Rusia malsatego de 1921

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Helpu!, soveta afiŝo de 1921.

La Rusia malsatego de 1921 komenciĝis printempe de la sama jaro kaj daŭris tra 1922. Temis pri vera malsatego: oni devis decidi ĉu semi aŭ manĝi la grenojn. Dum la plej akra malsatego, helpaj organizoj disdonis grenojn al la fervoja stabo por ke la provianto estu liverita.

La malsategon rezultis la kombinita efiko de la detruiĝo de la agrikultura produktado, kio jam komenciĝis dum la unua mondmilito kaj daŭris tra la perturboj de la rusia revolucio de 1917 kaj la rusia enlanda milito kaj ties politiko de la militkomunismo. Rusion plagis interrompa trosekeco en 1921, kiu malbonigis la situon al nacia katastrofo. Multfoje, la malzorgemo de la loka administrado - kiu rekonis la problemon tro malfrue - kontribuis la tragedion.

Historio de la malsatego[redakti | redakti fonton]

Rusio suferis ses kaj duonjaron je milito, antaŭ komenciĝo de la malsatego. La lastaj jaroj de la unua mondmilito en oriento estis bataloj en la Rusia Imperio. Moderna milito ĉiam elĉerpas iun ajn ekonomion, sed Rusio estis izolita de la komerco de la centraj potencoj (pli fruaj plej gravaj komercaj partneroj), sed pro fermo de la Dardaneloj eĉ de la aliancanoj, plia parto de la mondo. La finiĝo de la greneksporto komence rezultis plenajn grenrezervujojn.

Antaŭ la malsatego, ĉiuj partoprenantoj de rusia enlanda milito de 1918-20 - t.e. la bolŝevikoj, blankuloj, la anarĥistoj, la malfideliĝintaj nacioj - provizis sin laŭ la antikva metodo de "vivu el la provinco": ili prenis nutraĵon, kie ĝi kreskis aŭ trovis ĝin; ili donis ilin al sia armeo aŭ al la apogantoj kaj rifuzis ties cedon al la malamikoj. En la konfiskado, la bolŝevikoj estis la plej efikaj, sendube apogante al ties venko. La bolŝevika registaro rekviziciis provianton de la kamparanoj, ne aŭ apenaŭ kompensante ilin. Tio kondukis al tio, ke la kamparanoj draste reduktis la produktadon. La bolŝevikoj kredis, ke la kamparanoj penas aktive submini la militan apogon, tiel Lenin ordonis konfiski rikolton, nutraĵon de la kamparanoj, eĉ ofte rezervitajn por popra vivteno kaj semado. En 1920, ordono de Lenin fortigante emfazis la nutraĵ-konfiskon de la kamparanoj. Lev Trockij argumentis, ke tio okazis printempe de 1920; Lenin eventuale konfesis la eraron.

En junio de 1921, Miĥail Tuĥaĉevskij, pli posta marŝalo, estis sendita al subpremo de ribelo de Tambov, per armilaj aŭtoj kaj kanonoj, venengasoj. Li ordonis ĝenerale kapton de ostaĝoj, specife la plej aĝan filon, kiu estis pafmortigita se la familio kaŝis armilojn aŭ ribelantojn. Tiu ordono estis kontraŭita ĉe la armeaj gvidantoj kaj estis nuligita post monato.

La American Relief Administration (Usona Helpa Administro), kiun Herbert Hoover formis por helpi la mizerantojn de la unua mondmilito, ofertis asistadon al Lenin en 1919, kondiĉe, se ili havos plenan disponon je la rusia fervoja liniaro kaj liberan rajton je senpartia disdono de la nutraĵoj al ĉiuj. Lenin rifuzis tion kiel intervenon en la Rusiajn internajn aferojn.

La malsatego, la matrosribelo de Kronstadt, larĝaj kamparanaj ribloj kiel ribelo de Tambov kaj la fiasko de la germana ĝenerala striko konvinkis Lenin turni sian politikon en alian direkton hejme kaj alilande. Li Li dekretis pri Nova Ekonomia Politiko la 15-an de marto, 1921. La malsatego do servis (trudis) malfermi al okcidento: Lenin alvokis helpajn organizojn por liveri helpon. Tiutempe - je feliĉo - okcidenta Eŭropo jam ne bezonis helpon kaj A.R.A. havis organizon en Pollando, forigante la polan malsategon, komenciĝintan en vintro de 1919-20.

La internacia helpa klopodo[redakti | redakti fonton]

Kvankam, la bolŝevika registaro ne eldonis oficialan peton por helpo, komitato de bonkonataj personoj - sen evidenta partia ligo - organizis fari apelacion por asistenco. En julio de 1921, la verkisto Maksim Gorkij publikigis petegon al la ekstera mondo, pretendante, ke milionoj da vivoj estas minacataj pro rikolta malsukcesego. En la konferenco de Ĝenevo la 15-an de aŭgusto - organizita fare de Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (angla mallongigo ICCR) kaj la Ligo de Asocioj de Ruĝa Kruco - oni fondis la International Committee for Russian Relief (ICCR) (Internacia Komitato por la Rusia Helpo) kun Dr. Fridtjof Nansen kiel ties ĉefkomisiito. La ĉefa partoprenanto estis la American Relief Association de Hoover, kun aliaj asocioj kiel American Friends Service Committee kaj la International Save the Children Union, kies ĉefa kontribuanto estis la brita Save the Children Fund.

Nansen veturis al Moskvo, kie li subskribis inerkonsenton kun Georgij Ĉiĉerin, sovata eksterkomerca ministro, ke ICCR havas plenan kontrolon je la helpagado. Samtempe, komenciĝis serioza kolekta kampanjo en Britio por la kontraŭmalsatega helpo. Oni aperigis tutpaĝajn anoncojn en la gazetoj, prezentis filmeton pri la malsatega regiono, organizis lokan kolektadon. En septembro, ŝipo forlasis Londonon, liverante 600 tunojn da provianto. La unua nutra centro melfermiĝis en oktobro en Saratov.

ICCR administris la nutradon de ĉ. 10 milionoj da homoj, grandparte tra ARA, fondita de la Usona Kongreso. La International Save the Children Union - por komparo - manaĝis nutradon de 375.000 ĉe pinto de la helpagado. La operacio estis danĝera - pluraj helpagantoj mortis je ĥolero - kaj ne estis sen kritiko, enhavante la Londonan Daily Express, kiu komence neis seriozecon de la malsatego, poste argumentis, ke la mono estus pli bone elspezinda kontraŭ malriĉeco en la Unuiĝinta Reĝlando.

La post-helpa periodo[redakti | redakti fonton]

La bolŝevikoj permesis agadon de la helporganizoj por kontinue libere disdoni nutraĵon ĝis en 1923, ĉar ili vendis grenon eksterlanden. La efiko de la afero estis, ke Rusio ricevis nenion de la okciidentaj filantropoj. Kiam oni malkovris tiun agadon, la eksterlandaj helporganizoj rompis la helpon. Kvankam tiutempe Lenin estis jam malsana, sed la eluzo de la trofidemaj kapitalistoj estis lia kutima politiko.

François Furet taksis la kvanton de malsatmortintoj je 5 milionoj, dum la malsatego de 1892 en la imperiestra Rusio kaŭzis malsatmorton de 375.000 ĝis 400.000 homoj. Sed tiuj lastaj malsatmortoj okazis inter pacaj cirkonstancoj, sen antaŭaj militoj.

Politikaj eluzoj de la malsatego[redakti | redakti fonton]

La bolŝevika registaro uzis la malsategon por komenci atakon kontraŭ la ortodoksa eklezio. La bolŝevikoj prirabis la preĝejojn onidire por vendi la valoraĵojn kaj aĉeti nutraĵojn. Ili ankaŭ multajn kredantojn, pastrojn murdis dum tiuj konfiskoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj, angle[redakti | redakti fonton]

  • Kennan, George Frost: Russia and the West under Lenin and Stalin. Boston (1961)
    • Kennan: The Decline Of Bismarck's European Order : Franco-Russian Relations, 1875-1890 Princeton (1979) p.387. Harvest of 1888.
  • Fromkin, David: Peace to End All Peace (1989 hc) p.360 (on Tsarist corruption and the closure of the Dardanelles).
  • François Furet: Passing of an Illusion. (1999 tr. of 1995 orig.) on total deaths.
  • Breen, Rodney (1994). "Saving Enemy Children: Save the Children's Russian Relief Organisation, 1921-1923". Disasters 18 (3), 221-237. On the international relief effort; entire section.
  • La nigra libro de la komunismo 92-97; 116-21 Grain seizures and terror.
  • Trotsky, Leon My Life (1930) Chapter 38 His advice to Lenin.