Rusa ortodoksa malnovritana eklezio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rusa ortodoksa malnovritana eklezio
Non-canonical Eastern Orthodox churches
Malnovritanoj
Retejo Oficiala retejo
vdr

Rusa Ortodoksa Malnovritana Eklezio (ruse: Русская Православная Старообрядческая Церковь) estas jure kaj kanone sendependa kongregacio de malnovritanoj-pastremuloj, kiaj opinias ke ĝi daŭrigas religiajn tradiciojn de la Rusa Ortodoksa Eklezio, kiaj ekzistis antaŭ reformoj de la patriarko Nikono. Ĝi ne havas religiajn interrilatojn kun aliaj religiaj organizoj, krom Rusa Ortodoksa Malnovritana Eklezio en Rumanio.

La nuntempa hierarkio estis fondita en 1846 per metropolito Amvrosij.

Nuntempa stato[redakti | redakti fonton]

Nuntempe ĉi tiu organizo havas ĉirkaŭ 1.000.000 da kreduloj. Nur duono de tiu ĉi kvanto vivas en Rusio, kie ili havas 260 templojn. Ankoraŭ 300.000 da kreduloj vivas en ŝtatoj de KSŜ, 200.000 en Rumanio, 15.000 en aliaj landoj.

La sidejo de la estro situas en Moskvo. La plej alta organo de administrado estas la Konsekrita Koncilio de la Rusa Ortodoksa Malnovritana Eklezio, kiu kunvenas ĉiujare, kun vasta partopreno de klerikaro, monaĥoj kaj laikuloj. La estraro konsistas en 8 episkopoj sub gvido de metropolito.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]