-ugraj (ekzemple, en la finna, la karela, la mordva k.a.). Vico da rusaj vortoj (inkluzive prunteprenitajn laŭ deveno) iĝis internaciaĵoj, prenitaj jam el la rusa de multaj lingvoj de la mondo.

Fonetiko kaj fonologio

En neakcentitaj silaboj rusaj vokaloj estas reduktataj, kio kune kun influo de ĉirkaŭantaj konsonantoj rezultigas aperon de alofonoj. En la rusa lingvo spekteblas granda diverseco de silabaj tipoj, inkluzive V, KV, VK, KVK, VKK, KKV, KKVK, KKKV, KKKVK, KKKVKK kaj en kelkaj vortoj - eĉ tiajn maloftajn tipojn, kiel KKVKKKK.

Strukturo de propozicio

Danke al tre evoluinta sistemo de fleksioj la ordo de vortoj en la rusa lingvo ne estas fiksita kaj povas grave varii.

Rusdevenaj vortoj en Esperanto

барахтатьсяbarakti
хлопотатьklopodi
серпserpo
хвостvosto
непременноnepre
кромеkrom
неne
-ар-ar-
-чка-ĉj-
-нька-nj-

Sintakse, André Cherpillod rimarkigis ke la konjugacia skemo estas preskaŭ la sama.

Tago de rusa lingvo

Tago de rusa lingvo (ruse: День русского языка) aŭ Puŝkin-festo (Puŝkin-tago) en Rusio (ruse: Пушкинский день России) estas internacia festo dediĉita al rusa lingvo kaj festata ĉiujare 6-an de junio en naskiĝtago de ruslingva poeto Aleksandr Puŝkin. En Rusio ĝi estis starigita en jaro 2011 laŭ ordono de Prezidanto de Rusio.

En jaro 2010 organizaĵo Unuiĝintaj Nacioj starigis kaj unuan fojon festis Tagon de rusa lingvo dum naskiĝtago de Aleksandr Puŝkin. La festo estis simila al festoj dediĉitaj al aliaj 5 oficialaj lingvoj de UN (angla, araba, hispana, ĉina, franca); laŭ propra deklaro Unuiĝintaj Nacioj ekestigante la feston celas al kreskado de "informado pri historio, kulturo, evuluo de lingvo ĉe siaj anoj". Unu el ĉefaj celoj estis deklarita ankaŭ subteno de egaleco de 6 oficialaj lingvoj de Unuiĝintaj Nacioj[38].

En Rusio la festo ekestis kiel festo de rusa lingvo en jaro 2011. 6-an de junio 2011 Prezidanto de Rusio Dmitrij Medvedev subskribis ordonon pri festado de Tago de rusa lingvo

Citaĵo
 celante restigadon, subtenadon, evoluadon de rusa lingvo kiel tutnacian havaĵon de popoloj de Rusia Federacio, ilon de internacia interkomunikado, neekneestigeblan eron de kultura kaj mensa heredaĵo de monda civilizo 

[39].

Dume estas amasa festa programo en multaj urboj en mondo. Ĉefa festado okazas en Moskvo. Dum la tago estas vasta programo gvidata de Fako pri kulturo ĉe Registaro de Moskvo[40][41].

Samtage siajn apartajn aranĝojn okazigas multaj sociaj rusaj naciismaj organizaĵoj (ekzemple "Russkij Lad"[42]); rusaj poreŭropaj naciistoj dum festado atentigas ne al lingva komunumo kaj kulturo sed al kulturo de etno aŭ regiono (metio, dancoj, muziko).

Referencoj

  1. 1,0 1,1 La sola ŝtata lingvo je federacia nivelo. En federaciaj subjektoj estas ankaŭ kelkaj aliaj oficialaj lingvoj.
  2. 2,0 2,1 Konstitucio de Rusio, artikolo 68 (ruse)
  3. 3,0 3,1 Unu el du ŝtataj lingvoj (la dua estas belorusa)
  4. 4,0 4,1 Konstitucio de Belorusio, artikolo 17 (ruse)
  5. 5,0 5,1 Oficiala lingvo; la sola tutŝtata oficiala lingvo estas kazaĥa
  6. 6,0 6,1 Konstitucio de Kazaĥio, artikolo 7
  7. 7,0 7,1 Oficiala lingvo; la sola tutŝtata oficiala lingvo estas kirgiza
  8. 8,0 8,1 Konstitucio de Kirgizio, artikolo 10 (ruse)
  9. Lingvo de interpopola komunikado laŭ konstitucio kaj oficiala laŭ leĝaro; la sola tutŝtata oficiala lingvo estas taĝika
  10. Konstitucio de Taĝikio
  11. В Таджикистане русский язык вновь пустят в законотворчество — Azija-Plus, 9-a de junio 2011 (ruse)
  12. 12,0 12,1 Oficiala lingvo; la sola tutŝtata oficiala lingvo estas abĥaza
  13. 13,0 13,1 Konstitucio de Abĥazio (ruse)
  14. 14,0 14,1 Unu el du ŝtataj lingvoj (la dua estas oseta)
  15. Unu el tri oficialaj lingvoj laŭ Konstitucio (aliaj estas moldava kaj ukraina)
  16. Konstitucio de Ĉednestria Moldava Respubliko (ruse)
  17. 17,0 17,1 17,2 Unu el du ŝtataj lingvoj (la dua estas ukraina)
  18. Закон «Oб особом правовом статусе Гагаузии (Гагауз Ери)» (ruse)
  19. Русский язык стал региональным в Днепропетровской области (ruse)
  20. Русский язык объявили региональным в Донецкой области — «Зеркало недели», 16 августа 2012 года.
  21. Русский язык стал региональным для Запорожской области, korrespondent.net, 16-a de aŭgusto 2012 (ruse)
  22. Русский язык получил официальный статус в Луганской области, Lenta.ru, 17-a de aŭgusto 2012 (ruse)
  23. Николаевский облсовет сделал русский язык региональным — Novosti Donbasa, 7-a de septembro 2012 (ruse)
  24. Одесская область предоставила русскому языку статус регионального (ruse)
  25. Русский язык стал региональным в Харьковской области (ruse)
  26. Русский язык получил статус регионального в Херсонской области (ruse)
  27. 27,0 27,1 Русский язык стал вторым по популярности в интернете, Lenta.ru, 21-a de marto 2013 (ruse)
  28. Русский язык стал вторым по популярности в интернете, Lenta.ru, 21-a de marto 2013 (ruse)
  29. 29,0 29,1 Loĝantaro de Rusio laŭ lingvoscio, rezultoj de la tutrusia popolnombrado de 2010 (ruse)
  30. Oficiala teksto de ordono (ruse)
  31. Кофе теперь среднего рода, artikolo kaj diversaj opinioj (ruse)
  32. Леонид Крысин, Мария Каленчук, заместители директора Института русского языка им. В.В. Виноградова РАН, artikolo kaj diversaj opinioj (Lenta.ru, ruse)
  33. Путин утвердил Толстого главой президиума Совета по русскому языку (ruse)
  34. Pri la fonduso (ruse, angle, hispane, france, germane, itale, ĉine)
  35. Ordono pri fondiĝo de la fonduso (ruse)
  36. 36,0 36,1 ReBaltica: помощь России общественникам Литвы остается тайной (ruse)
  37. Образование (ruse)
  38. Paĝo pri la festo de Unuiĝintaj Nacioj (ruse)
  39. Informo el retejo de Prezidanto de Rusio kun plena teksto de ordono (ruse)
  40. Programo de festado en jaro 2015 en oficiala retejo (ruse)
  41. Pli plena priskribo (ruse)
  42. Retejo pri festado de Tago de rusa lingvo 6-an de junio gvidata de organizaĵo "Russkaj Lad" (ruse)

Vidu ankaŭ

Literaturo

  • Monato, internacia magazino sendependa, numero 1993/04, paĝo 20: La rusa verkita de Bradley Kendal.

Eksteraj ligiloj

greke Ni lernu la rusan lingvon pere de Esperanto (Fejsbuko-grupo) esperante greke Tre aktiva dulingva rusa-Esperanta forumo ĉe e-novosti.info (multaj temoj pri la rusa kaj aliaj slavaj lingvoj) greke Gramota.ru: granda ruslingva servilo pri la rusa lingvo greke La rusa lingvo ĉe ethnologue.com greke Kiel tajpi ruse greke Paĝaro pri antikva rusa literaturo greke Rusa klavaro