Rusko
El Vikipedio
Rusko (Ruscus) estas genro de ruskacoj (Ruscaceae) kun ses specioj.
Priskribo [redakti]
La ruskospecioj estas dioikaj arbustoj; la veraj folioj reduktiĝis kaj estas sekhaŭtaj; la fotosintezo okazas per la foliaj, haŭtaj, pintaj filokladioj, ĉe kies akseloj elkreskas la veraj folioj. La filoklodioj estas paralela nervitaj, longetaj-rondaj ĝis longetaj-lancetaj aŭ eliptaj.
La 1-6 verdblankaj floroj situas en mezo de la filokladioj kaj kreskas el la akseloj de la brakteoj. La periantoj estas ne kunkreskintaj, la tri internaj estas pli sveltaj ol la eksteraj. La masklaj floroj havas tri anterojn.
La fruktoj estas ruĝaj beroj kaj entenas 1-2 grajnojn.
Kreskejo [redakti]
La ruskoj kreskas de Makaronezio tra okcidenta Eŭropo kaj la Mediteranea regiono kaj la Kaŭkazo ĝis Irano.
Specioj [redakti]
- Pika rusko (Ruscus aculeatus)
- Ruscus colchicus
- Langa rusko (Ruscus hypoglossum)
- Okcidentmediteranea rusko (Ruscus hypophyllum)
- Ruscus hyrcanus
- Ruscus streptophyllus