Rusiaj germanoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Rusiaj germanoj estas etna grupo de germanoj, kiuj dum kelkaj generacioj vivis (kaj plu vivas) en la teritorio de la Rusia Imperio, Sovetunio kaj moderna Rusio. La termino estas ankaŭ uzata por la etnaj germanoj, kiuj migris lastatempe el eks-Sovetunio al Germanio.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Germana loĝantaro aperis en Rusio kaj Sovetunio per kelkaj manieroj. En la 18-a jarcento estis vaste praktikata invitado al Rusio de eksterlandaj sciencistoj, militistoj, diplomatoj, artistoj kaj aliaj fakuloj, inter kiuj estis plura germanoj (kio ne estas mirinda, ĉar komence de Petro la 3-a la reganta dinastio en Rusio estis germandevena). Idoj de tiuj transloĝiĝintoj ofte restadis en Rusio, sed plej ofte ne konservis la germanan lingvon kaj la germanan memkonscion. En la sama 18-a jarcento laŭ invito de la Katerino la Granda okazis granda transloĝiĝo de germanaj kamparanoj (t. n. koloniistoj) al la liberaj terenoj de suda Ĉevolgio kaj suda Ukrainio. Multaj el tiuj familioj restis en siaj regionoj dum pli ol jarcento kaj duono, konservante sian lingvon, religion (plej ofte luteranismon) kaj nacian kulturon. Alia fonto de germana migrado estis la ĉebaltmaraj teritorioj, aligitaj al la Rusia Imperio: Estlando kaj Liflando. Krome, en la 1920-aj al la germana diasporo en Sovetunio aliĝis kelkaj germanaj komunistoj, kiuj ŝatis enmigri en la unua socialisman landon de la mondo.

Laŭ la datumoj de 1913, en Rusia Imperio estis 2.400.000 germanoj.

La ĉefan parton de la nuna germana loĝantaro en Rusio kaj KSŜ-landoj konsistigas praidoj de la germanaj kamparanoj-koloniistoj. La ĉefaj loĝlokoj de la koloniistoj estis la meza kaj la suda Ĉevolgio, la regionoj norde de la Nigra maro, Kaŭkazio, nord-okcidento de Ukrainio kaj, ekde la 19-a jarcento, ankaŭ Siberio. Pro sia disigiteco, inter la rusiaj germanoj aperis distingeblaj apartaj grupoj: ĉevolgiaj germanoj, ukrainiaj germanoj, kaŭkaziaj germanoj (ŝvaboj laŭ sia devenloko en Germanio apud Wuertemburg), menonitoj (aparta religia grupo) kaj aliaj. La rusiaj germanoj sufiĉe longe konservadis siajn kulturajn apartaĵojn ĝis la plej moderna loko, kiam tia kultura tradicio pli kaj pli malaperas. Plejparto de la germanoj ekloĝis en la urboj, ilia ĉefa lingvo estas la lingvo de la medio: la rusa.

Nuna demografio[redakti | redakti fonton]

Ekde la jaro 1989 rusiaj germanoj amase ekmigris al Germanio.

Komence de la 21-a jarcento, laŭ la okazigita censo, en Rusio loĝas pli ol 597 mil germanoj. Inter ili 340 mil en urboj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]