Rusoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
rusa lingvoortodoksismosenreligieco
Rusoj
etnopopolo • laŭnacia nomo
orient-eŭropanoj
orientaj slavoj
Suma populacio
133000000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Ŝablono:Flagikono Ukrainio 8,334,000[2]
Ŝablono:Flagikono Kazaĥio 4,480,000[3]
Ŝablono:Flagikono Belorusio 1,142,000[4]
Ŝablono:Flagikono Usono 750,000[5]
Ŝablono:Flagikono Uzbekio 700,000[6]
Ŝablono:Flagikono Kirgizio 604,000[7]
Ŝablono:Flagikono Latvio 556,422[8]
Ŝablono:Flagikono Moldavio 500,000[9]
Ŝablono:Flagikono Estonio 345,000[10]
Ŝablono:Flagikono Litovio 220,000[11]
Ŝablono:Flagikono Germanio 178,600[12]
Ŝablono:Flagikono Azerbajĝano 144,000[13]
Ŝablono:Flagikono Turkmenio 142,000[14]
Ŝablono:Flagikono Francio 115,000
Ŝablono:Flagikono Unuiĝinta Reĝlando 100,000[15]
Ŝablono:Flagikono Argentino 100,000
Ŝablono:Flagikono Kanado 98,245[16]
Ŝablono:Flagikono Taĝikio 68,200[17]
Kartvelio 67,671[18]
Ŝablono:Flagikono Aŭstralio 60,200[19]
Ŝablono:Flagikono Paragvajo 55,000[20]
Ŝablono:Flagikono Kubo 50,200[21]
Ŝablono:Flagikono Hispanio 42,585[22]
Ŝablono:Flagikono Finnlando 33,401[23]
Ŝablono:Flagikono Rumanio 30,000[24]
Ŝablono:Flagikono Ĉeĥio 24,549[25]
Ŝablono:Flagikono Italio 20,459[26]
Ŝablono:Flagikono Ĉinio 15,600[27]
Ŝablono:Flagikono Bulgario 15,595[28]
Ŝablono:Flagikono Armenio 14,660[29]
Ŝablono:Flagikono Svedio 8,900[30]
Lingvo(j)
Rusa lingvo, multaj ankoraŭ parolas per iaj aliaj lingvoj de Rusio
Religio
Rusa Ortodoksa Eklezio, malgranda parto de rusoj estas protestantoj
vdr
Rusaj junulinoj en kampara regiono ĉe rivero Ŝeksna, foto fare de Prokudin-Gorskij. Komenco de la 20-a jc.
Tri generacioj de rusoj en unu foto. Videblas, ke pli junaj personoj estas vestitaj pli okcidentece. Uralo, komenco de la 20-a jc.

Rusoj estas orient-slava etno, ĉefloĝantoj de Rusio (120 mln, ĉ. 80%). Loĝas ankaŭ en la teritorio de la eksa Rusia Imperio: Ukrainio (11,35 mln), Kazaĥio (6,23 mln), Uzbekio (1,65 mln), Belorusio (1,34 mln), Kirgizio (0,91 mln), Latvio (0,90 mln), Moldavio (0,56 mln), Estonio (0,47 mln), Azerbajĝano (0,14 mln), Taĝikio (0,38 mln), Uzbekio; krom tio ankaŭ en Usono (1,2 mln), Kanado, Mongolio, Turkmenio, Ĉinio kaj aliloke.

Ĝeneralaĵoj

Antropologie rusoj reprezentas diversajn tipojn de la granda eŭropida raso. Ili parolas en la rusa lingvo, ilin kunligas komuna historio kaj kulturo. La plej disvastiĝinta religio estas orienta ortodoksismo, multaj estas ateistoj.

  • Memnomo: русские [ruskije];
  • Totala kvanto: 146,5 mln (1992).

Plejparto de rusoj loĝas en la centra, suda kaj nord-okcidenta parto de eŭropa Rusio kaj en Uralo. Laŭ datumoj de la jaro 2002, inter la subjektoj de Rusia Federacio la plej altan rilatumon de rusoj havas Vologda provinco (96,56%). La rilatumo de rusoj superas 90% en 30 subjektoj de la federacio: ĉefe estas regionoj de Centra kaj Nord-Okcidenta federaciaj distriktoj kaj en la suda Siberio. La malplej granda rilatumo de rusoj (malpli ol 5%) estas en Ĉeĉenio, Dagestano kaj Inguŝio.

Laŭ specialecoj de la lingvaĵo kaj ĉiutaga vivo oni distingas du aŭ tri grandajn etnografiajn subgrupojn de rusoj:

  • la norda odira (vidu odiro);
  • la suda adira (vidu adiro);
  • kaj la meza, kiu kunigas trajtojn de la du listigitaj.

La limo inter la norda kaj la suda subgrupoj trairas proksimume laŭ la linio PskovTverMoskvoNiĵnij Novgorod.

Kelkaj esplorantoj (D. N. Uŝakov, D. K. Zelenin ka.) nomis tiujn subgrupojn apartaj etnoj kun koincidanta memidentigo rusoj, inter kiuj aperis la tria, surbaze de kiu procezas la unuiĝo de la lingvo kaj de la tuta rusa kulturo.

Dum la lastaj jardekoj pro interna migrado kaj ankaŭ pro la disvastiĝo de radio, televido kaj mezlerneja edukado la diferencoj inter la etnaj subgrupoj kaj iliaj dialektoj preskaŭ malaperis, temas pri malgravaj prononcaj diferencoj ks.

Pri specialaj etnaj subgrupoj de rusoj vidu ankaŭ: kozakoj, molokanoj ka.

Rusoj en la teritorioj de la eksa Sovetunio

Ekster Rusio estas en teritorioj de la eksa Sovetunio kie loĝas plej parto de rusoj, kio ofte okazigas problemojn kaj politikajn kaj sociajn, krom lingvajn kaj kulturajn. Fakte fine de la 20a jarcento ĉirkaŭ la disfalo de Sovetunio en teritorioj de la eksa Sovetunio loĝis ĉirkaŭ 25 milionoj da rusoj, dum ĉe 2014 loĝas nur ĉirkaŭ 16 milionoj kaj duono. Tiuj estis funkciuloj, gravuloj, scienculoj, teknikistoj, kiuj poste ne bone trovis la situacion kaj revenis aŭ elmigris al Rusio.

Antaŭ la aliigo de Krimeo ene de Rusio okazinta en marto de 2014, estis en Ukrainio kie loĝis pli da rusoj ekster Rusio nome 7 866 275 el totalo de 45 469 800 ukrainaj civitanoj, kio estas ĉirkaŭ la 17,3%, kun ĉefaj teritorioj en Krimeo, Donecko kaj Lugansko[31]. Dua loko estas Kazaĥio, kun 3 712 000 el totalo de 17 099 000 kazaĥaj civitanoj, kio estas 22%, eĉ pli alta ol en Uktainio (Vidu artikolon Rusoj en Kazaĥio). Same kiel okazis ĉe Krimeo, ankaŭ en Kazaĥio plej parto de rusoj loĝas en nordaj teritorioj kiuj iam estis el Rusio, parto el kiuj estis interŝanĝitaj inter Kazaĥio kaj Rusio en 1924.[32]

Laŭ nombro de loĝantoj sekvas Belorusio kun 1 420 211 el totalo de 9 468 074, tio estas 15%, kaj Uzbekio kun 1 200 000 el totalo de 30 183 400, tio estas ĉirkaŭ 2,2%. Tamen laŭ procentaĵo sekvas Latvio, kie loĝas 802 000 rusoj el totalo de iom pli ol 2 milionoj da loĝantoj, tio estas alta 40%, kio jam okazigis politikajn problemojn kaj apartisman movadon, same kiel en la najbara Estonio. Fakte la rusa lingvo ne estas oficiala ne Latvio, kun kolero de rusoj, dum en Kirgizio, kun nur 7%% da rusoj ja estas oficiala.[33]

Speciala kazo estas la pli ol 200 000 rusoj de Moldavio, fakte ĉe Ĉednestrio, teritorio sendependa "de facto", kies polikestroj jam foje petis aliigon al Rusio. Tiuj rusoj estus ĉirkaŭ 6% el la totalo de moldavaj civitanoj.[34]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. (2002 census)[1]
  2. (2001 census) [2]
  3. (1999 census)[3]
  4. (1999)[4]
  5. (1990 estimate)[5]
  6. (2005) [6]
  7. (1999) [7]
  8. (2011)[8]
  9. (2004)[9]
  10. (2007) [10]
  11. (2001)[11]
  12. (2003)[12]
  13. CIA - The World Factbook
  14. BBC NEWS | Asia-Pacific | Russians left behind in Central Asia
  15. [13]
  16. (2006)[http://www12.statcan.ca/english/census06/data/highlights/ethnic/pages/Page.cfm?Lang=E&Geo=PR&Code=01&Data=Count&Table=2&StartRec=1&Sort=3&Display=All&CSDFilter=5000 Canadian Census figures
  17. (2000)[14]
  18. (2002 census)[15]
  19. [16]
  20. (2005)
  21. Créditos
  22. (2005 census)[17]
  23. (2002 census)[18]
  24. Informatii utile | Agentia Nationala pentru Intreprinderi Mici si Mijlocii
  25. (2008 census)[19]
  26. (2006 census)[20]
  27. (2000 census)[21]
  28. (2002 census) [22]
  29. (2002 census) [23]
  30. Joshua Project - Ethnic People Groups of Sweden
  31. Rafael M. Mañueco, La cuña de Putin en al antiguo imperio, Hoy, 23.03.14, paĝo 40.
  32. Rafael M. Mañueco, La cuña de Putin en al antiguo imperio, Hoy, 23.03.14, paĝo 40.
  33. Rafael M. Mañueco, La cuña de Putin en al antiguo imperio, Hoy, 23.03.14, paĝo 40.
  34. Rafael M. Mañueco, La cuña de Putin en al antiguo imperio, Hoy, 23.03.14, paĝo 40.

Eksteraj ligiloj

greke http://service.china.org.cn/link/wcm/Show_Text?info_id=139526&p_qry=russians greke http://www.perepis2002.ru/ct/html/TOM_14_24.htm greke http://web.archive.org/web/20070929150541/www.rustrana.ru/article.php?nid=2720&sq=19,23,118,531&crypt=