Rusko Selo
Bazaj informoj
Rusko Selo, serbe Руско Село, hungare Torontáloroszi (aŭ Kisorosz) estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Norda Banato en municipo de Kikinda.
- Areo: km²
- Loĝantaro: 3320
- Poŝtkodo: 23314
- Telefonprefikso: 23
- Aŭtokodo: KI
Situo
Rusko Selo situas sur ebenaĵo.
Historio
Ĝis fine de la 1-a mondmilito la komunumo apartenis al Hungario, al Torontál, al distrikto de Kikinda, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Rusko Selo 3328 da homoj, (serboj 1880 (57 %), hungaroj 1181 (36 %), jugoslavianoj 55 (2 %) kaj aliaj).
Vidindaĵo
- katolika preĝejo omaĝe al Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo