Ruska Mokra
Ruska Mokra ukraine Руська Мокра, hungare Oroszmokra [orosmokra] estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Tjaĉiv. Ruska kaj orosz signifas: rusa.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- 48° 20′ 54″ N 23° 54′ 03″ O / 48.34833 °N, 23.90083 °O (mapo)
- Areo: 24 km²
- Alto super marnivelo: 557 m
- Loĝantaro: 1350
- Poŝtkodo: 90 521
- Telefonprefikso: 03134
Situo[redakti | redakti fonton]
Ruska Mokra situas laŭ rojo.
Historio[redakti | redakti fonton]
La unua mencio okazis en 1638, baldaŭe jam menciiĝis du vilaĝoj: por rusoj (=slavoj) kaj por germanoj. En 1910 vivis en Oroszmokra 952 loĝantoj (597 rutenoj, 343 germanoj, 12 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Máramaros, al distrikto de Taracköz, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1939 la plej orienta regiono de disfalanta Ĉeĥoslovakio deklaris malgrandan sendependan respublikon Karpata Ukrainio. Iom poste Hungario okupis la respublikon kaj tuj aranĝis aŭtonomion, kies apartaĵo estis Ruska Mokra. Ekde 1945 ĝi apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio.